去目錄頁

Demando el romano "Marta"

Demian, 2013年9月25日

讯息: 4

语言: Esperanto

Demian (显示个人资料) 2013年9月25日下午5:58:05

Leginte romanon "Marta" de pola verkisto, mi rekontis tiun ĉi frazon:

"Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto."

La tradukinto estas d-ro Zamenhof. La signifo de la frazparto dikita estas malklara al mi. Ĉu vi bonvole povas helpi al mi kompreni la sentojn de la verkisto?

Ankaŭ estas malfacile komprenebela la dika frazparto de tiu ĉi frazo:

"Ni sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilio al la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de Adoniso, dormanta sur ia mistero..."

RiotNrrd (显示个人资料) 2013年9月25日下午6:44:41

Demian:...dormanta sur ia mistero..."
En la angla, estas diro "dormi sur [io]" ("to sleep on [something]" ). Tio signifas ke oni ne havas ideojn pri io aktuale, do oni atendas ĝis pli malfrua tempo (ekzemple, morgaŭ, post dormado), kaj eble tiam oni havos ideojn pro senkonscia pensado okazanta inter nun kaj tiu tempo. Do, dormanta sur ia mistero signifas ke oni estas senkonscie pensanta pri ia mistero, sed ankoraŭ nun ne povas solvi ĝin (sed ideoj eble aperos subite ĉe iu ajn tempo).

nigra_rivereto (显示个人资料) 2013年9月25日下午9:04:42

Demian: "Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto
Mi komprenas jene:

tiuj kaj aliaj = tiuj kaj aliaj homoj
vidas ĝin = vidas ian helpan rimedon (ĝin = ian helpan rimedon)
en tio aŭ alia = en tiu aŭ alia afero

Demian (显示个人资料) 2013年9月26日上午4:02:23

Dankon al RiotNrrd kaj Nigra_Rivereto por klarigi nebulajn frazpartojn.

回到上端