Naar de inhoud

Pri ĝermanaj lingvoj

door fajrkapo, 27 september 2013

Berichten: 9

Taal: Esperanto

fajrkapo (Profiel tonen) 27 september 2013 10:19:02

Kiu estus laŭ vi la plej ĝermana lingvo kaj kiu la malplej?
Ekzemple, inter latinidaj, la plej latina estas eble la itala, ĉar ĝi estas la plej simila al la latina, kaj la malplej latina estas la rumana, ĉar ĝi havas plurajn influojn el la slavaj lingvoj (fakte, unuavide, ĝi sajnas pli slava ol latina).

Estis iam praĝermana lingvo, au protoĝermana lingvo (kvankam ĝi ne estas tiom konata kaj studata ol la latina) do, kiu el la nunaj ĝermanlingvoj plej similus al ĝi?

Laŭ Revo:
Ĝermanaj lingvoj:
Grupo de parencaj hindeŭropaj lingvoj, devenintaj el lingvoj de la antikvaj ĝermanoj: la germana, la nederlanda, la frisa, la angla, la sveda, la dana, Jido kaj aliaj.

gianich73 (Profiel tonen) 27 september 2013 12:44:31

No estoy tan seguro que el rumano sea la menos latina de las lenguas neoromances. Mira que el francés tiene una marcada influencia germánica, al menos en cuanto concierne a la pronunciación.

fajrkapo:Kiu estus laŭ vi la plej ĝermana lingvo kaj kiu la malplej?
Ekzemple, inter latinidaj, la plej latina estas eble la itala, ĉar ĝi estas la plej simila al la latina, kaj la malplej latina estas la rumana, ĉar ĝi havas plurajn influojn el la slavaj lingvoj (fakte, unuavide, ĝi sajnas pli slava ol latina).

Estis iam praĝermana lingvo, au protoĝermana lingvo (kvankam ĝi ne estas tiom konata kaj studata ol la latina) do, kiu el la nunaj ĝermanlingvoj plej similus al ĝi?

Laŭ Revo:
Ĝermanaj lingvoj:
Grupo de parencaj hindeŭropaj lingvoj, devenintaj el lingvoj de la antikvaj ĝermanoj: la germana, la nederlanda, la frisa, la angla, la sveda, la dana, Jido kaj aliaj.

Fenris_kcf (Profiel tonen) 27 september 2013 16:35:56

fajrkapo:Kiu estus laŭ vi la plej ĝermana lingvo kaj kiu la malplej?
Ekzemple, inter latinidaj, la plej latina estas eble la itala, ĉar ĝi estas la plej simila al la latina, kaj la malplej latina estas la rumana, ĉar ĝi havas plurajn influojn el la slavaj lingvoj (fakte, unuavide, ĝi sajnas pli slava ol latina).
Laŭ tiu taksado (proksimeco al la origina lingvo) la Islanda aŭ la Feroa estas la "plej Ĝermana".

Kirilo81 (Profiel tonen) 27 september 2013 17:16:30

Kai la angla la malplej ĝermana.

cid576 (Profiel tonen) 27 september 2013 17:51:07

Mi ne samopinias ke inter latinidaj, la plej latina estas eble la itala, ĝi estas la sarda lingvo; kaj mi pensas kiu la malplej ĝermana estas la islanda ĉar Islando estas insulo kiel, ĝuste, la Sardinio.

fajrkapo (Profiel tonen) 27 september 2013 19:00:38

gianich73:No estoy tan seguro que el rumano sea la menos latina de las lenguas neoromances. Mira que el francés tiene una marcada influencia germánica, al menos en cuanto concierne a la pronunciación.
oni devas skribi esperante ĉi tie gianich73

Eble la franca laŭ sia prononco estas inter la malplej latinaj, sed skribe ĝi estas sufiĉe latina--
Sed por mi la rumana estas la plej malproksima , fizike, kulture, kaj lingve.

