До змісту

Post ellernis Esperanton, kiu estus la lingvo pli facila por lerni?

від Uridium, 4 жовтня 2013 р.

Повідомлення: 10

Мова: Esperanto

Uridium (Переглянути профіль) 4 жовтня 2013 р. 22:58:39

Mmm...ni vidas....laŭ Vikipedio:
La vortoj (de Esperanto klare!) devenas de diversaj lingvoj. La plejparto venis kaj venas el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la hispana, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Dank' al mia malbenita sendormo (tro da kafo, mi konfesas) hieraŭ mi legis iom da franca vortaro, kaj mi efektive rimarkis la egalecon de multajn parolojn kun Esperanto (bela novaĵo!!); sed ĉu lerni Francan post havinta lernita Esperanton estus pli rapida lernado kompare kun iu, kiu neniam aŭdis pri Esperanto?

Aŭ se estas afero ne koncernas Francan?

Mi volas scii, speciale al kiuj spertis o spertas ĉi tiu situacion, kiu estas la lingvo kiu pli definitive similas al Esperanto, kaj scii se Esperanto plibonigas la lernadon de la supracitaĵajn lingvojn.

Dankon por la respondoj.

DDR (Demando de rezervo): ĉu vi konas kelkajn naturajn rimedojn kontraŭ sendormo? Mi malamas dormilojn kaj aliajn drogojn.

troyshadow (Переглянути профіль) 5 жовтня 2013 р. 00:20:42

Mi mem nun lernas la turkan,gxia gramatiko similas la esperanton tamen la vortaro tute ne.
Kaj por bondormo mi uzas varman lakton aux tri-kvar litrojn da bieroridulo.gif

RiotNrrd (Переглянути профіль) 5 жовтня 2013 р. 01:19:36

Mi kredas ke la franca estas la plej granda fonto por Esperanto, kaj la angla estas la sekva (ankaŭ ĉar estas multaj vortoj kiuj pli aŭ malpli samas en la franca kaj la angla, dank' al la okazoj de la jaro 1066). Do, eble unu el tiuj?

Arseni (Переглянути профіль) 12 грудня 2013 р. 01:54:12

Antaŭ Esperanto mi nesukcese lernis la latinan, sed post la studado de Esperanto mi facile ellernis Hispanan, kvankam en la Hispana plejparte estas diferencaj de E-o radikoj, tamen tiu estis pli facile. Kiam mi unufoje prenis la lernolibron de la Franca, mi miris ke mi komprenas preskaŭ ĉion, ĉar la plej granda parto de la E-vortaro devenas el ĉi lingvo. Do mi opinias ke vi ne havos neniun problemon en la studado de la Franca lingvo aŭ iu alia latinida lingvo.
P.S. Mi ankaŭ suferas je maldormiĝo....

antoniomoya (Переглянути профіль) 12 грудня 2013 р. 07:39:21

Por mi, la esperanta vortaro ege similas al la hispana, fakte, multaj vortoj estas egalaj.

Mi lernis la francan antaŭ ol Esperanto, kaj pro tio mi ankaŭ rekonis en ĝi multege da francaj radikoj. Kiel diras Arseni, mi pensas ke E-o faciligas la lernadon de iu ajn latinida lingvo.

Koncerne la sendormon, unue forigu la kafon. Tute.
Due, faru korp-ekzercadon dum la tago.
Trie, distru vin unu horo antaŭ ol enlitiĝi (tro da cerbumado forigas dormon).

Amike.

kmin25 (Переглянути профіль) 14 грудня 2013 р. 05:23:33

Bonege, mi legis ke pli persono konsentas ke la Esperanta kaj la Franca havas similecon. Ĝi estas unu bona novaĵo. Mi kredas ke krom lerni la Francan, lerni la Hispanan aŭ Italan eble estus facile.

morico (Переглянути профіль) 7 лютого 2014 р. 17:38:00

La radikoj de Internacia lingvo (Ilo) devenas de pluraj eŭropaj lingvoj. Preskaŭ ciuj eŭropaj lingvoj devenas por la plimulto de radikoj de la indo-eŭropa, de la greka kaj de la latina.
Statistiko pri la 4444 unuaj radikoj (2629 de la Fundamento + 1815 novaj) en Waringhien (ABC d'esperanto)en franca lingvo. Studado pri kvar lingvoj (ĉirkaŭ 1950)
-fremdaj de la franca: 10%; do konataj:90%
-fremdaj de la angla : 22%; do konataj:78%
-fremdaj de la germana:24%; do konataj: 76%
-fremdaj de la rusa : 39%; do konataj: 61%.

Eble unu miliardo da loĝantoj konas latinidan lingvon (hispana aŭ portugala, franca, itala ktp) kaj germanan lingvon (angla aŭ germana ktp). Do ili povas rekoni pli ol 90% de la radikoj.

utku (Переглянути профіль) 8 лютого 2014 р. 14:24:28

Mi konsentas pri simileco de latinidaj lingvoj kaj Esperanto. Post mi lernis Esperanton, mi duonjare studis la hispanan lingvon en kursejo. Esperanta faciligis al mi kutumi la hispanan gramatikon kaj atendeble mi povis signife diveni multajn vortojn, kiujn finlerni estis ja facila por mi. Sed entute tiu simileco ne suficxe helpis min, cxar post tempo, mi komencis intermiksi novajn vortojn de la hispana kaj Esperanto, kaj ekuzis neekzistantaj vortoj. Mi pensas ke la cxefa kialo estis la fonetika simileco de tiuj lingvoj; preskaux por cxiuj esperantaj vortoj mi lernis, eblus ke ili estis hispanaj. Tamen eble la franca ne havas tian handikapon, cxar gxi ne tro similas al Esperanto nek sone nek skribe, almenaux gxi ne havas nomojn finigxantajn je -o.

robbkvasnak (Переглянути профіль) 8 лютого 2014 р. 17:58:30

Por mi Esperanto helpis kun la portugala ĉar en E oni ne havas ofte la diftongizadon kiel en la hispana kaj kelkaj vortoj el la latina estas precize kiel en Esperanto. Sed Esperanto helpas min kun la ĉina gramatiko kaj vortkonstruado. Kiam mi klopodas kompreni ĉinan tekston mi ofte tradukas Esperanten kaj facile "retrovas la fadenon". Mi rimarkis ke mia edzo uzas Esperanton por lerni la germanan sed li nun foje uzas germanajn vortojn en Esperanto - tre aminda se ne laŭkutima Esperanto.

Leonez (Переглянути профіль) 8 лютого 2014 р. 20:55:27

Mi tute certas, ke estas pli facile lerni la francan post Esperanto anstataŭ sen Esperanto ! Mi nun re-lernas la germanan, kaj mia kono de Esperanto ege helpas min, tamen, kiam mi lernis la germanan antaŭe mi ne konis Esperanto kaj, verdire, ne sukcesis. 10% de la germanan similas al Esperanto, laŭ tio, kio oni diris min. Estas pli multe ol 10% en la francan. Do mi certas, ke Esperanto helpas por lerni la francan.

Назад до початку