Al la enhavo

Kie alie vi uzas Esperanton?

de Dhyaaunni, 2013-septembro-18

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Dhyaaunni (Montri la profilon) 2013-septembro-18 08:35:30

Ŝajnas ke lernu.net estas la nura retejo kun viglaj, aktivaj Esperantistoj. Kial pli da Esperantistoj ne aktivas en aliaj retejoj kiel reddit, omegle, ktp.? Kie alie vi uzas Esperanton?

Eltwish (Montri la profilon) 2013-septembro-19 02:12:02

Tio ja estas bona demando. Mi emas rigardi la Esperantan forumon de Reddit, sed malofte partoprenas. Eble tiamaniere mi kunhavas la kulpon. Fakte mi forte deziras, ke estu pli vigla Esperanta komunumo rete, sed mi ne scias kiel trovi aŭ helpi instigi ĝin. Respondante vian demandon, mi ĉefe uzas Esperanton retpoŝte kun la homoj, kiujn mi konis ĉe Esperantaj kunvenoj.

Nu, mi demandu al vi (kaj vi ĉiuj), kiel vi volus, ke tia Esperanto-retkomunumo estu? Kiel ni povus estigi pli da interparolado?

johmue (Montri la profilon) 2013-septembro-19 05:42:24

Dhyaaunni:Ŝajnas ke lernu.net estas la nura retejo kun viglaj, aktivaj Esperantistoj. Kial pli da Esperantistoj ne aktivas en aliaj retejoj kiel reddit, omegle, ktp.? Kie alie vi uzas Esperanton?
Granda parto de mia reta komuniko estas en Esperanto. Mi uzas ĝin en Vizaĝaro (=Facebook), Skajpo, retpoŝte ktp. Fakte ne temas pri "retaj" komunumoj en kiuj mi aktivas, sed simple pri mia Esperantlingva amikaro, kiun mi ankaŭ konas ekstere de la reto.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-septembro-19 08:13:01

Eltwish:Mi emas rigardi la Esperantan forumon de Reddit, sed malofte partoprenas.
johmue:Granda parto de mia reta komuniko estas en Esperanto. Mi uzas ĝin en Vizaĝaro (=Facebook), Skajpo, retpoŝte ktp. Fakte ne temas pri "retaj" komunumoj en kiuj mi aktivas, sed simple pri mia Esperantlingva amikaro, kiun mi ankaŭ konas ekstere de la reto.
Ankaŭ mi vidis multajn esperantajn mesaĝojn kaj skribaĵojn sur Ipernito (Ipernity).

Mi opinias ke ĉeestas tre nombraj retpaĝaroj kie oni skribas en pluraj lingvoj - inkluzive de Esperanto. Sed la procento de esperanto-parolantoj estas malgranda, do ankaŭ la procento de mesaĝoj esperantaj estas malgranda.

Nur en Lernu! la procento estas sufiĉe alta.

Reen al la supro