前往目錄

literoj kaj nombroj

貼文者: Altebrilas, 2013年10月12日

訊息: 15

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年10月12日下午3:44:31

Antaŭ la uzado de arab-hindaj ciferoj, oni uzis literojn por reprezenti nombrojn. Tiel faris la hebreoj, grekoj kaj araboj. El tiu skribmaniero, oni kreis numerologion, t.e. divinado pere de nombroj. La sumo de la valutoj de la literoj de ies nomo ebligis fari prognozojn pri lia estonta vivo.

Mi ne volas ĉi-tie debati pri tio, sed proponi ludon: krei vortojn la plej proksimajn eble de iu nombro -aŭ diveni vorton egalan al tiu nombro.
a 1, b 2, c 3, ĉ 4, d 5, e 6, f 7, g 8, ĝ 9,
h 10, ĥ 20, i 30, j 40, ĵ 50, k 60, l 70, m 80, n 90
o 100, p 200, r 300, s 400, ŝ 500, t 600, u 700, ŭ 800, v 900
z 1000
Ekzemple:

zamenhof
1294

esperanto
1703

lernu
1166

forumo
1287

Se la celita nombro estas 1887, oni povas fari:
forumu
1887

Kiu povas fari 2013? Tiu proponu alian nombron.

oxymor (顯示個人資料) 2013年10月12日下午11:02:17

malfacila sed amuza ludo Altebrilas!

2013 : severas (ne kiel verbo en la PIVo tamen "mia patro severas" oni rajtas diri ĉu ne?)
nova nombro : 1111

cFlat7 (顯示個人資料) 2013年10月13日上午2:41:02

1111 : videmo

Novan: 1859

oxymor (顯示個人資料) 2013年10月14日上午8:34:28

cFlat7:1111 : videmo
mi pensas ke vi miskalkulis : 900+30+5+6+80+100=1121

cFlat7 (顯示個人資料) 2013年10月14日下午2:46:06

oxymor:
cFlat7:1111 : videmo
mi pensas ke vi miskalkulis : 900+30+5+6+80+100=1121
Jes, mi eraris pri 'o'. Do, mi malproponas 'videmo'.

Repropono:

1111 : elvido

Novan nombron: 1859

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年10月16日下午10:28:47

1859 estas iom malfacila. Mi proponas "mokfervore".

Pli facila: 3392

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年10月17日下午11:02:06

Indikaĵo: 3392 reprezentas ion rilatan al esperanto

cFlat7 (顯示個人資料) 2013年10月18日上午12:15:07

[ni bezonas komputilon por solvi ĉi tiujn taskojn. ridulo.gif ]

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年10月18日下午5:51:54

cFlat7:[ni bezonas komputilon por solvi ĉi tiujn taskojn. ridulo.gif ]
Fakte, jes.

Se oni komencas per arbitra nombro, oni devas testi multajn kombinajojn antaŭ trovi solvon, kiu ĝenerale ne estas simpla.

Tial mi iomete ŝanĝis la regulojn: anstataŭ rekte elekti nombron, oni elektas vorton, kaj oni kalkulas la korespondan nombron. Tiel la ludo estas pli amuza, ĉar kiam oni trovas aŭ eklernas la solvon, oni diras "kial mi ne antaŭe pensis pri tio!"

3392 estas senkomputile solvebla: Ĝi entenas nur unu radikon kaj terminaĵon.

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年10月21日下午6:02:54

Alia indikaĵo: La vorto entenas dufoje la literon A. Tio estas videbla per la fakto, ke la nombro finiĝas per 2 (=1+1).

Povus esti ankaŭ B (2), 12=6+6 (EE), 5+7 (DF), 4+8 (ĈG)..ktp. sed 2 estas ekhavita per ciferoj inter 0 kaj 9.

Oni povas fari saman rezonadon pri aliaj ciferoj.

回到上端