Към съдържанието

En kiu ordo aperas lingohelpantoj?

от limako, 09 септември 2013

Съобщения: 7

Език: Esperanto

limako (Покажи профила) 09 септември 2013, 21:04:00

Mi notas lastatempe ke mi ricevas multajn novajn studentojn kaj, ial, mi aperas unue en la listo de lingvohelpantoj. En kiu ordo estas tiu listo? Ĉu eble estus plej taŭge hazardigi la ordon de la listo? Aŭ prezenti ĝin per Veraj Nomoj™ anstataŭ uzantonomoj? Eble oni jam ie pridiskutis tion, sed mi ne trovis…

Chainy (Покажи профила) 14 септември 2013, 06:06:41

Mi ne povas respondi vian demandon, sed se vi ricevas tro da mesaĝoj vi povas simple ŝanĝi vian staton en la lingvohelpantejo al 'malaktiva' por kelke da tempo.

erinja (Покажи профила) 15 септември 2013, 13:20:50

Vi ankaŭ povas indiki en via profilo maksimuman kvanton de mesaĝoj -- ekzemple, ke ne pli ol 5 mesaĝoj samtempe estu en via kesto.

limako (Покажи профила) 15 септември 2013, 22:20:48

Jes, mi komprenas pri la eblecoj pri la nuna sistemo, sed, eble ĉar mi estas mem programisto, mi scivolas pri la programa tavolo. Mi scivolas precipe pri la ordo de la lingvohelpantoj: ĉu oni pripensis la ordon kaj ordigis ilin pro iu kialo? Kaj ĉu eble indas ordigi la liston aliiel. Ĉu eblas pridiskuti tion?

pbrewer (Покажи профила) 15 септември 2013, 22:29:01

Mi konjektas, ke limako demandis pri ĉi tio, ĉar mi estas nova lingvohelpanto dum semajno, sed ricevis neniom da lecionoj de studentoj. Samtempe, li ricevis multe.

Eble, per la ordo de la lingvohelpantoj, oni povus ebenigi la laborkvanton.

limako (Покажи профила) 16 септември 2013, 01:39:44

Por klarigi, mi ricevis 33 lecionojn dum la pasinta semajno. Kaj ankoraŭ ne estas la noktomezo. Mi ricevis jam 11 nur hodiaŭ.

ruth3209 (Покажи профила) 05 юни 2014, 14:45:41

Pasintsemajne, ankaŭ mi ricevis grandan nombron da mesaĝoj (ĝis 10 en unu tago!). Post kiam mi malaktivigis mian konton dum tri tagoj pro ferio, la nombro kaj frekvenco da mesaĝoj malpliiĝis. Mi suspektas, ke lernantoj elektas lingvohelpantojn laŭ iliaj respondotempoj, kiuj videblas en la listo. Do, ju pli rapide vi respondas, des pli multe viaj mesaĝoj.

Обратно нагоре