目次へ

tradukadaj sugestoj al mi

sproshua,2013年9月25日の

メッセージ: 11

言語: Esperanto

sproshua (プロフィールを表示) 2013年9月25日 2:00:03

saluton. mi estis jam studanta Esperanto de post tri monatoj. mi provis traduki tiun ĉi poemon. bonvolu kritiki tiun ĉi tutan afiŝon por gramatiko kaj literumo. dankon!

la originalo en anglo:
http://www.poetryfoundation.org/poem/175884

__________________
Harlem
de Langston Hughes

Kio fariĝas al revo cedita?

Ĉu ĝi elsekiĝas
Kiel sunmata rosino?
Aŭ, ĉu sepsiĝas kiel ulcero -
Kaj tiam fluas?
Ĉu ĝi fetoras kiel putra viando?
Aŭ, ĉu krustumas kaj sukerumas -
Kiel siropema dolĉaĵo?

Eble ĝi nur sagas
Kiel masiva ŝarĝo.

Aŭ, ĉu ĝi eksplodas?

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2013年9月25日 3:23:35

Vi tradukis ĉi tiun poemon tre bone. Mi ne povas trovi ion ajn por kritiki, escepte ke mi ne konas la vorton sunmata. Ĉu vi certas pri tion?

sproshua (プロフィールを表示) 2013年9月25日 5:32:06

uŭps! tio estas literuma eraro. ne devus esti "sunmata". devas esti sunumada.

__________________
Harlem
de Langston Hughes

Kio fariĝas al revo cedita?

Ĉu ĝi elsekiĝas
Kiel sunumada rosino?
Aŭ, ĉu sepsiĝas kiel ulcero -
Kaj tiam fluas?
Ĉu ĝi fetoras kiel putra viando?
Aŭ, ĉu krustumas kaj sukerumas -
Kiel siropema dolĉaĵo?

Eble ĝi nur sagas
Kiel masiva ŝarĝo.

Aŭ, ĉu ĝi eksplodas?

noelekim (プロフィールを表示) 2013年9月25日 6:12:12

sproshua:uŭps! tio estas literuma eraro. ne devus esti "sunmata". devas esti sunumada.

Brave!
Mi konsilas ke vi kopiu vian afiŝon ankaŭ al la anglalingva forumo, ĉar la originalo estas anglalingva.

Harlem, de Langston Hughes
Harlemo, de Langston Hughes

Kio fariĝas al revo cedita?
"a dream deferred" estas revo *prokrastita* (= malfruiĝinta) kaj ne revo *cedita* (= fordonita)

Kiel sunmata rosino? (vi ŝajne volis diri: sunumata, t.e. sun-um-ata)

Aŭ, ĉu krustumas kaj sukerumas -
preferinde, krustiĝas (= kovriĝas per krusto) kaj sukerumiĝas (la netransitiva formo de la verbo)

Kiel siropema dolĉaĵo?
Simple: Kiel siropa dolĉaĵo?

Eble gi nur sagas (Maybe it just sags)
"sagas" signifas "flugas kiel sago". Vi volas diri "fleksiĝas"

Por rimi la finajn liniojn (like a heavy load. Or does it explode?), vi povus konsideri:

Eble, kiel peza ŝarĝo,
ĝi nur fleksiĝas.

Aŭ detonacias.

sproshua (プロフィールを表示) 2013年9月26日 1:32:30

dankon, noelekim. ^_^ mi interkonsentas kun tutaj viaj sugestoj.
unu klarigo: ĉu vi bonvolus malkonstrui *detonacias* por mi?

__________________
Harlemo
de Langston Hughes

Kio fariĝas al revo prokrastita?

Ĉu ĝi elsekiĝas
Kiel sunumata rosino?
Aŭ, ĉu sepsiĝas kiel ulcero -
Kaj tiam fluas?
Ĉu ĝi fetoras kiel putra viando?
Aŭ, ĉu krustiĝas kaj sukerumiĝas -
Kiel siropa dolĉaĵo?

Eble, kiel peza ŝarĝo,
ĝi nur fleksiĝas.

Aŭ detonacias.

noelekim (プロフィールを表示) 2013年9月26日 4:31:19

sproshua:dankon, noelekim. ^_^ mi interkonsentas kun tutaj viaj sugestoj.
unu klarigo: ĉu vi bonvolus malkonstrui *detonacias* por mi?
detonaci-as, el detonaci-i , netransitiva verbo, sinonimo de "eksplodi".

Balbutanto (プロフィールを表示) 2013年9月26日 13:52:28

Mi tuj rekonis la poemon. Ĝi estis uzata kiel ekzergo por la kinaĵo "A Raisin in the Sun" fare de la Usonanino Lorraine Hansberry (https://en.wikipedia.org/wiki/A_Raisin_in_the_Sun_..., kiu ricevis premion en Cannes en 1961. Oni refaris ĝin en 2008. Anstataŭ "fluas", mi proponus "pusas" (la verbo "pusi", produkti puson). Gratulon pro via tradukaĵo kaj via bongusto!

sproshua (プロフィールを表示) 2013年9月26日 15:19:32

Balbutanto:Anstataŭ "fluas", mi proponus "pusas" (la verbo "pusi", produkti puson). Gratulon pro via tradukaĵo kaj via bongusto!
mi dankas vin pro via enigo. ĉi tiu tradukaĵo estas grupa peno.
__________________
Harlemo
de Langston Hughes

Kio fariĝas al revo prokrastita?

Ĉu ĝi elsekiĝas
Kiel sunumata rosino?
Aŭ, ĉu sepsiĝas kiel ulcero -
Kaj tiam pusas?
Ĉu ĝi fetoras kiel putra viando?
Aŭ, ĉu krustiĝas kaj sukerumiĝas -
Kiel siropa dolĉaĵo?

Eble, kiel peza ŝarĝo,
ĝi nur fleksiĝas.

Aŭ detonacias.

Espi (プロフィールを表示) 2013年9月28日 23:56:33

sproshua:ĉu vi bonvolus malkonstrui *detonacias* por mi?
Rimarko: Anstataŭ „malkonstrui“ iun vorton, mi proponus la terminon „diserigi“ (dis'er'ig'i). Kion vi pensus?

Amike externalImage.png

noelekim (プロフィールを表示) 2013年9月29日 3:58:44

Espi:
sproshua:ĉu vi bonvolus malkonstrui *detonacias* por mi?
Rimarko: Anstataŭ „malkonstrui“ iun vorton, mi proponus la terminon „diserigi“ (dis'er'ig'i). Kion vi pensus?

Amike externalImage.png
dispartigi.

先頭にもどる