Ku rupapuro rw'ibirimwo

Esperantigo de la propra nomo "WhatsApp"

ca, kivuye

Ubutumwa 33

ururimi: Esperanto

akueck (Kwerekana umwidondoro) 13 Gitugutu 2013 14:03:40

Kirilo81:Sed mi timas, ke la plimulto (plejmulto) de la Akademianoj ne havas veran imagon, kio estas la norma bazo de la lingvo, kaj kaŝaĉas sian necerton per mildaj, neakraj kaj dusencaj formulaĵoj kiel en la supra ekzemplo.
Mi prezentis mian rezonadon en mesagho al la forumo "AdE-diskuto". Tie kundiskutas ankau Akademianoj. Sed ghis nun ne estis utiligebla respondo tie.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Dolz (Kwerekana umwidondoro) 15 Gitugutu 2013 17:26:06

Kirilo81:
Dolz:Devus esti Ŭindoŭz, oŭ "fenestro". Tiel "Vindozo" , ĝi estas nova parolo. "Washington" = Ŭasington, ĉar tiel diras ĝin la loĝantoj. Farinte tiel, ni havus malpli problemoj por novas paroloj "internaciaj"
Sed ne eblas uzi la fonemon ŭ silabkomence (nur post a, e, o), kiel iĝas klare el la Fundamento kaj kiel oni jam kelkfoje pridiskutis ĉi tie kaj aliloke.
Mi donos ligilon, se iu ne kredos min.
Bonvolu vi donas min.

Ĉi tio diru Academio:

"1.2 Aldone, esperantigo (ĉu plena aŭ parta) povas en tri malsamaj manieroj baziĝi sur alilingvaj versioj3 de la nomo:

a) Ĝi povas baziĝi sur la origina prononco de la nomo, ekzemple Ŝekspiro kaj Budapeŝto.
b) Ĝi povas baziĝi sur la origina skribo de la nomo, ekzemple Londono kaj Freŭdo.
c) Ĝi povas baziĝi sur la origina signifo de la nomo, ekzemple Nigra Maro kaj Bonaero.
Ofte estas uzata kompromiso inter du aŭ tri el ĉi tiuj esperantigo-manieroj, ekzemple Alzaco (bazita sur originaj skribo kaj prononco), Santiago de Ĉilio (bazita sur originaj skribo kaj signifo) kaj Nov-Jorko (bazita sur originaj signifo kaj prononco).

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 19 Gitugutu 2013 12:42:37

Dolz:
Kirilo81:Sed ne eblas uzi la fonemon ŭ silabkomence (nur post a, e, o), kiel iĝas klare el la Fundamento kaj kiel oni jam kelkfoje pridiskutis ĉi tie kaj aliloke.
Mi donos ligilon, se iu ne kredos min.
Bonvolu vi donas min.
La germana kaj rusa versioj de la Fundamento klare (kaj implice ankaŭ la angla versio) diras, ke ŭ povas aperi nur post vokalo. Komparu la jenan rezolucion.

Dolz (Kwerekana umwidondoro) 19 Gitugutu 2013 13:32:56

Kirilo81:
Dolz:
Kirilo81:Sed ne eblas uzi la fonemon ŭ silabkomence (nur post a, e, o), kiel iĝas klare el la Fundamento kaj kiel oni jam kelkfoje pridiskutis ĉi tie kaj aliloke.
Mi donos ligilon, se iu ne kredos min.
Bonvolu vi donas min.
La germana kaj rusa versioj de la Fundamento klare (kaj implice ankaŭ la angla versio) diras, ke ŭ povas aperi nur post vokalo. Komparu la jenan rezolucion.
KIAL? POR KIO?...Stulta normo, kvankam estu Fundamenta.

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 19 Gitugutu 2013 13:54:26

Dolz:KIAL? POR KIO?...Stulta normo, kvankam estu Fundamenta.
Kun ĉia respekto, ne pretendu taksi lingvajn detalojn, ne ellerninte entute la lingvon.

