Al la enhavo

Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

de Rafcaz31, 2013-septembro-26

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-novembro-22 11:08:45

Kurawiri:
fajrkapo:
cxevino:Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

La "-ajn", la "-ojn" kaj la "-ujn"... inter aliaj malutilaĵoj kaj turpaĵoj kiaj "sciencajn sciaĵojn"...
Oni devas prononci tiu-jn kombinaĵo-jn preskaŭ kvazaŭ -aen, -oen,-uen. Mi tre ŝatas tiujn sonojn, ili estas tre personecaj.
Saluton Fajrkapo!
Tio ege interesas min. Kie vi legis, ke oni eblas prononci tiamaniere? Mi konfesas, ke samkiel ĉevino min ĝenas la tro-oftaj "-ajn, -ojn, -ujn" finaĵoj. Estante franco mi kutime prononcas tiajn finaĵojn "plene" kiel vokalo+J+N kaj estas vere, ke kiam en iu teksto estas multaj finaĵoj tiaj la prononco estas peza.

Post la legado de via mesaĝo mi klopodis prononci kiel vi indikas kaj jes la prononco nun sonas pli harmonia kaj bela.
Amike,

Vicente "Kurawiri"
okulumo.gif, jes, per tiu prononcado oni faciligas tiujn sonojn.
Sammaniere ke kiam oni prononcas "vortoj": tiu j tre similas al unu -e-, sed ĝi ne estas nek -e- nek -i-. Estas unu i tre rapida kaj mallonga.

PS: mi ne legis ie, simple mi rimarkis tion, per la prononcado mem: kiam mi prononcas -oj, aj, ojn, ajn, ...mi rimarkas ke tiu j fariĝas preskux -e-, tute malsame al prononcado de vÓrt-o-i

Francestral (Montri la profilon) 2013-novembro-22 11:30:23

vincas:Eble finnoj kaj estonoj bone regas anglan tial, ke ili ofte aŭdas anglan lingvon, spektas filmojn en angla lingvo dume francoj kaj hispanoj spektas filmojn en franca kaj hispana lingvoj.
Mi spertis, ke rigardi angle parolatan filmon sen francaj subtitoloj malpliigis mian plezuron, ĉar mi komprenis ne ĉion kaj ne nur bildoj interesis min.

Bedaŭrinde, atentado pri la francaj subtitoloj tre malpliigas atentadon pri anglaj paroloj.

vincas (Montri la profilon) 2013-novembro-22 12:41:43

Francestral:
vincas:Eble finnoj kaj estonoj bone regas anglan tial, ke ili ofte aŭdas anglan lingvon, spektas filmojn en angla lingvo dume francoj kaj hispanoj spektas filmojn en franca kaj hispana lingvoj.
Mi spertis, ke rigardi angle parolatan filmon sen francaj subtitoloj malpliigis mian plezuron, ĉar mi komprenis ne ĉion kaj ne nur bildoj interesis min.

Bedaŭrinde, atentado pri la francaj subtitoloj tre malpliigas atentadon pri anglaj paroloj.
Komence tio povas esti malfacile, sed ju pli multe da angle parolataj filmoj vi rigardos des pli facile vi filmojn komprenos. Se vi ekde infaneco rigardus angle parolataj filmoj, tio eble jam ne estus problemo. Sed pri tio ankaŭ devas okupiĝi mem ŝtato. Ekzemple, ke ĉiuj televizioj montrus angle parolatajn filmojn kun francaj subtitoloj kaj eble francoj nun pli bone regus anglan. En Norvegio, Svedio, Estonio homoj jam delonge povas rigardi angle parolatajn filmojn kaj eble por tio ili pli bone parolas angle ol aliaj homoj. Bedaŭrinde la sama sistemo ne estas aplikita en Litovio.

Nun estas interreto kaj ni povas elŝuti (aŭ ŝteli :] filmojn el tie, se via tv ne montras anglajn filmojn. Kaj se vi ne estas komencanto de angla lingvo, vi pli bone rigardu anglajn filmojn kun anglaj subtitoloj (ne kun francaj, germanaj, litovaj, sen nome kun anglaj) kaj se vi ion ne ekaŭdos vi povos tralegi tion.

