Į turinį

Lingvoj uzataj de retejoj

Demian, 2013 m. rugsėjis 13 d.

Žinutės: 1

Kalba: Esperanto

Demian (Rodyti profilį) 2013 m. rugsėjis 13 d. 05:14:03

Jen estas listo de la plej popularaj lingvoj sur la interreto. Mi ne scias kiel ili kalkulas. La statistikoj pri la plej popularaj kvin lingvoj por septembro 2013 estas jene:

Angla: 55.5%
Rusa: 6.2%
Germana: 5.7%
Japana: 4.9%
Hispana: 4.4%

Mankon de hinda/urdua, kiu estas dua aŭ tria aŭ kvara (ŝanĝiĝas laŭ informfonto) plej populara lingvo en la mondo, oni povas klarigi. La parolantoj estas malriĉaj, estas manko de interreto rapida kaj komputiloj, kaj nuntempaj uzantoj foliumas per angla.

Kio estas malfacile klarigebla, estas manko de koreaj retejoj. La nacio estas pli riĉa ol Barato kaj Pakistano, la interreto tie estas rapidega, kaj multaj personoj tie posedas komputilojn.

Amiko hipotezis ke eble korea parolantoj ankaŭ uzas interreton per angla, tial mankas koreaj retejoj. Problemo kun lia hipotezo estas ke germanaj kaj nederlandaj onidire pli bone regas anglan. Sed ekzistas multaj retejoj en iliaj lingvoj.

Ĉu vi povas helpi klarigi?

Atgal į pradžią