Ĉar ne indas diskuti pri io tute neŝanĝenda, je nur du rimarkigetoj:
-Multaj lingvoj ne havas distingajn /v/ kaj /w/. Ekz. mi, parolante la germanan, kiu havas iun sonon inter /v/ kaj /w/ (pli proksiman al /v/), ĉiam stumblas en la pola provante prononci woły (virbovoj), całowała (ŝi kisis), właśnie (ĝuste) ktp.
-La distingo inter antaŭvokalaj kaj postkonsonantaj u kaj ŭ estus minimuma (silueto - *silŭeto kaj kondukus al konfuzoj skribaj, kiujn E-o bonŝance apenaŭ havas nun.

akueck (Kwerekana umwidondoro) 19 Gitugutu 2013 14:11:26

Dolz:
Kirilo81:
Dolz:
Kirilo81:Sed ne eblas uzi la fonemon ŭ silabkomence (nur post a, e, o), kiel iĝas klare el la Fundamento kaj kiel oni jam kelkfoje pridiskutis ĉi tie kaj aliloke.
Mi donos ligilon, se iu ne kredos min.
Bonvolu vi donas min.
La germana kaj rusa versioj de la Fundamento klare (kaj implice ankaŭ la angla versio) diras, ke ŭ povas aperi nur post vokalo. Komparu la jenan rezolucion.
KIAL? POR KIO?
Bona demando. Mi povas nur iom spekulativi pri la kialo, char prie nenia Zamenhofa klarigo estas konata al mi:

Supoze ke Esperanto-teksto estas - kial ajn - skribita en la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh. sh, u). La regulo, ke la 26a litero povas stari nur post vokalo, garantias, ke pri "u" oni tamen chiuokaze scias, chu temas pri la litero 25a au 26a:

"u" en la liternomo mem ("uo") kaj "u" post "a" au "e" au "o" estas la 26a litero (ekzemple en "leutenanto"). Alie temas pri la 25a litero (ekzemple en "Peruo"). Se "u" post "a" au "e" au "o" ja estas la 25a litero, oni simple uzas okaze de bezono streketon au ligostrekon (ekzemple en "bala-u").

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

akueck (Kwerekana umwidondoro) 20 Gitugutu 2013 11:25:49

Dolz:
akueck:
Dolz:Ŭacap. Ŭasap. Mi kredas que la nomoj propaj ne devus ŝanĝi la sono. Sole kaj ende la ortografio por ke ĝi estas legeblaj.
Sed lau la jamaj modeloj de esperantigoj je angllingvaj propraj nomoj, t. e. "Vashington" (Fundamenta; origine: "Washington") kaj "Vindozo" (aperanta en la jhusa Akademia komuniko; origine: "Windows"), oni uzas ne la 26an literon, sed la 27an.

--
Andreas Kueck
Devus esti [...] oŭ "fenestro".
Supoze ke oni sekvas la ideon esperantigi lau la origina signifo, kion iuj faras okaze de "Facebook", kiu farighas "Vizaghlibro": Chu analoge por "WhatsApp" taugas
"Kio-Aplikighas-o"?

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Chainy (Kwerekana umwidondoro) 22 Gitugutu 2013 12:29:21

akueck:Supoze ke oni sekvas la ideon esperantigi lau la origina signifo, kion iuj faras okaze de "Facebook", kiu farighas "Vizaghlibro": Chu analoge por "WhatsApp" taugas
"Kio-Aplikighas-o"?
"WhatsApp" ŝajne estas vortludo, ĉu ne? Laŭ la prononco ĝi similas (en iuj akĉentoj) al "What's up?", kio depende de dialekto kaj kunteksto povas signifi "Kiel vi fartas?", "Kio estas la problemo?", "Saluton!", "Kio nova okazas en via vivo?" ktp...

En la kazo de Facebook, Google ktp, tiuj aferoj estas tre vaste konataj kaj do mi povas kompreni, ke iuj preferas Esperantigi tiel ofte uzatajn vortojn. En la kazo de WhatsApp, mi tamen dubas, ĉu ĝi estas tiel vaste konata aplikaĵo... Mi certe neniam aŭdis pri ĝi antaŭ ol mi legis tiun ĉi fadenon!

