Pluralo aŭ singularo?
从 Terurĉjo, 2007年11月13日
讯息: 18
语言: Esperanto
Umlaŭto (显示个人资料) 2007年11月15日上午3:55:36
mnlg:Ha ha, kaj nun mi frenezigu vin. Oni diras "0,6 gramoj" (*) kvankam tiu kvanto estas malpli ol unuLaŭ la PMEG, oni povas diri aŭ je gramo aŭ je gramoj en tia kazo.
(*) = Almenaŭ, tiel mi supozas...
PMEG:Ĉe nul oni povas heziti, ĉu uzi unu-nombron aŭ multe-nombron, ĉar nul estas nek unu, nek pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:Mi preferas la unuan manieron (kvankam, aŭ eble ĉar, mia nasklingvo uzas la duan). Sed mi pensas ke la dua estas pli ofta.
[LISTO]
Aŭ oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul aŭ 0,5.
Aŭ oni uzas J por ĉiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankaŭ por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.[/list]Ambaŭ principoj estas egale logikaj.
Ankaŭ, subnula nombro surhavas pluralfinaĵon se kaj nur se ĝia malo surhavas pluralfinaĵon.
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月15日下午9:46:13
mjones490 (显示个人资料) 2007年11月15日下午10:23:52
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月15日下午10:41:49
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Umlaŭto (显示个人资料) 2007年11月15日下午10:54:28
[LISTO]
-2,0m : minus du metroj
-1,5m : minus unu komo kvin metroj
-1,0m : minus unu metro
-0,5m : minus nul komo kvin metro
0,0m : nul metro
0,5m : nul komo kvin metro
1,0m : unu metro
1,5m : unu komo kvin metroj
2,0m : du metroj[/list]Se nombro estas en la intervalo [-1, 1] la nombrato ne havas J-finaĵon; alie ĝi havas.
. . . Sed kio pli nereelaj nombroj!?
mjones490 (显示个人资料) 2007年11月16日下午4:04:33
Terurĉjo:Ha, sekvaj vortoj en la rusa ne havas singularon: mono, pantalono, kuloto, sledo, pordego, ligno, ŝtrumpkalsono, okulvitroj (Mi komprenas la mankon de singularo por mono, ligno, kaj eĉ horloĝo. Sed sledo? Kiom sledojn povas vi rajdi samtempe??), horloĝo kaj multaj aliaj.
mjones490 (显示个人资料) 2007年11月16日下午4:29:09
mjones490:Ignoru min. . . Mi nur konsciiĝis, ke la vorto "sledoj" signifias "la sledoj sub la veturilo".Terurĉjo:Ha, sekvaj vortoj en la rusa ne havas singularon: mono, pantalono, kuloto, sledo, pordego, ligno, ŝtrumpkalsono, okulvitroj (Mi komprenas la mankon de singularo por mono, ligno, kaj eĉ horloĝo. Sed sledo? Kiom sledojn povas vi rajdi samtempe??), horloĝo kaj multaj aliaj.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年11月24日上午5:40:04
Umlaŭto:Mi parolas tiel:Ĉu oni aldonas aferojn post nereelaj nombroj?
-2,0m : minus du metroj
-1,5m : minus unu komo kvin metroj
-1,0m : minus unu metro
-0,5m : minus nul komo kvin metro
0,0m : nul metro
0,5m : nul komo kvin metro
1,0m : unu metro
1,5m : unu komo kvin metroj
2,0m : du metroj
Se nombro estas en la intervalo [-1, 1] la nombrato ne havas J-finaĵon; alie ĝi havas.
. . . Sed kio pli nereelaj nombroj!?