Al la enhavo

Forumo en Interlingua?

de pdenisowski, 2013-septembro-16

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

Terran (Montri la profilon) 2013-septembro-16 20:11:02

pdenisowski:La plej granda "malamiko" de Esperanto kiel komuna lingvo ne estas Interlingua, sed la Angla.
La angla ne estas "malamiko" de Esperanto. La angla estas nur lingvo, nur ilo. Multaj anglaparolantoj lernas Esperanton, kaj ili estas iom da la plej fortaj subtenantoj de ĝi. Mi kredas ke klasiganta lingvojn (aŭ iliajn parolantojn) kiel "malamikoj" de Esperanto estas malbona maniero por antaŭenigi nian karan lingvon.

Tamen, mi konsentas ke devus esti Temo en la "En aliaj lingvoj" sekcio por homoj kiuj volas skribi en aliajn planlingvojn. Membroj povus krei novajn fadenojn por ajna lingvoj ke ili volas (Interlingua, Ido, Loĵban, ktp).

bartlett22183 (Montri la profilon) 2013-septembro-16 20:11:41

korona:Ĉar vi estas interlingvisto, vi povus montri al mi ian retpaĝaron kiu (laŭ vi) estas la plej utila por lerni Interlingua-n? Aŭ pli ol unu?
Mi estas ankaŭ Paul, sed ne Denisowski. okulumo.gif

Jen kelkaj ligiloj:

Union Mondial pro Interlingua
Interlingua Summary (anglalingve)
Interlingua in Interlingua
Societate American pro Interlingua
Interforo

Amike,
Paŭlo BARTLETT

efilzeo (Montri la profilon) 2013-septembro-16 20:22:31

erinja:La demando estos iom sencela kiam la nova paĝaro lanĉiĝos; ne estos disaj forumoj por diversaj lingvoj, sed por ĉiu fadeno, oni elektos lingvon. Povus esti ke oni inkluzivus interlingvon inter la lingvoj de la listo; se vi povus konfirmi ke kelkaj interlingvistoj interesiĝas, sendube ni povus aranĝi tion, sed mi scivolas ĉu indas, ĉar ja supozeble interlingvistoj ankaŭ parolas aliajn lingvojn, en kiuj oni diskutas en ĉi tiu paĝaro.
Mi neniam vidis tian funkcion en aliaj forumoj. Aperas utilega eblo! Bravaj!

Uridium (Montri la profilon) 2013-septembro-16 21:03:07

Mi konsentas.
Interlingua tre interesis min, kaj estas unu el la du helplingvoj ke mi ŝatus lerni en la estonteco.

Bedaŭrinde la seckio de la retpaĝaro de Interlingua en Itala esti tro malgranda, ekzistis unu kurso sed vere mallonga kaj nekompleta; mi esperas ke baldaŭ oni povos enlargigi ĝin.

erinja (Montri la profilon) 2013-septembro-16 21:55:50

efilzeo:
erinja:La demando estos iom sencela kiam la nova paĝaro lanĉiĝos; ne estos disaj forumoj por diversaj lingvoj, sed por ĉiu fadeno, oni elektos lingvon. Povus esti ke oni inkluzivus interlingvon inter la lingvoj de la listo; se vi povus konfirmi ke kelkaj interlingvistoj interesiĝas, sendube ni povus aranĝi tion, sed mi scivolas ĉu indas, ĉar ja supozeble interlingvistoj ankaŭ parolas aliajn lingvojn, en kiuj oni diskutas en ĉi tiu paĝaro.
Mi neniam vidis tian funkcion en aliaj forumoj. Aperas utilega eblo! Bravaj!
Rigardu la forumojn ĉe slovake.eu. Ili funkcias tiel (kaj la ideo ne estas unika al Slovake, la programisto trovis la ideon ĉe iu alia reta forumo)

erinja (Montri la profilon) 2013-septembro-16 21:57:30

pdenisowski:Parenteze, mi volontege farus tradukon de la Lernu-paĝaro en interlingua.
Libere faru! Nur petu tradukrajton per la kutima formularo, kaj ni sendos al vi la informojn. Traduku bv. unue nur la partojn kiuj sendube restos en la nova lernu (detala gramatiko kaj nova kursa teksto)

erinja (Montri la profilon) 2013-septembro-16 21:58:27

spreecamper:
erinja:... sed mi scivolas ĉu indas, ...
Mi interesiĝas pri dulingva konversacio (Eo kaj Ia).
Ne estos dulingvaj fadenoj; ĉiu fadeno havos nur unu lingvon.

Tamen sendube se vi volas akompani ĉiun vian mesaĝon en Esperanto per traduko en interlingvo, vi rajtas fari tion.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-septembro-17 00:09:53

novatago:Aldone mi pensas ke oni devas ne facilanime relativigi la aferon ĉar multaj monsubtenantoj de Lernu! verŝajne ne volus vidi nek rektan, nek malrektan apogon al aliaj planlingvoj.
Jes, sendube - mi konfesas ke mi ne konsideris tion. Dankon!

Amike,

Paul

Terran (Montri la profilon) 2013-septembro-17 08:01:29

novatago:Aldone mi pensas ke oni devas ne facilanime relativigi la aferon ĉar multaj monsubtenantoj de Lernu! verŝajne ne volus vidi nek rektan, nek malrektan apogon al aliaj planlingvoj.
Kial ili estus minacita de la ĉeesto de aliaj planlingvoj? Esperanto jam venkis.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-septembro-17 09:39:22

Al la fadendemando mi dirus ke ne, ĉar ĉi tiu paĝaro estas por kaj pro Esperanto, ne por aliaj konstrulingvoj.

Se oni aldonas aliajn naciajn aŭ naturajn lingvojn , estas por la lernado de Esperanto en tiuj naciaj aŭ denaskaj lingvoj, sed mi opinias ke neniu havas konstruitajn lingvojn kiel denaskajn lingvojn, almenaŭ kiel solan lingvon, sen scipovi alian nacian lingvon.

Enmeti aliajn konstrulingvojn povus esti ĝena por iuj esperantistoj, kaj ili rajtus.

Definitive, estus nek bona nek taŭga ideo, por tio taŭgus paĝaro pri konstrulingvoj, sed lernu ne estas ĝi.

Reen al la supro