前往目錄

Esperantigo de la propra nomo "WhatsApp"

貼文者: akueck, 2013年10月11日

訊息: 33

語言: Esperanto

akueck (顯示個人資料) 2013年10月11日上午10:54:22

Lau AdE - Oficialaj Informoj N-ro 22 2013 10 10
"3.2 Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri:
a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo)".

Supoze ke oni volas plene esperantigi la propran nomon "WhatsApp" (eble char ghi estas ofte uzata).

Per kiu formo vi plene esperantigus ghin? Jen ideoj: a) "Vatsapo", b) "VatsApo", c) "Vacapo", d) "VacApo".

Chu oni rezignu pri plena esperantigo de tiu propra nomo?

Chu oni parte esperantigu ghin? (Se jes: Kiamaniere?)

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Dolz (顯示個人資料) 2013年10月11日下午6:23:58

Ŭacap. Ŭasap. Mi kredas que la nomoj propaj ne devus ŝanĝi la sono. Sole kaj ende la ortografio por ke ĝi estas legeblaj.

EnricBaltasar (顯示個人資料) 2013年10月11日下午7:19:25

WhatsApp estas WhatsApp en iu ajn lingvo.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2013年10月11日下午8:59:50

mia denaska lingvo ne havas sonon "W".

mi iros pendumi min.

akueck (顯示個人資料) 2013年10月12日上午3:53:08

Dolz:Ŭacap. Ŭasap. Mi kredas que la nomoj propaj ne devus ŝanĝi la sono. Sole kaj ende la ortografio por ke ĝi estas legeblaj.
Sed lau la jamaj modeloj de esperantigoj je angllingvaj propraj nomoj, t. e. "Vashington" (Fundamenta; origine: "Washington") kaj "Vindozo" (aperanta en la jhusa Akademia komuniko; origine: "Windows"), oni uzas ne la 26an literon, sed la 27an.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Dolz (顯示個人資料) 2013年10月12日下午6:03:41

akueck:
Dolz:Ŭacap. Ŭasap. Mi kredas que la nomoj propaj ne devus ŝanĝi la sono. Sole kaj ende la ortografio por ke ĝi estas legeblaj.
Sed lau la jamaj modeloj de esperantigoj je angllingvaj propraj nomoj, t. e. "Vashington" (Fundamenta; origine: "Washington") kaj "Vindozo" (aperanta en la jhusa Akademia komuniko; origine: "Windows"), oni uzas ne la 26an literon, sed la 27an.

--
Andreas Kueck
Devus esti Ŭindoŭz, oŭ "fenestro". Tiel "Vindozo" , ĝi estas nova parolo. "Washington" = Ŭasington, ĉar tiel diras ĝin la loĝantoj. Farinte tiel, ni havus malpli problemoj por novas paroloj "internaciaj"

Dolz (顯示個人資料) 2013年10月12日下午6:14:00

Terurĉjo:mia denaska lingvo ne havas sonon "W".

mi iros pendumi min.
Vi povas diri "Ŭ" kie vi vidas "W" en la anglaj paroloj. En la hispana ankaŭ ne ni havas sonon "W". En ĉi tiu lingvo estas pli ĝuste uzi W = GU.

Saluton. Amike.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年10月12日下午6:53:02

Dolz:Devus esti Ŭindoŭz, oŭ "fenestro". Tiel "Vindozo" , ĝi estas nova parolo. "Washington" = Ŭasington, ĉar tiel diras ĝin la loĝantoj. Farinte tiel, ni havus malpli problemoj por novas paroloj "internaciaj"
Sed ne eblas uzi la fonemon ŭ silabkomence (nur post a, e, o), kiel iĝas klare el la Fundamento kaj kiel oni jam kelkfoje pridiskutis ĉi tie kaj aliloke.
Mi donos ligilon, se iu ne kredos min.

akueck (顯示個人資料) 2013年10月13日上午11:50:24

Kirilo81:Sed ne eblas uzi la fonemon ŭ silabkomence (nur post a, e, o), kiel iĝas klare el la Fundamento kaj kiel oni jam kelkfoje pridiskutis ĉi tie kaj aliloke.
Mi donos ligilon, se iu ne kredos min.
Hm ... Sed eble AdE - Oficialaj Informoj N-ro 22 2013 10 10 ja estigas novan juran situacion, char:

En la dirita komuniko estas skribita jeno:

"... prefere oni evitu nekutimajn sonkombinojn, precipe se por multaj Esperanto-parolantoj estas malfacile prononce distingi ilin de iuj pli kutimaj sonkombinoj (kiel la 'rŭ' en Rŭando5 ...", kaj piednoto 5 tekstas: "5Preferinda estas la formo Ruando (temas pri la afrika ŝtato)."

Chu el tio chi sekvas ne-rekte, ke la uzado de la 26a litero ne post vokalo ne estas kontrau-Fundamenta? Char: Se tia uzado estus kontrau-Fundamenta, la Akademio ne estus skribinta: "... prefere oni evitu ...", kaj: "Preferinda estas la formo Ruando ...", sed la Akademio estus klarvorte atentiginta pri la kontrau-Fundamenteco de la uzado je la 26a litero ne post vokalo.

Imagu, se en leghoteksto estus skribita tio: "Prefere oni evitu, ke oni shtelas. Preferinde estas respekti la posedajhon de aliuloj." El io tia ja ankau estas ne-rekte konkludeble, ke shtelado ne kontrauas la leghon ...

Au kion mi preteratentas?

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年10月13日下午1:31:39

Tio estas, kio min frenezigas rilate la Akademion: Ili donu klarajn gvidliniojn al la E-istoj, sed ili skribas kvazaŭ diplomatiistoj ("prefere", "oni evitu" ).
Ne! Malĝusta estas malĝusta, kaj se la Fundamento instruas, ke ŭ eblas uzi nur kiel duan parton de diftongo, oni ne "provu eviti" ĝin alipozicie, oni nepre evitu ĝin!

Sed mi timas, ke la plimulto (plejmulto) de la Akademianoj ne havas veran imagon, kio estas la norma bazo de la lingvo, kaj kaŝaĉas sian necerton per mildaj, neakraj kaj dusencaj formulaĵoj kiel en la supra ekzemplo.

回到上端