Kwa maudhui

Albert Jacquard

ya Altebrilas, 13 Septemba 2013

Ujumbe: 2

Lugha: Esperanto

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2013 9:58:55 asubuhi

Mesaĝo ricevita de Claude Nourmont:
antaŭhieraŭ forpasis Albert Jacquard.

Li estis famkonata franca genetikisto, forta subtenanto de diversaj iniciatoj kaj kampanjoj.

Inter liaj diversaj meritoj li subtenis Esperanton. Oni eĉ menciis tion ĉe France-Info (kiun mi aŭdis veturante), oni diris:« il a défendu (citation d’un certain nombre de causes) et même l’espéranto » (li subtenis (citado de diversaj liaj subtenoj) kaj eĉ Esperanton). Kaj ĉe la gazetoj, La Croix, Le Figaro (almenaŭ ĉe la retaj versioj) aperas mencio pri Esperanto kaj verŝajne aperos ankaŭ ĉe la diversaj gazetoj mencioj pri tio (ja nur hieraŭ tagmeze oni eksciis pri lia forpaso). Kaj estas multaj aliaj aludoj pri Esperanto en ligo kun Albert Jacquard sur la reto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Jacquard

korona (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2013 10:10:35 asubuhi

Altebrilas:Mesaĝo ricevita de Claude Nourmont:
antaŭhieraŭ forpasis Albert Jacquard.

Li estis famkonata franca genetikisto, forta subtenanto de diversaj iniciatoj kaj kampanjoj.

Inter liaj diversaj meritoj li subtenis Esperanton. Oni eĉ menciis tion ĉe France-Info (kiun mi aŭdis veturante), oni diris:« il a défendu (citation d’un certain nombre de causes) et même l’espéranto » (li subtenis (citado de diversaj liaj subtenoj) kaj eĉ Esperanton). Kaj ĉe la gazetoj, La Croix, Le Figaro (almenaŭ ĉe la retaj versioj) aperas mencio pri Esperanto kaj verŝajne aperos ankaŭ ĉe la diversaj gazetoj mencioj pri tio (ja nur hieraŭ tagmeze oni eksciis pri lia forpaso). Kaj estas multaj aliaj aludoj pri Esperanto en ligo kun Albert Jacquard sur la reto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Jacquard
Dankon, sed kiel malfeliĉa! Li ripozu pace.

Kurudi juu