Späť na obsah

"Trovi" por esprimi opinion

od guyjohnston, 15. novembra 2007

Príspevky: 19

Jazyk: Esperanto

oczykota (Zobraziť profil) 12. decembra 2007 22:58:54

Terurĉjo:Ĉu vi trovas la vorton "troviĝi" komprenebla?
Ĉu Vi demandis, ĉu/kiel mi kompreneblas la vorton "troviĝi" ?
se jes, do:
"troviĝi" signifas ke io povas trovi ekz.:
pomo troviĝas sur la arbo. = pomo estas sur arbo se vi volus trovi ĝin.

eb.eric (Zobraziť profil) 13. decembra 2007 3:45:59

La tria difino de "trovi" en la reta-vortaro respondas al via demando.
3.
Opinii ion aŭ iun tia: trovi la frukton bongusta; mi trovas la ideon ĝusta; ĉio alia ... estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj – se ili trovas tion ĉi utila ... – povas rigardadi kiel modela [4]. li trovis ŝin bela; mi trovas superflue tie ĉi paroli detale pri tio; mi trovis necesa doni la sekvantajn klarigojn; oni trovas ebla kion oni deziras. VD:juĝi , taksi
http://www.reta-vortaro.de/revo/

Ĉu la reta-vortaro estas fidinta?

Frankouche (Zobraziť profil) 13. decembra 2007 20:14:56

Mi ŝatas tiun verban formon per iĝi, eĉ se ne ŝajnus tre "korekta" (vidu la fadeno "demandiĝas aŭ demandas min").

Mi komprenas : la pomo troviĝas (trovas sin) sur la arbo = la pomo estas sur la arbo.

En la franca, la verbo "trovi sin" povas signifi "esti tie" kaj "esti trovonta":
- Kie troviĝas tion? (senco de trovi ion)
- Mi troviĝas hejme (mi trovas min(!) hejme) (senco de esti ie)

Tial mi ne ŝatas tiun ambaŭasencan verbon "trovi". Mie, ĝi uzendiĝus por la senco de "serĉi kaj trovi".

mnlg (Zobraziť profil) 13. decembra 2007 20:26:06

Frankouche:Mi komprenas : la pomo troviĝas (trovas sin) sur la arbo = la pomo estas sur la arbo.
Atentu: "troviĝi" ne signifas "trovi sin". Pli facilas doni ekzemplo kun lavi. Oni laviĝas kiam oni fariĝas lavita. Tiu lavas sin kiu la agon mem faras.

Frankouche (Zobraziť profil) 13. decembra 2007 21:53:13

Tiu verbo "trovi sin" kaj "trovi" devas enhavi aliaj sencoj per viaj lingvoj, miaj frazoj korektas france.

Sed vi pravas, troviĝi ne samas trovi sin.
Mi preferas tamen uzi la "iĝi" formo ĉar ĝi sajnas min pli simpla ol mi demandiĝas okulumo.gif se oni devas uzi iĝi aŭ refleksiva verbo per la maleleganta "-i sin".
Eble "eraras", sed estas mia elekto.
Vidu http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufi...

mnlg (Zobraziť profil) 14. decembra 2007 9:12:47

Frankouche:se oni devas uzi iĝi aŭ refleksiva verbo per la maleleganta "-i sin".
Ne temas pri eleganteco, temas pri signifo.

Sandviĉo povas manĝiĝi; sed ĝi ne povas manĝi sin (krom eble en iu stranga kartuno...).

Frankouche (Zobraziť profil) 14. decembra 2007 9:47:17

En la franca, oni povas diri "Sandviĉo povas manĝi sin" eĉ se ĝi ne mem manĝas.

Oni ankaŭ povas diri tiun kuriozecon france : "mi ekskuzas min".

Tial, kelkfoje, mi ne scias kiujn formojn mi devas uzi.

mnlg (Zobraziť profil) 14. decembra 2007 10:20:49

Frankouche:En la franca, oni povas diri "Sandviĉo povas manĝi sin" eĉ se ĝi ne mem manĝas.
Jes, ankaŭ en la itala io tia eblas. Tamen ĉi tie ni parolas pri kiel skribi ĝuste en Esperanto. Oni traduku la signifon.

En la itala estas multaj verboj kiuj kondutas kiel refleksivaj, sed ne estas refleksivaj. Laŭ itala gramatiko, ili nomiĝas "netransitivaj pronomaj".

En la itala, verbo "scaldarsi" povas signifi kaj "varmigi sin" kaj "varmiĝi". Tial, multaj italoj ne tuj komprenas la diferencon (mi tion spertis dum mia instruado). Tio tamen ne signifas ke ankaŭ en esperanto ili estas reciproke anstataŭigeblaj.

white knight:Ĉu "Sandviĉo povas manĝiĝi" estas sama kiel "Oni povas manĝi sandviĉon" ?
Tia estis la ideo, jes.

russ (Zobraziť profil) 7. januára 2008 19:51:14

Frankouche:Mie, mi preferas uzi "opinii, pensi..." anstataŭ "trovi" ĉar mi pensas ke en aliaj lingvoj, la verbo "trovi" povus nur signifi "trovi objekton" kaj ne esprimi pensojn.
1. La verbo "trovi" ne estas en aliaj lingvoj; ĝi estas en Esperanto. Oni ne uzu Esperantajn vortojn laŭ la signifo de similaj vortoj en aliaj lingvoj.

2. En multaj lingvoj (ne nur Esperanto) estas simila verbo kiu havas tiujn du uzojn, ekz en la angla "I found the car to be beautiful" estas tute en ordo.

Nahor