Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

ca, kivuye

Ubutumwa 70

ururimi: Esperanto

antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2013 06:42:31

Kio malfruigas la mondan difuzon de Esperanto?

La homa malsaĝeco. Tute simple.

Amike.

foggy67 (Kwerekana umwidondoro) 17 Gitugutu 2013 09:59:43

La plej grava kialo laŭ mi estas, ke la gvidantaj klasoj ne volas Esperanton, kiu kuniĝus la homaron en unu lingvo. Ili ja bezonas disdividi reciproke la homojn per ciuj rimedoj, inkluzive de la lingvo, por konservi siajn potencojn.
La vera povo staras ĉe la tutmondaj bankistoj (Goldman Sachs, Lehman Brothers, Rothschild, FED, ktp...): la naciaj politikistoj, la gazetistoj, la sindikatoj estas nur iliaj pupoj, kiuj agadas por plenumi la enriĉiĝon de la bankistoj. Enŝuldigo, lingva disdivido, militoj, nekuraceblaj malsanoj valoras ĉe ili por trafi iliajn celojn.
Oni ne devas atendi ian helpon de la gvidantaj klasoj por konigi Esperanton: ĉu vi volas pruvon?En Francujo la registaro antaŭ nelonge tute rifuzis la petskribon pri Esperanto ĉe la abiturienta ekzameno...Tiu fakto resumas ĉion...
Konklude oni ne povas apogi sin nur sur niaj fortoj.

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 17 Gitugutu 2013 10:29:04

raffadalbo:Ĉu vi scias pri la Esperanta Civito (http://www.esperantio.net/)? La celo estas fari ion similan, sen konflikto kun la ĉeestantaj registaroj.
Anstataŭe ili konfliktas inter si kaj kun la resto de la Esperantistaro, vera progreso. okulumo.gif

Tjeri (Kwerekana umwidondoro) 17 Gitugutu 2013 12:17:21

Vi komprenis nenion, la t.n. Civito estas cirkanaro, kiu celas ridigi nin, kaj ili plej bone sukcesas.

dobri (Kwerekana umwidondoro) 17 Gitugutu 2013 15:44:33

foggy67:La plej grava kialo laŭ mi estas, ke la gvidantaj klasoj ne volas Esperanton, kiu kuniĝus la homaron en unu lingvo. Ili ja bezonas disdividi reciproke la homojn per ciuj rimedoj, inkluzive de la lingvo, por konservi siajn potencojn.
La vera povo staras ĉe la tutmondaj bankistoj (Goldman Sachs, Lehman Brothers, Rothschild, FED, ktp...): la naciaj politikistoj, la gazetistoj, la sindikatoj estas nur iliaj pupoj, kiuj agadas por plenumi la enriĉiĝon de la bankistoj. Enŝuldigo, lingva disdivido, militoj, nekuraceblaj malsanoj valoras ĉe ili por trafi iliajn celojn.
Oni ne devas atendi ian helpon de la gvidantaj klasoj por konigi Esperanton: ĉu vi volas pruvon?En Francujo la registaro antaŭ nelonge tute rifuzis la petskribon pri Esperanto ĉe la abiturienta ekzameno...Tiu fakto resumas ĉion...
Konklude oni ne povas apogi sin nur sur niaj fortoj.
Vi tutcerte pravas! Nun la lasta frazo devus soni alimaniere:
Konklude oni ne povas apogi sin sur alies fortoj, nur sur la niaj!

morico (Kwerekana umwidondoro) 4 Munyonyo 2013 20:13:21

La franca konservativa registaro en 1922 en la SDN (Socio de la Nacioj) malfruigis la mondan difuzon de la Esperanto. Plie, Hitlero kaj Stalino mortigis multe da Esperantistojn en Eŭropo. Ankaŭ unue la angla, kaj poste la Usona hegemonioj malfruigis ĝin.

