Sisu juurde

Ĉu vi neniam aŭdis pri Slovio aŭ Folkspraak?

kelle poolt Uridium, 16. september 2013

Postitused: 16

Keel: Esperanto

Uridium (Näita profiili) 16. september 2013 23:16.31

Ĉi tiu lingvoj apartenas, kune kun Interlingua, al la kategorio de la "zonaj konstruitaj lingvoj", nome lingvoj tre utilaj en specifaj regionoj de la mondo.

Ekzemple, Interlingua, pri kiu ni ofte babilas, es ideala planligvo por la latinaj nacioj de Eŭropo kaj Ameriko.

Slovio kaj variaj idoj (Slovianski, NovoSlovianski, ktp) estas lingvo kiu kuniĝis ĉiuj la slavaj lingvoj de Orienta Eŭropo, kaj povas esti skribata ĉu en cirila alfabeto ĉu en la latina.

Finfine Folskspraak enhavas variaj elementoj devenitaj el germanaj lingvoj (Skandinavio, Germanio kaj Anglio).

Ĉu vi sciis pri tia kategorio de planlingvoj, ideataj nur por apartaj popoloj aŭ lingvistikaj grupoj? Kion vi opinias?

Dankon antaŭe (kiel ĉiam) por viaj respondoj!

Chielano (Näita profiili) 17. september 2013 1:04.26

Tiuj lingvoj ne havas bonajn perspektivojn. Neuxtrala lingvo necesas ne al grupoj da nacioj aux da regionoj, sed al tuta mondo.

Nile (Näita profiili) 17. september 2013 2:35.47

Esperanto ne neŭtrala estas.
Simple rigardu la literojn. La literoj Latina estas. La leksiko estas Latinida kaj alie eŭropa.
Esperanto havas regionon. Eŭropo estas ĝi.

Demian (Näita profiili) 17. september 2013 3:05.10

Uridium:
Slovio kaj variaj idoj (Slovianski, NovoSlovianski, ktp) estas lingvo kiu kuniĝis ĉiuj la slavaj lingvoj de Orienta Eŭropo, kaj povas esti skribata ĉu en cirila alfabeto ĉu en la latina.
Slovio kaj Slovianski estas tiom malsamaj, kiom estas Esperanto kaj Interlingua.

Slovio ĉefe surbaziĝas sur rusa por vortoj. Ĝia gramatikio estas tiom simpla, kiom estas de Esperanto. Slovianski estas tute malsama lingvo. La kreantoj de Slovianski klarigas metodojn por enkondunki vortojn en lingvo (kiel en Interlingua). La gramatiko de Slovianski estas malpli simpla ol Slovio kaj Esperanto.

La celoj de ambaŭ lingvoj estas malsamaj. Slovianski, kiel Interlingua, celas esti komprenebla je unua legado, eĉ por tiuj, kiuj neniam studis ĝin. Slovio, kiel Esperanto, celas esti komuna lingvo inter slavaj personoj.

Chielano (Näita profiili) 17. september 2013 3:05.37

Nile:Esperanto ne neŭtrala estas.
Simple rigardu la literojn. La literoj Latina estas. La leksiko estas Latinida kaj alie eŭropa.
Esperanto havas regionon. Eŭropo estas ĝi.
Por teranoj tute neŭtrala povas esti nur lingvo de eksterteranoj: klingono, ekzemple ridulo.gif. Esperanto pli malpli konvenas kiel internacia neŭtrala lingvo, juĝante la eŭropan kulturon kiel fundamento de la mondcivilizacio.

Terran (Näita profiili) 17. september 2013 9:08.12

Nile:Esperanto havas regionon. Eŭropo estas ĝi.
Ĉiu loĝata kontinento sur la planedo parolas eŭropan lingvon, krom Azio. Eĉ en Azio multaj homoj almenaŭ studas la angla. En Barato, ekzemple, la angla estas unu el la oficialaj lingvoj.

Esperanto estas tiel universala kiel lingvo povas iĝi sen esti nerekonebla.

fajrkapo (Näita profiili) 17. september 2013 9:22.36

Mi neniam aŭdis nek pri slovio nek pri folspraak. Estas interese...

Ĉu estas ankaŭ tiaj klasoj de lingvoj en la aziaj aŭ afrikaj lingvoj?

Balbutanto (Näita profiili) 17. september 2013 10:19.54

Uridium:Slovio kaj variaj idoj (Slovianski, NovoSlovianski, ktp) estas lingvo kiu kuniĝis ĉiuj la slavaj lingvoj de Orienta Eŭropo, kaj povas esti skribata ĉu en cirila alfabeto ĉu en la latina.
Saluton.

Oni parolas pri Slovio en artikolo de La Riverego, la bulteno de la Esperanto-Societo kebekia (http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego...) La artikolo titoliĝas: La deziro interkompreniĝi.

Uridium (Näita profiili) 17. september 2013 10:22.59

fajrkapo:Mi neniam aŭdis nek pri slovio nek pri folspraak. Estas interese...

Ĉu estas ankaŭ tiaj klasoj de lingvoj en la aziaj aŭ afrikaj lingvoj?
Mi forgesis Afrihili, kio ŝajnus iu unika lingvo por la Afrika kontinento okulumo.gif.

Pri Azio aŭ Oceanio ne ekzistas tiaj eksperimentoj.

troyshadow (Näita profiili) 17. september 2013 16:59.08

Ne Slovio nek Slavianski estas pli ol amuzaj eksperimentoj-cxiuj slavaj lingvoj estas suficxe interkompreneblaj se oni parolas malrapide kaj ne pri ne tre malfacilaj temoj.

Tagasi üles