Kie alie vi uzas Esperanton?
从 Dhyaaunni, 2013年9月18日
讯息: 4
语言: Esperanto
Dhyaaunni (显示个人资料) 2013年9月18日上午8:35:30
Eltwish (显示个人资料) 2013年9月19日上午2:12:02
Nu, mi demandu al vi (kaj vi ĉiuj), kiel vi volus, ke tia Esperanto-retkomunumo estu? Kiel ni povus estigi pli da interparolado?
johmue (显示个人资料) 2013年9月19日上午5:42:24
Dhyaaunni:Ŝajnas ke lernu.net estas la nura retejo kun viglaj, aktivaj Esperantistoj. Kial pli da Esperantistoj ne aktivas en aliaj retejoj kiel reddit, omegle, ktp.? Kie alie vi uzas Esperanton?Granda parto de mia reta komuniko estas en Esperanto. Mi uzas ĝin en Vizaĝaro (=Facebook), Skajpo, retpoŝte ktp. Fakte ne temas pri "retaj" komunumoj en kiuj mi aktivas, sed simple pri mia Esperantlingva amikaro, kiun mi ankaŭ konas ekstere de la reto.
raffadalbo (显示个人资料) 2013年9月19日上午8:13:01
Eltwish:Mi emas rigardi la Esperantan forumon de Reddit, sed malofte partoprenas.
johmue:Granda parto de mia reta komuniko estas en Esperanto. Mi uzas ĝin en Vizaĝaro (=Facebook), Skajpo, retpoŝte ktp. Fakte ne temas pri "retaj" komunumoj en kiuj mi aktivas, sed simple pri mia Esperantlingva amikaro, kiun mi ankaŭ konas ekstere de la reto.Ankaŭ mi vidis multajn esperantajn mesaĝojn kaj skribaĵojn sur Ipernito (Ipernity).
Mi opinias ke ĉeestas tre nombraj retpaĝaroj kie oni skribas en pluraj lingvoj - inkluzive de Esperanto. Sed la procento de esperanto-parolantoj estas malgranda, do ankaŭ la procento de mesaĝoj esperantaj estas malgranda.
Nur en Lernu! la procento estas sufiĉe alta.