ไปยังสารบัญ

NESbox.com jam en Esperanto

จาก Daniel86, 15 ตุลาคม 2013

ข้อความ 5

ภาษา: Esperanto

Daniel86 (แสดงโปรไฟล์) 15 ตุลาคม 2013, 16:15:02

Saluton. Mi ne volas laŭdiĝi, sed mi tradukis retpaĝon al Esperanto. NESbox.com estas retpaĝo kun ludoj NES kaj SNES, kiujn eblas ludi interrete.

Ligilo: NESbox.com (EO)
Pli en Mia Blogo

novatago (แสดงโปรไฟล์) 15 ตุลาคม 2013, 21:53:43

Mi vidis erarojn en tiu paĝo. Mi supozas ke la originala lingvo ne estis la angla tamen mi uzos ĝin, kiel referenco ĉar mi ne parolas la rusan:

Defaŭlt controls -> Defaŭltaj klavoj aŭ konfigur(aĵ)oj (sed certe ne konfiguracio)

If you want to Sign Up, start a game, click 'save game state' and you'll see the 'Sign Up' dialog -> Mi ne scias tion, kion diras la originala lingvo, tamen via traduko estas korektenda ĉar “savi vin” signifas alian aĵon. Do mi proponas: Se vi volas konservi vian ludatingaĵon, ensalutu per la butono “savu staton”, kaj aperos ensaluta dialogo.

Mi ne volas ĝeni vin, sed simple helpi. Eble estas aliaj eraroj sed mi ne legis multe pli.

Se vi bezonas komputadan vortaron, jen: http://www.esperanto.mv.ru/ESP/kframe.html

Ĝis, Novatago.

novatago (แสดงโปรไฟล์) 15 ตุลาคม 2013, 22:05:33

What is NESbox.com? -> Kio estas NESbox.com?

Estas mistajpo en “Alŝutu vian ROM-on”

Daniel86 (แสดงโปรไฟล์) 17 ตุลาคม 2013, 18:51:28

Pardonu por eraroj. Se Vi volas ripari tiujn erarojn, klaku ĉi tie. Elektu "El lingvo: Esperanto, Al lingvo: Esperanto" aŭ Vi povas traduki el Via patruja lingvo. Mi estos dankanto.

Daniel86 (แสดงโปรไฟล์) 25 ตุลาคม 2013, 16:22:38

Esperanta versio de la retpaĝo estas korektita de @Novatago. Dankon al li.

กลับไปด้านบน