La fadendemando estas demando eble iom subjektiva por scii kian opinion havas vi por iu grupo de lingvoj. Mi, kiel latinidparolanto, povas diri ke por mi la plej latina estas la itala. Bedaŭrinde, mi ne konas la sardan, nur la ítalan, francan, hispanan, portugalan, kaj rumanan (kaj kompreneble galegan kaj katalunan kiuj estas ankaŭ hispanaj lingvoj).

Estas pli da latinidaj, kaj ankaŭ dialektoj, sed ne necesus tiom da profundeco...(tiel, preskaŭ neniu povus respondi al la fadendemando, kiu krome ne rilatas al la latinidaj ĉikaze ridulo.gif ).

Mi kredas ke ciuj latinidparolantoj kongruus pri la itala kiel la plej latina lingvo inter la gravaj aŭ naciaj latinidlingvoj (kun ĉiuj miaj respektoj al la aliaj latinidaj ne tiom konataj).

Sammaniere, mi volus scii kiun opinion havas la ĝermanparolantoj pri ĉi tiu lingvogrupo.

gianich73 (Profiel tonen) 27 september 2013 21:11:49

Perdón, pero las reglas no dicen que en este sitio el esperanto sea obligatorio. Escribí en español porque no tenía tiempo para ponerme a procesar la idea en esperanto. Mi esperanto está en proceso formativo.

fajrkapo:
gianich73:No estoy tan seguro que el rumano sea la menos latina de las lenguas neoromances. Mira que el francés tiene una marcada influencia germánica, al menos en cuanto concierne a la pronunciación.
oni devas skribi esperante ĉi tie gianich73

Eble la franca laŭ sia prononco estas inter la malplej latinaj, sed skribe ĝi estas sufiĉe latina--
Sed por mi la rumana estas la plej malproksima , fizike, kulture, kaj lingve.

La fadendemando estas demando eble iom subjektiva por scii kian opinion havas vi por iu grupo de lingvoj. Mi, kiel latinidparolanto, povas diri ke por mi la plej latina estas la itala. Bedaŭrinde, mi ne konas la sardan, nur la ítalan, francan, hispanan, portugalan, kaj rumanan (kaj kompreneble galegan kaj katalunan kiuj estas ankaŭ hispanaj lingvoj).

Estas pli da latinidaj, kaj ankaŭ dialektoj, sed ne necesus tiom da profundeco...(tiel, preskaŭ neniu povus respondi al la fadendemando, kiu krome ne rilatas al la latinidaj ĉikaze ridulo.gif ).

Mi kredas ke ciuj latinidparolantoj kongruus pri la itala kiel la plej latina lingvo inter la gravaj aŭ naciaj latinidlingvoj (kun ĉiuj miaj respektoj al la aliaj latinidaj ne tiom konataj).

Sammaniere, mi volus scii kiun opinion havas la ĝermanparolantoj pri ĉi tiu lingvogrupo.

Kirilo81 (Profiel tonen) 28 september 2013 09:04:57

gianich73:Perdón, pero las reglas no dicen que en este sitio el esperanto sea obligatorio.
"3. En hilos del foro en Esperanto escribe sólo en Esperanto."

Fenris_kcf (Profiel tonen) 28 september 2013 10:35:13

cid576:Mi ne samopinias ke inter latinidaj, la plej latina estas eble la itala, ĝi estas la sarda lingvo; kaj mi pensas kiu la malplej ĝermana estas la islanda ĉar Islando estas insulo kiel, ĝuste, la Sardinio.
Nu, ĉar Islando kaj Ferooj estas insuloj for de kontinento iliaj lingvoj estis malplie influita de aliaj lingvoj; tial ili estas pli proksima al la pra-Ĝermana.

Cetere: Se oni mezuras la "Ĝermanecon" laŭ proksimeco al la averaĝo de la nunaj Ĝermanaj lingvoj, mi dirus, ke la Nederlanda kaj la Platgermana estas la plej Ĝermanaj.

Terug naar boven