Aller au contenu

"kelkaj" vs. "iom da"

de xaelon, 23 septembre 2013

Messages : 7

Langue: Esperanto

xaelon (Voir le profil) 23 septembre 2013 01:56:05

Kio estas la diferenco inter "kelkaj" kaj "iom da"?

Se mi volas diri "mi scipovas paroli (kelkaj)/(iom da) la nederlanda," mi devas uzi kion?

noelekim (Voir le profil) 23 septembre 2013 04:31:18

xaelon:Kio estas la diferenco inter "kelkaj" kaj "iom da"?

Se mi volas diri "mi scipovas paroli (kelkaj)/(iom da) la nederlanda," mi devas uzi kion?
kelkaj signifas nedifinitan kvanton de pluraj nombreblaj aferoj: atendu nur kelkajn minutojn; mi prenos nur kelkajn ekzemplojn (komparu:vortaro.net/#kelka ) Sed "la nederlanda" ne estas "pluraj nombreblaj aferoj".

iom signifas nedifinitan, sed plej ofte malgrandan, kvanton aŭ nombron. Ni rilatigas ĝin al substantivo (kvanton aŭ nombron de kio?) per 'da': iom da pano; iom da tempo; donu al mi iom da teo (kp. vortaro.net/#iom )

Por via frazo mi sugestas: "mi povas iom paroli nederlande", "mi povas iom paroli la nederlandan", laŭ via gusto.

Arseno (Voir le profil) 23 septembre 2013 06:07:18

noelekim:

"Mi scias iom la nederlandan"

Arseno (Voir le profil) 23 septembre 2013 06:12:57

xaelon:Kio estas la diferenco inter "kelkaj" kaj "iom da"?

Se mi volas diri "mi scipovas paroli (kelkaj)/(iom da) la nederlanda," mi devas uzi kion?
La frazo "iom da ...-oj" estas malforta, ĉar kvankam ĝi samas la frazon "kelkaj ...-oj", kiel esprimi la frazon "kelkajn ...ojn"? Mi opinias, ke la vorteto "iom" pli indas al la adverba maniero ol al la adjektiva.

"kelkaj" estas adjektivo
"iom" estas adverbo
Por Via ekzemplo pri nederlanda lingvo taŭgas ne adjektivo, sed adverbo. Sed se Vi volas uzi adjektivon, Vi povas konstrui la frazon "Mi parolas kelkajn vortojn de nederlanda lingvo", ekzemple ridulo.gif

Espi (Voir le profil) 5 octobre 2013 21:55:24

Arseno, mi devas apogi vian opinion pri:

„scii lingvon“ laŭ reta PIV (-> scii /1).

Amike ridulo.gif

raffadalbo (Voir le profil) 6 octobre 2013 07:07:54

Mi opinias ke, en ĉiuj lingvoj, estas dirmanieroj kiuj havas la saman sencon aŭ tiel similajn sencojn, ke eĉ la denaskuloj ne gravigas la malsamecon, krom verkistoj, lingvistoj ktp.

Ankaŭ okazas ke iuj dirmanieroj estas pli kutimaj ol aliaj, kvankam samsencaj; sed en Esperanto kutimo malmulte gravas.

En la unua ekzemplo de tiu fadeno, oni ne povas uzi "kelkaj" kun singulara vorto, ĉar "kelkaj" estas pluralo. Tio ne temas pri senco, tamen pri gramatikaj reguloj.

Sed la singularo "kelka" ja ekzistas (vidu ekzemple PIV). PIV donas ekzemplojn kiel "kelka ordo", "kelka intereso", "kelka hezitado". La senco estas tre proksima al "iom da ordo", "iom da intereso", "iom da hezitado". Mi opinias ke ia malsameco ja ĉeestas, sed tre malgranda. En normala parolado, oni povas uzi ambaŭ samsence.

Pri la pluralo, "scii kelkajn vortojn" estas preskaŭ same ol "scii iom da vortoj". Oni povas ankaŭ diri: "scii kelke da vortoj" (Zamenhof [PIV]: "permesu diri al vi kelke da vortoj" ). Denove, mi opinias ke, en normala parolado, oni povas uzi ambaŭ samsence.

HaleBopp (Voir le profil) 6 octobre 2013 08:54:48

Tie (PMEG) vi povos legi pri la nuancoj inter iom, malmulte kaj kelke :
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vort...

Retour au début