yyaann (Montri la profilon) 2013-novembro-22 13:52:09

vincas:Do, anglan lingvon povas bone paroli ne nur ĝermanlingvuloj :] Kaj eble estas neniu admiro. Tiel devas esti :]
Kun sufiĉe da pacienco, motiveco kaj libera tempo, oni povas ĉion lerni, eĉ la hungaran kaj la japanan. Tamen en pli malnova fadeno, mi jam indikis al vi lingvoesploran raporton, kiu montris, ke ju pli malsimilas al la angla la denaska lingvo, des pli longas la studotempo necesa kaj des pli grandas la ŝanco ne atingi mastrumon de la angla. Plie, oni konsciu, ke la tempo uzebla por studi ne estas senfina. la ĉina estraro freŝdate indikis, ke la longa tempo necesa al anglostudado efikas malhelpe al la ĉinaj studentoj por ilia studado de aliaj fakoj.

vincas:Eble francoj ne amas anglan lingvon. Ja iam franca lingvo estis internacia kaj nun angla venkis francan kaj fieraj francoj simple ne povas tion agnoski.
Eble. Sed tiun epokon konis nur malmultaj nun-vivantaj francoj. Tial ne estas tre verŝajne, ke tio efiku sur la nunajn generaciojn, kiuj naskiĝis en nia anglo-ĉieeca epoko.

vincas:Eble finnoj kaj estonoj bone regas anglan tial, ke ili ofte aŭdas anglan lingvon, spektas filmojn en angla lingvo dume francoj kaj hispanoj spektas filmojn en franca kaj hispana lingvoj.
La spektado ja rolas multe. Mi lernis la anglan grandparte danke al televid-serioj kun anglaj - ne francaj! - subtekstoj. La francaj tradukotekstoj tro forturnas mian atenton el la angla aŭdaĵo.

vincas:Laŭ mi pli bone havi tutmondan lingvon (eĉ anglan) ol entute ĝin ne havi. Se nun ĉina estus tutmonda ĝi ankaŭ estus malfacila por eŭropanoj. Do, eble ni neniam trovos lingvon, kiu al ĉiuj estus egala.
Tamen, la bezono je komuna tutmonda lingvo ne signifas, ke oni ne devas serĉi pli bonan solucion se la nuna havas sufiĉe multe da malavantaĝoj. Trovi ja eblas. La ununura kondiĉo estas turni niajn klopodadojn tiudirekten.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-novembro-22 18:15:19

Permesu al mi diri kelkajn vortojn por la defendo de Esperanto kiel internacia lingvo. Vi intense komparas Esperanton kun la angla. Volus mi ekscii kial. Ĉu povas esti ekzistas multe da homoj (neanglalingvaj), interparolantaj angle? Krom denskuloj kiu ankoraŭ aplikas ĉi tiun lingvon por la komunikado? Honestdire neniu. Jes, ni rigardas TV, legas anglajn artikolojn en diversaj eldonejoj, lernas ĝin preskaŭ dum tuta vivo, sed neniam plene ĝin uzas. Esperanton ja ni uzas facile en ajna punkto de la terglobo. Hodiaŭ esperantistoj interparolas pli intense, ol homoj elstudintaj la anglan. Tio ĉi estas evidente. Mi nun diras pri efektiva uzado de lingvo por internacia komunikado. Eĉ grandega disvastiĝo de l'angla ne povas pruvi ĝian avantaĝon antaŭ Esperanto. Esperantokomunikado de fremduloj disvastiĝis sendepende de la angla komunscio. Praktika signifo de Esperanto estas pli grava, ol aplikado de l'angla kiel internacia instrumento de interparolo.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-novembro-22 20:32:15

Lakiro, vi diris la ĝustajn vortojn: Kiu estas la avantaĝo de la angla kompare kun esperanto? Lingve parolante, laŭ mi, neniu. Kaj tio estas vera, ne nur koncerne la anglan, sed ankaŭ ĉiujn aliajn naci-lingvojn.

E-o, kiel rapide akirebla dua lingvo, ne havas konkurantojn.

Sed, la homa stulteco estas senfina...