En tri aŭ kvar jaroj Ĉinio devenos la unua ekonomika potenco antaŭ la Usono. Por la unua fojo ekde du jarcentoj ne estos anglalingva imperio kiu estos la unua. Tio estas tre bona ŝanco por Esperanto.
Ni estas en la "ekonomio de la kono". La hegemonia lingvo kreskigas la aliajn atutojn de la Usono: privilegiata statuto de la dolaro; spekulativa financo kontraŭ la laboristoj de la mondo; fuĝo de la cerboj de la aliaj landoj al Usono aŭ Anglio; ŝtelo de parto de la scienca esplorado k.t.p.

La popoloj ne angloparolantaj (95% de ĉiuj homoj) povas gajni multe kun esperanto:
- gajni kvar jarojn de laboro, studado aŭ libereco por ĉiuj kiuj devas bone lerni la anglan lingvon, ĉar la studado demandas 10000 horojn laŭ Klodo Pirono ("Claude Piron"), tio estas kvin jaroj de laboro;
- havi egalrajtajn rilatojn inter la malsimilaj landoj kaj popoloj;
- suprenigi la valorojn de paco, solidareco, pli bona kono kiuj estas necesaj por la aktuala mondo.

La esperantistoj devas montri la facilecon de la studado de esperanto. Lernu! estas tre bona kaj grava por tio. Ĝi povas esti ankoraŭ pli bone.

morico (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2013 22:22:38

NI komparu la latinan lingvon kaj Esperanto.

Latina lingvo estis la lingvo de tre granda Roma imperio.
Ĝi estis la lingvo de la kleruloj kaj scienculoj ĝis 1600 en Eŭropo. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la katolika preĝejo kiu enhavas unu miliardon da homoj. Ĝi estas instruita ekde du mil jaroj al la okcident-eŭropaj elitoj.
La "Okcidento" (Eŭropo kaj Norda Ameriko) superregis la mondon de 1520 ĝis proksimume 2008.
Tamen hodiaŭ estas nur 98000 paĝoj de la latina lingvo sur Vikipedio.

Esperanto estis kreita de unu homo Zamenhof por la Fundamento. Nur kelkaj landoj akceptis la instruadon de Esperanto en la lernejoj (Hungario, mi ne konas la aliajn). Tamen estas ĉirkaŭ 200 000 artikoloj sur Vikipedio en Esperanto. La diskutoj en Esperanto estas multe pli facilaj ol en latina lingvo, ekzemple post 500 horoj de lernado.
La lingvo-sciencistoj kaj la civitanoj povas demandi: kiel tio estas ebla?

La hipotezo la pli probabla estas ke la individuoj kaj popoloj serĉas facilan kaj justecan Internacian Lingvon (ILO). Esperanto estas la pli internacia, facila kaj neŭtra lingvo. Simpleco, klareco, reguleco kaj stabileco klarigas ĝian facilecon. Tial esperanto estas la lingvo kiu progresas la pli rapide.

Oijos (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2013 23:31:31

morico:NI komparu la latinan lingvon kaj Esperanto.

Ligo de Nacioj, neŭtrala, en Vikipedio, Ĉinio fariĝos, ekonomia potenco. Kaj vi devas lerni, kiel uzi difinitan artikolon en Esperanto. http://vortaro.net/

vicentesales (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2013 23:58:36

La personoj ne volas alian religion.
La diigado ke esperantistoj faras de Zamenhof kaj la perfekteco kiu ili konsideras de la lingvo estas afero kiu antipatias la personoj.

fstphane (Kwerekana umwidondoro) 6 Munyonyo 2013 00:02:52

dobri:Vi tutcerte pravas! Nun la lasta frazo devus soni alimaniere:
Konklude oni ne povas apogi sin sur alies fortoj, nur sur la niaj!
Bonvolu pardoni al mi tiun gramatikan demandon.
Ĉu *alies* estas oficiala vorto ? Legu aŭ relegu La Detala Gramatiko de Esperanto 11.17,mi petas.( ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?)

Subira ku ntango