前往目錄

La dekduumismo, kaj aliaj sistemoj nombraj?

貼文者: korona, 2013年9月8日

訊息: 19

語言: Esperanto

swalf (顯示個人資料) 2013年9月14日下午1:57:46

Mi ne volas eksterfadeniĝi sed ne estas la situacio de Ido. Eo bedaŭrinde ne estas parolita tutmonde kiel internacia lingvo kaj, laŭ mi, Ido certe ne plibonas ol la Esperanta.

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年9月16日上午10:51:12

Se neprus reformi la nombran sistemon, mi proponus la jenan:
- forigo de la cifero 9
- aldono de nova cifero, kiu valoras -1, kaj kiun mi nun skribas Y.

Tiel oni ne plu bezonus la signon "-" por negativaj nombroj, kaj la lastaj ciferoj de la nombroj restus periodecaj.

Y=-1
1Y=9
1Y0=90
10Y=99
Y0=-10
Y1=-9
Y2=-8
Y8=-2... ktp.

korona (顯示個人資料) 2013年9月16日下午3:41:24

Altebrilas:Se neprus reformi la nombran sistemon, mi proponus la jenan:
- forigo de la cifero 9
- aldono de nova cifero, kiu valoras -1, kaj kiun mi nun skribas Y.

Tiel oni ne plu bezonus la signon "-" por negativaj nombroj, kaj la lastaj ciferoj de la nombroj restus periodecaj.

Y=-1
1Y=9
1Y0=90
10Y=99
Y0=-10
Y1=-9
Y2=-8
Y8=-2... ktp.
Ĝi interesas. Ĉu ĝi estas via ideo, aŭ de alia persono?

Unufoje mi vidis metodon por rapidsubtrahecon kiu alsimilas la supran ideon (tamen ne samas ĝin kompreneble). Ekz.:

6453
3546 -
------
. _ _
3113
------
2907

Mi ne klarigas la tutan metodon ĉi tie, sed vidu ke la "-" super la unua "1" kaj la dua "3" signas ke oni devas subtrahi tiu cifero de naŭ (aŭ de dek en la plidekstra loko).

gregorynacu (顯示個人資料) 2013年9月17日下午5:18:13

swalf:Mi ne volas eksterfadeniĝi sed ne estas la situacio de Ido. Eo bedaŭrinde ne estas parolita tutmonde kiel internacia lingvo kaj, laŭ mi, Ido certe ne plibonas ol la Esperanta.
Fakte, persone, mi konsentas kun vi.

Tamen, de la perspektivo de tiuj kiuj kreis Idon, certe ili ne celis krei ion kiu estus malpli bona ol tio kion ili jam havis. Ni povus debati ĉu ili sukcesis aŭ ne, sed de sia perspektivo, ili provis krei ion pli bonan, kaj preskaŭ neniu adoptis la novan. Estas almenaŭ iomete analoga al la ideo ke kelkaj sugestas ke ni adoptu novan nombran sistemon pro ties avantaĝoj. Denove, oni povus debati ĉu aŭ ne la nova efektive estas pli bona, tamen, mi firme kredas ke neniam pli ol malmulte da homoj eksperimentemaj iam adoptos novan nombran sistemon.

Same kun la DVORAK klavaro. Povas esti ke (almenaŭ por anglalingvanoj) oni povas tajpi per ĝi pli efike, denove debateble, sed verŝajne ne multe faros la salton al ĝi.

Gregorio.

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年9月19日下午11:18:23

korona:

Ĝi interesas. Ĉu ĝi estas via ideo, aŭ de alia persono?
Verŝajne ambaŭ, sed mi ne scias kiu alia.

La sistemo pri kiu vi aludas estis ankaŭ uzata en logaritmaj tabeloj, por ke la komputoj estu samaj se la nombroj estas pozitivaj aŭ negativaj.

swalf (顯示個人資料) 2013年9月22日上午10:21:03

Y-sistemo vere interesigas, sed mi ne komprenis kiel komponi kelkajn nombrojn, ekzemple -11
Ĉu ja la logaritmoj estas definitaj ankaŭ por nepositivaj nombroj?

Rugxdoma (顯示個人資料) 2013年9月22日下午3:56:26

swalf:Y-sistemo vere interesigas, sed mi ne komprenis kiel komponi kelkajn nombrojn, ekzemple -11
YY
swalf:Ĉu ja la logaritmoj estas definitaj ankaŭ por nepositivaj nombroj?
Ne, sed se oni devas adicii negativan kaj positivan logaritmojn, tiam tia sistemo estas uzebla.

swalf (顯示個人資料) 2013年9月25日下午7:39:24

YY
Tio veras, ĝi estas tiom banala ke mi stulte ne pripensis... ridego.gif

Ĉu eble povas esti ĉarma sistemo kiu unuigas la avantaĝojn de dekduuma kutima bazo kun la Y por la cifero '-1':

-1 => Y
0 => 0
1 => 1
2 => 2
3 => 3
4 => 4
5 => 5
6 => 6
7 => 7
8 => 8
9 => 9
10 => X

Ekzemple: 24=>20; 11=>1Y; 70=>5X; -13=>YY

Mi provis fari simplan tabelon de multobligo en ĉi tiu nekutima sistemo, mi esperas ke ĝi ne enhavas erarojn:

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年10月8日下午10:37:48

swalf:

Mi provis fari simplan tabelon de multobligo en ĉi tiu nekutima sistemo, mi esperas ke ĝi ne enhavas erarojn:
mankas linio kaj kolumno por 0, sed unuavide ĝi aspektas korekta.

回到上端