Al la enhavo

Helpi al lokaj membroj de 'lernu'

de mininvl, 2013-oktobro-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

mininvl (Montri la profilon) 2013-oktobro-03 13:57:02

Esperantistoj ofte vizitas aliajn urbojn kaj landojn kaj povas helpi al lokaj membroj de 'lernu' praktiki kaj lerni Esperanton.
Mi ripozos en Anapa (Rusio) fine de novembro kaj komence de decembro 2013 kaj povos helpi al lokaj esperantistoj lerni Esperanton. Ĉu estas esperantistoj en Anapa?
Amike, Vladimir MININ

Tjeri (Montri la profilon) 2013-oktobro-04 05:02:44

Ĉu vi kontrolis en la tutmonda esperanto-adresaro kaj Pasporta servo?

mininvl (Montri la profilon) 2013-oktobro-04 12:58:33

Tjeri:Ĉu vi kontrolis en la tutmonda esperanto-adresaro kaj Pasporta servo?
Mi ne kontrolis en 'tutmonda esperanto-adresaro', ĉar mi ne estas registrita tie. Mi kontrolis en 'Pasporta servo'. Neniu estas el Anapa. Multaj membroj ial ne indikas siajn loĝlokojn.

mininvl (Montri la profilon) 2013-oktobro-05 12:50:19

Mi jam trovis, ke 5 personoj el Anapa registriĝis en 'lernu'. Mi proponos al ili renkontiĝi en Anapa kaj praktiki Esperanton kun mi.

mininvl (Montri la profilon) 2013-oktobro-06 13:43:24

Mi jam trovis, ke 30 personoj el urbo Tomsk (Rusio) registriĝis en 'lernu'. Ni planas inviti ilin al loka Esperanto-kurso.
Ĉu iuj aliaj membroj de 'lernu' trovis siajn samurbanojn, kiuj registriĝis en 'lernu'?

mininvl (Montri la profilon) 2013-oktobro-07 12:22:47

Unu komencanta esperantisto el Anapa jam reeĥis al mi. ridulo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-oktobro-07 15:42:33

Bonan kunvenon! Esperanto ja estas ponto ĉar ĝi kunligas du punktojn de la homa riverbordo! ridulo.gif

Reen al la supro