Ŝajne la ĉefa problemo rilate la esperantigon de WhatsApp estas la anglalingva sono, kiu ŝajnas esti ie inter la Esperantaj 'ts' kaj 'c'. La Esperanta 'c' ŝajnas iom tro akra, kaj se oni uzas 'ts', tiam oni prononcas la vorton iom strange (vat-sapo). Plej verŝajne la plej bona Esperantigo estus 'Vacapo' (prononcata 'Vac-apo' ), sed mi suspektas, ke multaj ne komprenus tian Esperantigon, ĉar ĝi aspektas tre malsimila al la origina anglalingva formo, kaj temas pri afero ne konata de ĉiuj.

marcuscf (Kwerekana umwidondoro) 22 Gitugutu 2013 15:51:37

akueck:Hm ... Sed eble AdE - Oficialaj Informoj N-ro 22 2013 10 10 ja estigas novan juran situacion, char:

En la dirita komuniko estas skribita jeno:

"... prefere oni evitu nekutimajn sonkombinojn, precipe se por multaj Esperanto-parolantoj estas malfacile prononce distingi ilin de iuj pli kutimaj sonkombinoj (kiel la 'rŭ' en Rŭando5 ...", kaj piednoto 5 tekstas: "5Preferinda estas la formo Ruando (temas pri la afrika ŝtato)."

Chu el tio chi sekvas ne-rekte, ke la uzado de la 26a litero ne post vokalo ne estas kontrau-Fundamenta? Char: Se tia uzado estus kontrau-Fundamenta, la Akademio ne estus skribinta: "... prefere oni evitu ...", kaj: "Preferinda estas la formo Ruando ...", sed la Akademio estus klarvorte atentiginta pri la kontrau-Fundamenteco de la uzado je la 26a litero ne post vokalo.
Laŭ mia opinio, jes. Nekutimajn sonkombinojn oni prefere evitu.
Kontraŭ-fundamenteco ekzistus se oni dirus ke WhatsApp estas tute normala esperanta vorto.
Kontraŭ-fundamenteco ekzistus se oni dirus ke la nomo de la litero Ŭ ne plu estas ŭo, sed u-hoko por eviti ĝin silabkomence.
Nekutima sonkombino estas simple tio: nekutima sonkombino. Ŭo, ŭa estas nekutimaj sonkombinoj, uzataj nur en la nomo de la litero mem, aŭ en interjekcioj. Oni prefere evitu ilin sed ne indas fari krucmiliton kontraŭ ili.

akueck:
Chu oni rezignu pri plena esperantigo de tiu propra nomo?
Chu oni parte esperantigu ghin? (Se jes: Kiamaniere?)
Laŭ mi, tiuj estas la plej bonaj elektoj nuntempe. Se tiu programo fariĝos tiel fama kiel Konfuceo aŭ Julio Cezaro, tiam indos plene esperantigi ĝian nomon. Antaŭ ol tio, mi rezignus pri plena esperantigo, kaj lasus ĝin senŝanĝa. Mi ankoraŭ ne havas opinion pri la plej bona formo de parta esperantigo, ĉar eble la fameco de tiu programo finiĝos antaŭ ol decidi tion. ridulo.gif

Esperantst (Kwerekana umwidondoro) 22 Gitugutu 2013 16:21:16

akueck:
Chu oni rezignu pri plena esperantigo de tiu propra nomo?
Chu oni parte esperantigu ghin? (Se jes: Kiamaniere?)
Laŭ mi oni rezignu. Tute ne taŭgas esperantigi ĉion. Se oni volus oni povus klarigi la prononcon en iu teksto, sed tute ne necesas esperantigi ĉion ajn. Tio kaŭzus ke Esperanto fariĝus pli komplika ol aliaj lingvoj. La esperantigo de propraj nomoj vere nur okazu se temas pri tutmonde kaj vaste konataj propraj nomoj aŭ nomoj, kiuj rekte rilatas al Esperanto.

La meksikaj subŝtatoj en la germana lingvo tute ne havas tradukon. Ili aperas, kiel en la hispana. Kial do havi por ĉiu meksika subŝtato (aŭ usona) tradukon al Esperanto (kelkfoje la homoj eĉ esperantigas nomojn de etaj urboj).

Subira ku ntango