У садржају

Tabako

од kaŝperanto, 26. септембар 2013.

Поруке: 7

Језик: Esperanto

kaŝperanto (Погледати профил) 26. септембар 2013. 17.28.24

Ĉu vi pensas ke la tabako estas bona aŭ malbona? (aŭ malboneta)

Mi pensas ke fumado de cigaroj kaj pipoj ne estas tre malbona, nur eble malboneta (dependas ĉu oni estas dependulo aŭ ne). Ĝi estas bona distraĵo, precipe se partoprenita kun karaj amikoj.

Tamen, mi pensas ke cigaredoj estas tre malbona, ĉar la plimulto de cigaredaj fumantoj estas dependuloj. Ankaŭ, la malsaneco de cigaredoj estas pli grava ol cigaroj aŭ pipoj.

Mi koncedas ke iom ajn da tabako ne estas sana, sed la kafeino estas simila, ne?

efilzeo (Погледати профил) 26. септембар 2013. 18.02.09

Mi fumis cigaredojn, cigarojn kaj pipojn kaj mi konsentas kun vi. La cigaredoj estas la plej danĝeraj ĉar ili enhavas multajn substancojn kiuj restigas la cigaredon bruligantan kaj tio ne okazas per aliaj, ĉefe per la pipo. Vi povas aspiri nur unu aspiron kaj formeti la pipon, kaj tio ne kapablan kun la cigaredoj. Mi malkonsentas pri la socia agado tamen, mi spertis ke fumi cigaredojn kun amikoj estas facila kaj ĝoja ago anstataŭ la pipon mi povis fumi nur kiam mi estis sola aŭ preskaŭ sola ĉar ĝi bezonas kalmon.

korona (Погледати профил) 27. септембар 2013. 02.01.56

Mi ne komprenas kiel la ĝuado cigara estus malbona. Jes, tro da fumĝuado estas malsana, kiel tro da ĉiu; aŭ je personoj malsanaj eble la fumo ĉiam plu malsanigas. Sed ne eniras iu ajn demando etika. Mi neniam provis cigaredojn aŭ pipojn, sed pri ili ŝajnas same.

Do, fumu kaj ĝuu! ridulo.gif

mihxil (Погледати профил) 27. септембар 2013. 16.50.27

kaŝperanto:Mi pensas ke fumado de cigaroj kaj pipoj ne estas tre malbona, nur eble malboneta (dependas ĉu oni estas dependulo aŭ ne). Ĝi estas bona distraĵo, precipe se partoprenita kun karaj amikoj
Ne, laŭ mia scio eĉ malgranda uzo de tabako jam estas sufiĉe kanceriga. Ne vere gravas ĉu oni estas 'dependulo' aŭ ne. Aldone uzo de tabako ankaŭ estas iom ĝene (kaj eble eĉ malsanige) al onia ĉirkaŭaĵo. Tio estas iom mala al kafeino, kiu estas iom sklaviga, sed krome ne vere malhelpas ion aŭ iun.

czas_i_styl (Погледати профил) 10. октобар 2013. 08.31.16

Mi ne fumas kaj mi na havas tiujn problemojn ridulo.gif

ludomastro (Погледати профил) 10. октобар 2013. 14.41.28

Mi ne fumas tabako. Krome, mi kredas ke ĝi ne estas bona por neniu.

Tamen, mi ne volas devigi aliaj personoj konduti egala al min.

Stefano888 (Погледати профил) 15. октобар 2013. 21.13.22

La sola afero, por kiu tabako estas bona, miaopinie, estas pikvundo ricevita de abelo. Mi volas teni miajn pulmojn kaj ezofagon. Tial, mi ne fumas.

Вратите се горе