Aller au contenu

Kartoj kontraŭ la homaro: La fia ludo.

de La_Kato, 5 octobre 2013

Messages : 12

Langue: Esperanto

La_Kato (Voir le profil) 5 octobre 2013 17:59:18

Saluton!

ĉu vi konas la ludon "Kartoj kontraŭ la homaro"?

ĝi estas tre bona karto-ludo en kiu oni devas krei fiajn respondojn kaj frazojn.

Ankaŭ, la kreantoj de ĉi-tiu ludo permesas ŝatanto-tradukojn en aliaj lingvoj. ĉu vi kredas ke esperanta versio estas bona ideo?
[url= http://cardsagainsthumanity.com/]
http://cardsagainsthumanity.com/[/url]
http://www.buzzfeed.com/hnigatu/hilarious-awkward-...

erinja (Voir le profil) 7 octobre 2013 14:04:43

Mi konas ĝin, ĝi estas tre amuza ludo!

Mi mem volonte ludus esperanto-version de la ludo. Mi memoras ke mi iam estis en iu e-renkontiĝo, kaj ni grupe tradukis la ludon "apples to apples", per simplaj manskribitaj kartoj, kaj ni ludis ankaŭ tion esperante.

Tamen se iu volus traduki ĉi tiun ludon, por aperigo ĉe tiu retpaĝo ktp, ĝi devus havi pli zorgan kontrolon, por certiĝi ke la pdf-versio ne enhavus erarojn.

La_Kato (Voir le profil) 8 octobre 2013 16:07:49

Estas vere ke mi volas traduki la ludon, sed mi ankoraŭ ne povas ĉar mi ne parolas sufiĉe bonan esperanton.

kaŝperanto (Voir le profil) 8 octobre 2013 16:12:23

Ha, mi ankaŭ konas ĉi-tiun ludon. Se vi ĝin tradukus, vi devus trovi fi-pensantajn homojn por ludi kune. okulumo.gif

Ĝi estus amuze traduki ĉi-tiun ludon. Ĉu iu kreos Google-an grupon por entrepreni ĉi-tiun strebadon?

kaŝperanto (Voir le profil) 8 octobre 2013 16:16:02

La_Kato:Estas vere ke mi volas traduki la ludon, sed mi ankoraŭ ne povas ĉar mi ne parolas sufiĉe bonan esperanton.
Ne problemas. Ĝi estus ilo por lerni pluen. Mi ne povas legi "La Hobito" esperante, sed mi provas (malrapidege) por lerni pli vortoj.

Ukronisto (Voir le profil) 8 octobre 2013 17:47:48

Mi ĝin volegas ludi!!!

Bonvolu, se iu ektradukemas kaj faras guglan grupon, tuj diru al mi ridego.gif

Nile (Voir le profil) 25 octobre 2013 17:27:16

Ĝi estas tre amuza ludo.
Mi esperas, ke ekzistus Esperanta-versio!

Jakovo (Voir le profil) 1 novembre 2013 14:29:36

Mi ŝatus kontribui en la tradukado!

Nile (Voir le profil) 1 novembre 2013 16:44:01

Mi ankaŭ!

erinja (Voir le profil) 1 novembre 2013 18:57:39

Mi vidas ke la kartoj estas haveblaj en elŝutebla formato; tamen estus pli facile traduki, se ni havus simplan dokumenton kun ĉiuj tradukendaj frazoj, sen la formato pri kartoj ktp. Se iu volus transskribi la anglalingvajn tradukendajn frazojn kaj meti ilin en iun komunan dokumenton, tio estus la unua paŝo al komuna traduko de la ludo.

Retour au début