前往目錄

Wifi?

貼文者: Uppsala, 2013年9月7日

訊息: 7

語言: Esperanto

Uppsala (顯示個人資料) 2013年9月7日上午7:27:01

Saluton al ĉiuj!
Pardonu, kiel oni tradukas la anglan vorton "wi-fi"? Dankon!

Tjeri (顯示個人資料) 2013年9月7日上午8:07:19

Sendrata reto kaj foje oni povas trovi la neologismon vifio

Francestral (顯示個人資料) 2013年9月7日上午9:50:49

Ekzistas sendrataj retoj, kiuj ne uzas Wifi.

Wifi ne estas reto, sed aro de protokoloj. Protokolo estas aro de reguloj pri sendo de datumoj en komputila reto.

akueck (顯示個人資料) 2013年9月7日上午9:51:45

Tjeri:kaj foje oni povas trovi la neologismon vifio
Vifio estas internacia vorto, do uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.

Cetere ne temas pri "neologismo" lau Zamenhofa kompreno:

1) "... tio, kion mi nomas 'neologismoj' (t. e. de novaj formoj, kiuj devos konkuradi kun formoj ekzistantaj jam en la 'Fundamento') ...", el:
Ludovikito (1980): iam kompletigota verkaro de l. l. zamenhof kajero 7 "klopodis organizi, sed vane!". Kioto, eldonejo ludovikito, presejo dai nippon. (Ludovikito = Ito Kanzi), pagho 404.

2) En piednoto de komentita redono*) de la Bulonja Deklaracio (kun
resendo al "Leteroj de L. L. Zamenhof" [prezentado kaj komentado de
Prof. G. Waringhien], Volumo I, SAT 1948) estas skribita:
"Sub 'neologismoj' Zamenhof tute aparte komprenis iun ajn lingvoelementon, ech gramatikilon au alfabetan literon, kiun oni prenus paralele al la fundamenta ..."

*) Tiu chi redono trovighas en mia ekzemplero de la "Fundamento de
Esperanto", 10-a eldono, Pisa, Edistudio, 1991, paghoj 31 ghis 39.

Amike

Andreas

Urho (顯示個人資料) 2013年9月7日上午10:07:28

Tjeri:Sendrata reto kaj foje oni povas trovi la neologismon vifio
Ĉu povus esti jene?
  • sendrata loka reto ( sendrata loka regiona reto) = (angle) wireless local area network (WLAN) ≈ Wi-Fi

Tjeri (顯示個人資料) 2013年9月7日上午10:08:32

Wifi ne estas reto, sed aro de protokoloj.
Prave Francestral, sed la homoj, kiuj uzas la vorton malofte scias tion, same, kiel pri bos kaj canis

Belmiro (顯示個人資料) 2013年9月7日下午3:41:15

Uppsala:Saluton al ĉiuj!
Pardonu, kiel oni tradukas la anglan vorton "wi-fi"? Dankon!
Pri WI-FI kaj aliaj komputilaj vortoj vidu:

Ligilo al Komputeko

Belmiro

回到上端