К содержанию

Esperanto, oficiala lingvo en la Eŭropa Unio

от cellus, 16 октября 2013 г.

Сообщений: 47

Язык: Esperanto

vincas (Показать профиль) 31 октября 2013 г., 8:43:32

Esperantizmo estas movado de homoj. Esperanto estas lingvo. Kaj eble tiuj aĵoj ne estas samaj. Kaj se iu ŝtato volas uzi Esperanton neniu povas tion malpermesi, ĉar esperanto estas nenies propaĵo. Sed vere mi ne scias ĉu Esperanto, kiel oficiala lingvo por EU estus bona ideo. Eble por tio ke Esperanto estas tro neutrala kaj por tio angla estus pli taŭga. Kvankam mi ie voĉdonis por Esperanto en iu anketo ridulo.gif Sed se ni volas ke esperanto estus pli uzebla, ĝia uzo en politikaj sferoj eble estas ne evitebla ridulo.gif

cxevino (Показать профиль) 4 ноября 2013 г., 3:06:45

Krome, Esperanto pluvivos Eŭropunion...

vincas (Показать профиль) 4 ноября 2013 г., 12:43:19

cxevino:Krome, Esperanto pluvivos Eŭropunion...
Bedaŭrinde por vi, mi estos ekzekutisto de viaj esperoj: EU vivas kaj vivos plu.

cxevino (Показать профиль) 4 ноября 2013 г., 12:50:11

Ne esperoj sed konstatoj...

Ironie estas Litovio en la geografia centro de l'europa kontinento, do inter EU kaj Rusio...

jismith1989 (Показать профиль) 4 ноября 2013 г., 13:08:19

vincas:
cxevino:Krome, Esperanto pluvivos Eŭropunion...
Bedaŭrinde por vi, mi estos ekzekutisto de viaj esperoj: EU vivas kaj vivos plu.
Eble, sed estas ne tre demokrata institucio, ĉu? Grandegaj institucioj kiuj estas administrataj de burokratoj kaj teknokratoj supre ofertas kelke da avantaĝoj de liberalismo socia kaj ekonomia, sed ja multajn malavantagxojn ankaŭ.

vincas (Показать профиль) 4 ноября 2013 г., 13:13:04

cxevino:Ne esperoj sed konstatoj...
Nu ne tre gravas. Ĉu esperoj aŭ senbazaj konstatoj :]

cxevino:Ironie estas Litovio en la geografia centro de l'europa kontinento, do inter EU kaj Rusio...
Stranga via pensado :] Litovio estas en EU, do kiel ĝi povas esti inter EU kaj Rusio?

cxevino (Показать профиль) 4 ноября 2013 г., 13:25:57

Inter EU kaj Rusio estas nenio, do estas Litovio... (Я считаю, что Беларусь это Россия)

Kaj mi forgesis Kaliningradon!

Do mi korektas: inter Rusio kaj Rusio estas Litovio.

(Ĉu oni ŝanĝis la sufikson "-ism al "-izm", aŭ estas erare?)

vincas (Показать профиль) 4 ноября 2013 г., 13:33:33

Ĉu samtempe Litovio povas esti en EU kaj inter EU kaj io? Se Litovio estas inter EU kaj io, do Litovio ne apartenas al EU :] Mi ne komprenas vian logikon, pardonu :[

vincas (Показать профиль) 4 ноября 2013 г., 13:36:35

jismith1989:Eble, sed estas ne tre demokrata institucio, ĉu? Grandegaj institucioj kiuj estas administrataj de burokratoj kaj teknokratoj supre ofertas kelke da avantaĝoj de liberalismo socia kaj ekonomia, sed ja multajn malavantagxojn ankaŭ.
Ĉu vi parolas el personaj spertoj aŭ parolas teorie?

cxevino (Показать профиль) 4 ноября 2013 г., 13:40:01

vincas:Ĉu samtempe Litovio povas esti en EU kaj inter EU kaj io? Se Litovio estas inter EU kaj io, do Litovio ne apartenas al EU :] Mi ne komprenas vian logikon, pardonu :[
Mi intencis diri ke ĝi estas borde (rande)... kio ne estas bona situacio kiam ĝi povus esti centre...

Наверх