Naar de inhoud

Ni devas vivi sen timo

door baibaibibi, 5 september 2013

Berichten: 15

Taal: Esperanto

baibaibibi (Profiel tonen) 5 september 2013 21:31:22

Ni devas vivi sen timo malgraŭ la atakoj de la povuloj.
La povuloj decidis terurigi la mondon per senfinaj militoj: irako, afganio, libio, kongo, sirio, ktp. ktp. Milionoj da mortintoj, senfina sufero. Ili volas terurigi la popolon senlime por sekurigi sian povon.

Sed ni povas kaj devas vivi sen timo, la timo detruas la homan menson. Ni mortos iutage, same kiel tiuj politikistoj, sekureco do ekzistas nek por ni nek por ili. Timo ekzistas nur en niaj kapoj, en nia imago, ĝi ne estas do reala kaj ne ekzistas se ni ne nutras ĝin. Ni restu trankvilaj kaj nenia timo ni sentos.

efilzeo (Profiel tonen) 5 september 2013 22:42:37

Mi ŝatas vian epikuran mondbildon, kaj mi konsentas kun vi. Tamen mi kredas ke la malsamo inter la timo kaj la fobio estas ekzakte ilia realeco. La timo estas racia, do vi timas ion kiu meritas esti timata anstataŭe la fobio estas malracia timo kiun oni timas ankaŭ se ĝi ne estas timinda, ĉar ĝi ne povus damaĝi nin.

baibaibibi (Profiel tonen) 6 september 2013 05:02:39

efilzeo:Mi ŝatas vian epikuran mondbildon, kaj mi konsentas kun vi. Tamen mi kredas ke la malsamo inter la timo kaj la fobio estas ekzakte ilia realeco. La timo estas racia, do vi timas ion kiu meritas esti timata anstataŭe la fobio estas malracia timo kiun oni timas ankaŭ se ĝi ne estas timinda, ĉar ĝi ne povus damaĝi nin.
Mi pensas ke ni devas antaŭvidi kaj eviti eblajn danĝerojn, sed ne daŭre timadi ilin, kalma menso agas pli efike antaŭ la danĝero, se timo longdaŭras en la tempo fariĝas malsaniga. Mi klopodas timi nenion, mi simple klopodas trankvile eviti eblajn danĝerojn.

Drafter (Profiel tonen) 6 september 2013 08:32:29

Mi opinias, ke ni antaŭ ĉio ne devas timi senti timon. Ĉar ĝi estas normala reago de organismo al danĝero. Sed ni devus lerni distingi realajn danĝerojn (kiuj minacas senpere) de fantaziaj aŭ malproksimaj teruraĵoj, kaj ne timi pli frue ol tio necesas.

baibaibibi (Profiel tonen) 6 september 2013 10:58:38

Drafter:Mi opinias, ke ni antaŭ ĉio ne devas timi senti timon. Ĉar ĝi estas normala reago de organismo al danĝero. Sed ni devus lerni distingi realajn danĝerojn (kiuj minacas senpere) de fantaziaj aŭ malproksimaj teruraĵoj, kaj ne timi pli frue ol tio necesas.
Ni diru ke ĉiuj eblaj reagoj de nia menso estas naturaj, depresio, malĝojo, timo, ktp. sed tio ne faras ilin bonaj. Hodiaŭ, 99% de la timo estas kreata de la povuloj per la amaskomunikiloj, filmoj, televidilo, militoj, ktp. kaj ili uzas ĝin por terurigi la popolon. Sed, ne gravas ĉu la minaco estas reala aŭ fantazia, ni ne povas "vivi en la timo". Kompreneble, ni ne povas eviti momentajn naturajn reakciojn de timo kiuj tamen ne devus daŭri en la tempo.

vincas (Profiel tonen) 7 september 2013 09:16:19

baibaibibi:La povuloj decidis terurigi la mondon per senfinaj militoj
Ĉu vi sincere kredas je tio :]

Belmiro (Profiel tonen) 7 september 2013 14:39:10

baibaibibi:Ni devas vivi sen timo malgraŭ la atakoj de la povuloj.
Timo?

Diraĵo en mia lando asertas que “tiu kiu havas pugtruon havas timon”

Ho, jes! mi timas!

Mi timas ke en la juĝejo – kien mi iros tres baldaŭ – la juĝisto ne bone vidos mian pravecon; mi timas ke mia nepo ne tre bone atentos en la strato; ke mia nepino kiu iras al universitato ne sufiĉe prizorgos pri la danĝeroj, ktp, ktp, ktp.

Mi komprenas ke viaj paroloj celis pli alten. Sed, kion mi faru? Pri tiaj komplikaj aferoj mi ne timas.

Mi vivas pace!

baibaibibi (Profiel tonen) 7 september 2013 19:54:15

vincas:
baibaibibi:La povuloj decidis terurigi la mondon per senfinaj militoj
Ĉu vi sincere kredas je tio :]
Demandu tion ekzemple al iu irakano.

vincas (Profiel tonen) 8 september 2013 14:06:47

baibaibibi:
vincas:
baibaibibi:La povuloj decidis terurigi la mondon per senfinaj militoj
Ĉu vi sincere kredas je tio :]
Demandu tion ekzemple al iu irakano.
Sed mi demandas vin :]

baibaibibi (Profiel tonen) 8 september 2013 15:36:14

Belmiro:
baibaibibi:Ni devas vivi sen timo malgraŭ la atakoj de la povuloj.
Timo?

Diraĵo en mia lando asertas que “tiu kiu havas pugtruon havas timon”

Ho, jes! mi timas!

Mi timas ke en la juĝejo – kien mi iros tres baldaŭ – la juĝisto ne bone vidos mian pravecon; mi timas ke mia nepo ne tre bone atentos en la strato; ke mia nepino kiu iras al universitato ne sufiĉe prizorgos pri la danĝeroj, ktp, ktp, ktp.

Mi komprenas ke viaj paroloj celis pli alten. Sed, kion mi faru? Pri tiaj komplikaj aferoj mi ne timas.

Mi vivas pace!
Vi timegas multajn aferojn kiuj povus okazi al via familio sed la detruo de islamaj landoj kiel afganio, irako, libio, sirio, palestino, pakistano, ktp. farata de la kristanaj armeoj tute ne preokupas vin, vi vivas pace. Gratulojn pro via paco!

Terug naar boven