Ir ao conteúdo

La dekduumismo, kaj aliaj sistemoj nombraj?

de korona, 8 de setembro de 2013

Mensagens: 19

Idioma: Esperanto

korona (Mostrar o perfil) 8 de setembro de 2013 19:03:08

Saluton!

Ekzistas almenaŭ du aroj celantaj la multauzadon de un nombra sistemo dekduuma, t.e. sistemo en kiu oni uzas dudek nombraciferojn anstataŭ dek da ili. Ekzemple:

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 X E
10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 1X 1E
20...

Ĉi tie la dekduaj 'X' kaj 'E' signficas la dekajn '10' kaj '11'.

Aroj enantaj la Dekduumajn Sociojn de Usono kaj de Britujo argumentas ke ĉi tiu sistemo estas pli faciluzebla por aritmetiki kaj aritmetiklerni, ekzemple.

Tial, kion vi opinias pri la dekuma kaj dekduuma sistemoj, aŭ pri aliaj? Ekzemple la Sumerianoj uzis sesdekuman sistemon, kiu eble estas la tialo pro kiu ili ne ekzistas nune... okulumo.gif

swalf (Mostrar o perfil) 10 de setembro de 2013 12:50:24

Interese. Mi ne sciis ke en la mondo ekzistas multaj aliaj frenezuloj kiel mi kiuj pensas pri uzo de aliaj nombraj sistemoj...
Mia pensado estas ludo, evidente la dekdua bazo oferas pli bonajn trajtojn ol la deka sed preskaŭ ĉiuj homoj hodiaŭ uzas la dekan. Ne verŝajnas multe la poveblo de ŝanĝi nun la nombran sistemon.
En la transpaso el la romana sistemo al la arabaj nombro la motivoj estis ege pli grandaj kaj la mondo ne uzis samajn sistemojn.

Malsame al la Esperanta afero, ŝanĝado de nombra sistemo ne estas etika, kultura aŭ demokratia afero sed nur teknika. Mi ne pensas ĝi valorus la klopodojn.

Demian (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2013 11:29:06

korona:... kion vi opinias pri la dekuma kaj dekduuma sistemoj, aŭ pri aliaj?...
Laŭ mia malmulta scio, dekduuma sistemo ne magie donas altnivelajn eblojn fari komunajn aritematikajn aŭ aliajn matematikajn operaciojn. Mi pensas ke ĉiuj ciferecaj sistemoj estas teorie same kapablaj.

Komputiloj surbaziĝas sur duuma sistemo ĉar, laŭ mia scio, nuntempa teknologio ne permesas konstrui efikajn komputilojn, kiuj surbaziĝus sur alia cifereca sistemo. Post mil jaroj, oni povas krei komputilon, kiu funkcias surbaze de dekduuma aŭ sesdekuma sistemo. Se tiamaj komputiloj estus pli rapidaj, la kaŭzo ne estos ŝanĝo al alia cifereca sistemo, sed pli profundaj teknikaj kialoj.

korona (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2013 16:06:09

Demian:

Saluton, Demian! Mi samopinias ke oni povas fari la samajn agaĵojn tiel per dekuma kiel per aliaj sistemoj. Eble veras ke homoj povas aritmetiki aŭ aritmetiklerni plifacile kiam la sistemo havas pli faktoraj numeroj. (Tio estas la aserto de la dekduumistoj.) Tiel la dekduuma havas 2, 3, 4, kaj 6 kiuj estas faktoroj, t.e. ke oni povas uzi multiplikante por fari 12, dume la dekuma havas sole 2 kaj 5 por fari 10. Sed se veras, do la sesdekuma sistemo plibonegas ĉar ĉi tio havas la faktorojn 2, 3, 4, 5, 6, 10, 12, 15... okulumo.gif

Fakte mi preferus uzi trimil-sescentuman sistemon, ĉar ĝi havas multegajn faktorjn, sed neniam mi povos memori la signojn! ridego.gif

Ho, kaj gratulojn al la Barato pro la ciferoj "arabaj", kiuj vere naskiĝis je la Hindujo!

korona (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2013 16:20:04

swalf:Interese. Mi ne sciis ke en la mondo ekzistas multaj aliaj frenezuloj kiel mi kiuj pensas pri uzo de aliaj nombraj sistemoj...
Mia pensado estas ludo, evidente la dekdua bazo oferas pli bonajn trajtojn ol la deka sed preskaŭ ĉiuj homoj hodiaŭ uzas la dekan. Ne verŝajnas multe la poveblo de ŝanĝi nun la nombran sistemon.
En la transpaso el la romana sistemo al la arabaj nombro la motivoj estis ege pli grandaj kaj la mondo ne uzis samajn sistemojn.

