Ku rupapuro rw'ibirimwo

Rilato inter Esperantismo kaj vegetarismo/veganismo

ca, kivuye

Ubutumwa 9

ururimi: Esperanto

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 17 Nyakanga 2013 18:46:06

Saluton, ĉi tiun mesaĝon mi direktas al la lernu!-anoj, kiuj ne manĝas viandon aŭ entute nenian debestan manĝaĵon.

Mi volas ekscii pli pri la rilato inter Esperantismo kaj vegetarismo/veganismo, kio havas la jenan fonon:

Antaŭ nelonge en Berlino okazis jam la sesa vegetara-vegana somerfesto kun granda sukceso.
Mi tie renkontis - por la unua fojo en mia vivo tute hazarde - plurajn esperantistojn kaj tial ekmeditis pri la demando, ĉu indas reklami E-on precipe inter veganoj/vegetaranoj.
Estas konate, ke ekz. en Germanujo inter la esperantistoj la veganoj/vegetaranoj estas 2-3-oble pli oftaj ol en la averaĝa loĝantaro, sed la demando estas, ĉu tio dependas de aliaj faktoroj (ekz. kleriĝonivelo).

Tial mi faris mallongan anoniman enketon kaj invitas ĉiujn v-anojn respondi la kvar demandojn sincere, por ke ni eksciu ĉu ekz. indus organizi standon pri E-o por la eventuala venontjara somerfesto:

Jen la enketo (aktiva ĝis ĉ. fino de septembro)

Mi anticipe dankas, kaj avertas, ke mi erare skribis ĉe la jaroj 12-22, 22-32 ktp. anstataŭ 12-21, 22-31 ktp., mi pardonpetas.

Esperantst (Kwerekana umwidondoro) 17 Nyakanga 2013 23:31:33

Saluton, vi supozeble jam havas kontakton al Felix Zesch (Berlin) aŭ Francesco Maurelli (TEVA). Mi opinias, ke vegetaranoj certe estas unu de la bonaj celgrupoj de informado pri Esperanto. Vian enketon mi bedaŭrinde ne povas partopreni, ĉar mi ne estas 100% vegetarano. Mi draste reduktis la konsumitan kvanton, sed mi ekzemple ne ĉiam rezignas pri iu manĝaĵo, se ĝi enhavas etajn kvantojn da viando aŭ se ili estas kuiritaj per vianda graso. Mi pensas, ke fortaj argumentoj por vegetaranismo estas la ekologiaj kaj etikaj (en la mondo ne devus esti malsato).

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyakanga 2013 08:03:18

Jes, mi jam komence de septembro dissendis la informon en la TEVA-listo kaj al konatoj, sed mi ŝatus havi iom pli da respondoj ol ĝis nun alvenis (18).

Mi ne partoprenas en Facebook, mi kompreneble bonvenigus, se iu afiŝus la ligilon al la enketo tie.

rundvlp (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyakanga 2013 09:09:43

Mi ĵus konigis vian enketon en la ĉefa fejsbuka grupo Esperanto.
Amike.

rundvlp (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyakanga 2013 11:17:39

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyakanga 2013 12:28:33

Multan dankon!

eraijk (Kwerekana umwidondoro) 19 Nyakanga 2013 15:14:42

Via enketon ne demandis, do mi devas diri ke mi tute ne estas vegetaranon aŭ veganon okulumo.gif

Mi ne pensas ke ĝi estas plej bonan nutraĵon por la homo...ankaŭ mi ne povas manĝi tritikojn aŭ terpomojn, kaj mia korpo tute malŝatas kiam mi manĝas multe karbonhidratojn (mi havus malmultan energion, kaj mi tre ŝatas ekzerci- ne ebla kun malmultan energion...).

domingocordon (Kwerekana umwidondoro) 19 Nyakanga 2013 18:11:20

Mi estas vegetarano kaj mi opinias ke esperantismo kaj vegetarismo havas komunpunktojn. Mi volas diri ke ambaŭ ismoj kombinas bone.

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 1 Gitugutu 2013 10:41:31

Subira ku ntango