Al la enhavo

'start/stop doing something'

de iodeo, 2013-septembro-04

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

iodeo (Montri la profilon) 2013-septembro-04 20:35:53

Saluton,

Mi petas helpeton. Kiel vi dirus 'stop starting, start finishing' (mi ŝatas ĉi tiu frazon!)

Dankon !

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-septembro-04 20:42:22

Ĉesu komenci, komencu fini.

sudanglo (Montri la profilon) 2013-septembro-05 08:46:15

Aŭ vi povus diri ĉesu komenci, nun ekfinu

Rejsi (Montri la profilon) 2013-septembro-16 04:30:51

sudanglo:Aŭ vi povus diri ĉesu komenci, nun ekfinu
Ha! Mi ŝatas la prefikson "ek-."

iodeo, oni povas (plejparte de la tempo) uzi la prefikson "ek-" anstataŭ la vorto "komenci." Mi pensis, ke ĝi estas tre utila. Oni povas crei plej mallongajn frazojn kun ĝi.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-septembro-16 19:57:09

Ha! Mi ŝatas la prefikson "ek-."

iodeo, oni povas (plejparte de la tempo) uzi la prefikson "ek-" anstataŭ la vorto "komenci." Mi pensis, ke ĝi estas tre utila. Oni povas crei plej mallongajn frazojn kun ĝi.
Finu eki, eku fini!?

Nile (Montri la profilon) 2013-septembro-18 01:02:30

Mi ŝatas Rugxdoma's* frazo.
Oni devas parolas "finish starting". Ili kongruus.

*Kiel poseda-igas vorton oni?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-18 01:19:56

Finekadu, ekfinadu!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-18 08:45:38

Terurĉjo:mi opinias, ke internacian lingvon oni devas diskuti en ties forumo, ne en esperanta parto de lernu!
Mia afiŝo estis tute en Esperanto.

Nenia temo netuŝeblas en la Esperantaj forumoj se ĝi esprimiĝas tute Esperante (kaj tiu esprimo estas ĝentila, kompreneble, kaj ne fajriga.) Demandoj pri anglaj tradukoj bonas ankaŭ, se ili (denove) esprimiĝas Esperante.

Mi opinias ke ĉi tiu fadeno estas bona, kaj tutene de la Lernuaj reguloj.

Ondo (Montri la profilon) 2013-septembro-18 12:05:53

RiotNrrd:Mi opinias ke ĉi tiu fadeno estas bona, kaj tutene de la Lernuaj reguloj.
La fadeno estas tute en ordo. Mi tamen esperas ke la demandinto iodeo komprenas, ke jam la unua respondo (de Kirilo81) estis bona, fakte perfekta.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-septembro-18 15:57:14

Nile:Mi ŝatas Rugxdoma's* frazo.

*Kiel poseda-igas vorton oni?
Mi ŝatas la frazon de Ruĝdoma.

Reen al la supro