Malsame al la Esperanta afero, ŝanĝado de nombra sistemo ne estas etika, kultura aŭ demokratia afero sed nur teknika. Mi ne pensas ĝi valorus la klopodojn.
Saluton, Swalf! Mi ŝajnas ke multaj homoj multe emociiĝas pri tutaj tiuj ĉi... sed certe malsamaĵoj eksistas, kiel ĵus vi diris. Bonvolu plidiri pri la malsamaĵoj inter Esperanto kaj aliaj aferoj tiuspecaj.

swalf (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2013 17:27:55

korona:Saluton, Swalf! Mi ŝajnas ke multaj homoj multe emociiĝas pri tutaj tiuj ĉi... sed certe malsamaĵoj eksistas, kiel ĵus vi diris. Bonvolu plidiri pri la malsamaĵoj inter Esperanto kaj aliaj aferoj tiuspecaj.
Uzi Esperanton por internacia komunikado ne estus nur plibonaĵo teknika (Klopodi dum malpli tempo por lerni lingvon de internacia komunikado) sed permesus ke homoj povos konservi iliajn lingvojn kaj ili ne povos submeti aliajn homojn per lingvaj aferoj.

Imagu ke ekzistas Esperanto-A kaj Esperanto-B, en tia ĉi malreala mondo ĉiuj homoj jam lernis 'Esperanto-A'n kaj per ĝi povas interparoli. Sed Espereanto-B estas iomete pli simpla kaj facila ol Esperanto-A. Ĉu valorus klopodi ege por lerni 'Esperanto-B'n? Mi ne kredas.
Same kum la dekduuma sistemo: ĝi estas iomete pli bona ol la dekuma sed preskaŭ ĉiuj homoj uzas dekuman sistemon, la nombra sistemo ne estas kultura trajto konservenda kaj krome ne povas ekzisti "esperanto" de nombraj sistemoj.

Nura kialo por lerni ankaŭ la dekduuman en juna aĝo estus instrui la scikonscion de kio estas bazo nombra kaj gajni hejmecon kun bazaj ŝanĝoj. Tio ĉi estus utila, sed uzi ĉefe la dekduuman en lernejo ne ŝajnas al mi saĝa ago.

Koracio (Mostrar o perfil) 12 de setembro de 2013 19:15:51

La konvertado de la nombroj estas pli komplika, ol kalkuladi en la nombrosistemo, en kiu la nombroj estas skribitaj.

Ukronisto (Mostrar o perfil) 12 de setembro de 2013 22:57:02

Ni uzas la dekduuman sistemon en Ukronio, kaj ĝis nun la lernantoj estas same stultaj je aritmetikaj lernoj kiel antaŭ la aldono de ĉi tiu sistemo.

korona (Mostrar o perfil) 12 de setembro de 2013 23:58:55

Ukronisto:Ni uzas la dekduuman sistemon en Ukronio, kaj ĝis nun la lernantoj estas same stultaj je aritmetikaj lernoj kiel antaŭ la aldono de ĉi tiu sistemo.
Kiel interesante! Dankon!

gregorynacu (Mostrar o perfil) 13 de setembro de 2013 02:28:34

swalf:Imagu ke ekzistas Esperanto-A kaj Esperanto-B, en tia ĉi malreala mondo ĉiuj homoj jam lernis 'Esperanto-A'n kaj per ĝi povas interparoli. Sed Espereanto-B estas iomete pli simpla kaj facila ol Esperanto-A. Ĉu valorus klopodi ege por lerni 'Esperanto-B'n? Mi ne kredas.
Oni eĉ ne devas imagi... Nomiĝas Ido. Kaj prave, apenaŭ iu ajn ĝenis sin por ĝin lerni.

De volta à parte superior