Tin nhắn: 12
Nội dung: Esperanto
Stefano888 (Xem thông tin cá nhân) 20:57:12 Ngày 15 tháng 10 năm 2013
Mi ŝatas la agrablajn sezonojn. Mi ne ŝatas varmegan veteron, nek malvarmegan veteron. Mia elektra fakturo estas pli malkosta dum la agrablaj monatoj de la jaro.
yyaann (Xem thông tin cá nhân) 12:07:28 Ngày 24 tháng 10 năm 2013
La varmaj sezonoj estas al mi la plej agrablaj. Mi kredas, ke mi povus vivi en tropikaj landoj senprobleme ĉar mi ŝatas, ke ne estu multe da diferencoj inter la vintraj kaj someraj temperaturoj. Plie, agrablas al mi la pluvo (sed nur kondiĉe, ke ankaŭ ĝi estu varma). Mi nuntempe loĝas en unu el la plej varmaj urboj de Hispanujo kaj tamen ĝi ne plene kontentigas min temperature, kvankam ĝi ja estas al mi pliboniĝo se kompari kun mia denaska franca urbo.