Amike.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-novembro-23 06:06:58

Dankon, Antoniomoya! Mi esperas, ke multaj homoj tiel opinias, sed ne nur ni duope. Esperanto estas viva lingvo, praktike uzata.
Kial ĝi malfrue kaj malrapide disvastiĝis en la mondo? La respondo kuŝas sur la faco de nia logiko. Ĝi difuziĝas sendepende inter interesantoj, kiuj komprenis ĝian utilecon kaj facilecon. Aliflanke fremdaj naciaj lingvoj estas intence disvolvataj en lernejoj, precipe la angla. Tamen rezulto de tia lernado estas nula, ĉar ajna nacia lingvo estas malfacila. Eĉ se mi bone parolos angle, do neniam babilos libere kun alilandanoj en interreto. Sed tiu vidpunkto estas mia. Povas esti mi eraras, sed mia koro sugestas, ke Esperanto havas bonegan estontecon.

vincas (Montri la profilon) 2013-novembro-23 12:19:32

yyaann:Kun sufiĉe da pacienco, motiveco kaj libera tempo, oni povas ĉion lerni, eĉ la hungaran kaj la japanan. Tamen en pli malnova fadeno, mi jam indikis al vi lingvoesploran raporton, kiu montris, ke ju pli malsimilas al la angla la denaska lingvo, des pli longas la studotempo necesa kaj des pli grandas la ŝanco ne atingi mastrumon de la angla. Plie, oni konsciu, ke la tempo uzebla por studi ne estas senfina. la ĉina estraro freŝdate indikis, ke la longa tempo necesa al anglostudado efikas malhelpe al la ĉinaj studentoj por ilia studado de aliaj fakoj.
Vi skribis tute vere, sed eble iomete naive. La mondo neniam estis kaj estos egala al ĉiuj. Ĉinoj devas pli multe studi anglan. Kaj do? La samon spertus eŭropanoj pri ĉina. Kaj do? Lingvojn oni lernas, ke ĝi estas utilaj, sed ne por tio ke ili estas facilaj aŭ regulaj. Tiu estas la realeco. Kaj se iu malbone lernas iun lingvon indas plibonigi metodojn de instruado kaj lernado.
Kaj se en tiu lingvoesplorado angla estus anstataŭigita per alia lingvo (ekzemple germana, franca, pola aŭ litova, ĉina, araba) rezulto estus sama. Ĉu vi per tiu esplorado volis pruvi, ke angla estas iel precipe malfacila ol aliaj lingvoj?
Kaj tiu ĉina indiko ankaŭ povas havi kaŝitan plitikan signifon. Ja ĉinoj ne estas emaj, ke angla lingvo gajnus pli da povo en Ĉinio.

yyaann:Tamen, la bezono je komuna tutmonda lingvo ne signifas, ke oni ne devas serĉi pli bonan solucion se la nuna havas sufiĉe multe da malavantaĝoj. Trovi ja eblas. La ununura kondiĉo estas turni niajn klopodadojn tiudirekten.
Ni jam trovis tre bonan elekton - kaj tio nomiĝas Esperanto, sed (ĉiam estas vorteto sed) homoj prifajfas ĝin.
Do kion fari?

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-novembro-23 12:53:05

vincas:Lingvojn oni lernas, ke ĝi estas utilaj, sed ne por tio ke ili estas facilaj aŭ regulaj.
Vi tute pravas. Oni lernas lingvojn ĉar ili estas utilaj por iuj ajn el niaj ĉiaspecaj interesoj.

vincas:Ni jam trovis tre bonan elekton- kaj tio nomiĝas Esperanto, sed (ĉiam estas vorteto sed) homoj prifajfas ĝin.
Do kion fari?
Kion fari? Frapi homojn enkape por vidi ĉu ili fariĝas tiam pli saĝaj, koheraj kaj kun komuna saĝo. ridulo.gif

Amike.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-novembro-23 13:42:12

Karaj amikoj, efektive ĉiuj lingvoj dividiĝas je utilaj kaj facilaj. Ekzemple por multaj homoj la angla necesas por iu laboro, por la aplikaj sciencoj ktp. Kompreneble, ke ekzistas diversaj kaŭzoj por la studado de naciaj lingvoj, tamen ĉi tiuj lingvoj neniam fariĝos internaciaj, t.e. instrumentoj por la komunikaĵo kaj konversacio de alilandanoj. Tutmonda angla lingvonivelo ne permesas interparoli libere en fremda lando. Mi povas multatempe legi anglan literaturon, tamen nur esperante mi plene esprimos miajn pensojn kaj ricevos plenan respondon en Eŭropo aŭ Azio... Kial? Ĉar en iu ajn lando oni lernas Esperanton ne elsub bastono 5 jarojn, sed 0,5 jaron laŭ propra deziro. Kaj la rezulto estas pli efika! Naciajn lingvojn studas kiel regulo kapablaj homoj, lingvistoj, instruistoj... Esperanto do estas farita por ĉiuj.

Reen al la supro