Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

ca, kivuye

Ubutumwa 70

ururimi: Esperanto

Rafcaz31 (Kwerekana umwidondoro) 26 Nyakanga 2013 22:11:55

La Esperanto estas facila lingvo. Ĝi estis konceptita por tio. Dume ĉi tiu lingvo ne efektive estas la internacia lingvo. Personoj malfeliĉe ne konas ĝian ekzistadon. Mia demando estas : kial tio ? aŭ kial la plej facila lingvo ne substituas hodiaŭ la anglan lingvon ?

fajrkapo (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2013 07:55:22

Jes, monaj kialoj estas tre gravaj.
Esperanto estas nenies lingvo, sed ankaŭ ĝi ne estas ies lingvo, do, ĝi dependas nur de volontuloj kiuj serĉas pli da justeco kaj pragmatismo en la mondo.

Ankaŭ mi ekpensadis pri la fakto ke ĉu estus almenaŭ unu grava urbo aŭ eta lando au regiono, kie Esperanto estus la oficiala lingvo, homoj ĝenerale, krom koni plie la lingvon, estus pli instigitaj por lerni ĝin.

Ankoraŭ interreto estas juna, kaj mi pensas ke ĝi pli helpos disvolvi kaj ekkoni ke Eo estas vera kaj uzata lingvo, kaj ne projekto aŭ ideo, sed homoj bezonas konfidon pri ĝi.

novatago (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2013 08:23:42

( Tchey ):externalImage.png
Oni povas uzi pli da vortoj. Sed oni ne povas diri ĝin pli klare.

Kvankam indas diri ke la afero ne temas nur pri ĉu Esperanto havas monan disvastigan subtenadon aŭ ne, sed multe pli pri kiom da mono havas aliajn lingvojn por tio.

Ĝis, Novatago.

eraijk (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2013 12:02:01

fajrkapo:
Ankoraŭ interreto estas juna, kaj mi pensas ke ĝi pli helpos disvolvi kaj ekkoni ke Eo estas vera kaj uzata lingvo, kaj ne projekto aŭ ideo, sed homoj bezonas konfidon pri ĝi.
Mi pensas ke vi pravas. Nun Esperanto disvastiĝos per la interreto, kaj lingvoj ne iĝas grava por la mondo en unu tago!

La angla lingvo ekgraviĝis en eble 1588 aû 1600- kiam la brita imperio komencis...sed ĝi ne estis tre grava por la mondo ĝis antaŭ nelonge. Do eble Esperanto estos grava por la mondo post cent jaroj kun la interreto?

Tute ne nur okazis en unu tago, aû eĉ unu jaro!

dobri (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2013 15:21:19

fajrkapo:
Ankaŭ mi ekpensadis pri la fakto ke ĉu estus almenaŭ unu grava urbo aŭ eta lando au regiono, kie Esperanto estus la oficiala lingvo, homoj ĝenerale, krom koni plie la lingvon, estus pli instigitaj por lerni ĝin.
En Germanio jam ekzistas unu urbo, kiu havas la aldonon "Esperanto urbo". Temas pri Herzberg am Harz, kiu kompreneble estas sufiĉe malgranda urbo kaj Esperanto tie nur komencas famiĝi. Tamen la najbaraj urboj jam envias al Herzberg plialtigon de turismo.

korona (Kwerekana umwidondoro) 27 Nyakanga 2013 20:37:54

Mi opinias ke uloj faras iun ajn pro tri tialoj:

Unu - la neceseco
Du - la ĝueco
Tri - la utileco

Ekz., mi trinkas akvon ĉar ĝi utilas por la vivado, sed mi trinkas vinon ĉar mi ĝuas ĝin. Kaj mi pagas impostojn ĉar ĝi necesas al mi laŭ la leĝo.

Do, pri Esperanto, neniu ĝin parolas pro la neceseco. Ne ekzistas leĝoj kiuj diras ke oni devas paroli Esperante. (Kaj tiu ĉi fakto bonegas! Oni devas decidi paroli ĝin libere.)

Iuj ĝin parolas pro la ĝueco: vere, ĝi amuzas min multete. Sed verdire mi ne juĝas Esperanton la plej bela lingvo da ĉiuj; aliuloj eble opinias alie, kaj tiu ĉi ne estas problemo.

Laste, kaj laŭ mi plej grave, kiom da utileco havas Esperanto? Aliadirate, kion oni povas fari per Esperanto kiu neeblas per alia lingvo? Ne sufiĉas ke Esperanto estas egalpova tiel kiel aliaj lingvoj. Ne sufiĉas, ekz., la e-tradukado de gravaj libroj; kiam oni volas legi ilin, oni lernas la iliajn originajn lingvojn aŭ legas ilin tradukitajn silingve.

Kiam ni malkovros la unikpovecon de Esperanto, tiam ni malkovros la ĝian veran utilecon. Kaj tiam ĝin malkovros ankaŭ la nesamideanoj.

lagtendisto (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyakanga 2013 13:02:07

Rafcaz31:La Esperanto estas facila lingvo.
Planlingvoj plejmulte konzeptigitis por facileco supoza.

Rafcaz31:Ĝi estis konceptita por tio.
Tradicio ne imponas ĉiun.

Rafcaz31:Dume ĉi tiu lingvo ne efektive estas la internacia lingvo.
En internacieco lingvopolitika ne ĉiu 'enamiĝinta'.

Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyakanga 2013 13:19:47

Persone mi trovas la esperanton belegan simbolon de la homa deziro por signfa renkonto kun sia frato. Mi jam pasas pli ol duonon de mia tempo en vola laboro. Mi ne dediĉas tempon al Esperanto. Mi elektis aliajn prioritatojn. Sed mi ĉiam aplaŭdas Esperanton. Eĉ se li neniam prenas la lokon de la angla, li ĉiam estos venkinta, por kion jam atingitan: esprimi la deziron krei spacon homan de komunikado.

Koracio (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyakanga 2013 18:53:48

Ankaŭ la lingva inercio retardas. Kiu tradukus la multajn longajn Anglajn tekstojn en Esperanto?

cxevino (Kwerekana umwidondoro) 2 Gitugutu 2013 01:36:07

Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

La "-ajn", la "-ojn" kaj la "-ujn"... inter aliaj malutilaĵoj kaj turpaĵoj kiaj "sciencajn sciaĵojn

Subira ku ntango