前往目錄

Helpi al lokaj membroj de 'lernu'

貼文者: mininvl, 2013年10月3日

訊息: 7

語言: Esperanto

mininvl (顯示個人資料) 2013年10月3日下午1:57:02

Esperantistoj ofte vizitas aliajn urbojn kaj landojn kaj povas helpi al lokaj membroj de 'lernu' praktiki kaj lerni Esperanton.
Mi ripozos en Anapa (Rusio) fine de novembro kaj komence de decembro 2013 kaj povos helpi al lokaj esperantistoj lerni Esperanton. Ĉu estas esperantistoj en Anapa?
Amike, Vladimir MININ

Tjeri (顯示個人資料) 2013年10月4日上午5:02:44

Ĉu vi kontrolis en la tutmonda esperanto-adresaro kaj Pasporta servo?

mininvl (顯示個人資料) 2013年10月4日下午12:58:33

Tjeri:Ĉu vi kontrolis en la tutmonda esperanto-adresaro kaj Pasporta servo?
Mi ne kontrolis en 'tutmonda esperanto-adresaro', ĉar mi ne estas registrita tie. Mi kontrolis en 'Pasporta servo'. Neniu estas el Anapa. Multaj membroj ial ne indikas siajn loĝlokojn.

mininvl (顯示個人資料) 2013年10月5日下午12:50:19

Mi jam trovis, ke 5 personoj el Anapa registriĝis en 'lernu'. Mi proponos al ili renkontiĝi en Anapa kaj praktiki Esperanton kun mi.

mininvl (顯示個人資料) 2013年10月6日下午1:43:24

Mi jam trovis, ke 30 personoj el urbo Tomsk (Rusio) registriĝis en 'lernu'. Ni planas inviti ilin al loka Esperanto-kurso.
Ĉu iuj aliaj membroj de 'lernu' trovis siajn samurbanojn, kiuj registriĝis en 'lernu'?

mininvl (顯示個人資料) 2013年10月7日下午12:22:47

Unu komencanta esperantisto el Anapa jam reeĥis al mi. ridulo.gif

robbkvasnak (顯示個人資料) 2013年10月7日下午3:42:33

Bonan kunvenon! Esperanto ja estas ponto ĉar ĝi kunligas du punktojn de la homa riverbordo! ridulo.gif

回到上端