ورود به محتوا

Diservo en esperanto

از tlatelolco, 20 سپتامبر 2013

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

tlatelolco (نمایش مشخصات) 20 سپتامبر 2013،‏ 20:16:27

En la okazo de la "Protestanta festo 2013", estos unu diservo en esperanto.

La franca evangelia ligo por la esperanto kaj la internacia esperantista kristana ligo invitas vin partopreni en diservo, kies bibliaj legadoj, preĝoj kaj kantikoj estos en esperanto.

Kiam?
- Sabato la 28a de septembro.

Kie?
- En Parizo, "Maison du Protestantisme salle Boegner", 47 rue de Clichy, 75009. Metroo: Liège aŭ Place de Clichy.

raffadalbo (نمایش مشخصات) 29 سپتامبر 2013،‏ 17:31:37

Pardonu min! Mi respondis NE, kiel aliaj voĉdonintaj.
Sed kiel? Nur ĉar mi ne loĝas en Parizo kaj mi ne veturus tien por tiu okazo.

Do, laŭ mi, via enketo estas korektinda. Eble vi devus demandi: ĉu vi irus tien, se vi loĝus en Parizo? ridulo.gif

love4gives (نمایش مشخصات) 8 اکتبر 2013،‏ 6:56:53

Mi iros se mi loĝis proksime al la evento.
I'll go if I lived near the event. I think it is cool to have a service in Esperanto ridego.gif

MoutOp (نمایش مشخصات) 13 نوامبر 2013،‏ 15:34:05

Mi partoprenis! Estis bona diservo, mi pensas, ke mi aĉetos «Adoru»-n rapide.

Rejsi (نمایش مشخصات) 14 نوامبر 2013،‏ 3:45:15

Tio estas tre interesa ideo! Bedaŭrinde, mi pensas, ke la publiko estos tre malgranda ĉar ne ĉiuj povas identiĝi kun Protestantaj ideoj kaj jam ne estas multaj da Esperantaj parolantoj.

Mi ne iros ĉar mi loĝas en alia kontinento kaj mi estas ateisto.

Sed mi deziras, ke ĉio fartas bone!

Redaktita: Ve! Mi ekrimarkis, ke ĉi tiu temo estas tre malnova! :/

بازگشت به بالا