Ku rupapuro rw'ibirimwo

Esperanto, oficiala lingvo en la Eŭropa Unio

ca, kivuye

Ubutumwa 47

ururimi: Esperanto

cellus (Kwerekana umwidondoro) 16 Gitugutu 2013 10:29:05

La diversaj lingvo-versioj de Lernu ne estas sinkronigitaj. Tial mi ne vidid la alvokon al subskribado de peto pri esperanto kiel unu el la oficialaj lingvoj en la Eŭropa Unio. Tiun peton mi nur vidis en la Pola versio de lernu! Sed sub la peto mi ankaŭ vidis svedan tekston, ŝajne traduko de la angla teksto.

Estas nur unu maniero igi esperanton oficiala lingvo en la Eŭropa Unio, kaj tio estas ke la eŭropanoj lernas esperanton.

Krome, estas strange ke la peto nur estas en la angla. Estas fakte sufiĉe multaj esperantistoj kiuj ne scias la anglan. Kaj kial agoj diras pli ol vortoj, ni komprenas ke la angla lingvo fakte estas la lingvo kiu ebligas la kunlaboron inter esperantistoj kaj aliaj en la Eŭropa Unio! Cetere kompetentaj innterpretistoj en ĉiuj lingvokombinoj ne ekzistas kaj ankaŭ ne el kaj en esperanton en ĉiuj lingvokombinoj!

La lingva "problemo" estas prestiĝaĵo en la sama maniero kiel la fakto ke la Unio ne povis interkonsenti pri patentoj, kio ankaŭ malfruigas la Galileo-sistemon, kiu estus eŭropa "respondo" al la Usona GPS, kiun la usonanoj povas fermi, se ili volas ĉagrenigi Eŭropon! (Laŭdire ili faris tion en la kartvel-rusa milito antaŭ kelkaj jaroj).

Pli kaj pli da landoj edukas homojn kiuj povas uzi la anglan lingvon, kaj ju pli frue oni lernas la anglan, des pli bonan anglan lingvon oni povos uzi.

Kiam sufiĉe multaj homoj parolas esperanton, tiel ke politikistoj opinias ke estas inde lerni ĝin, tiam esperanton fariĝos la oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, sen iaj tutanglaj petoj.

Mi legas ankaŭ sur la kampanjpaĝo kaj trova tie subskribojn de homoj en rusujo, koreo, kanado - do de ne-membrolandoj de la Unio. Kiun intereson ili havas pri esperanto en la Unio? Mia diveno estas ke tiuj homoj sciis la anglan, kaj tial vidis la peton!

Kaj la parolado pri lingva diverseco dependas de parolantoj de certaj lingvoj ne volas lerni la anglan, sed postulas ke ni malgrandlandanoj lernu ankorabu du aŭ tri mondlingvojn. Sufi¶ĉas la angla.

raffadalbo (Kwerekana umwidondoro) 16 Gitugutu 2013 18:57:00

cellus:Estas nur unu maniero igi esperanton oficiala lingvo en la Eŭropa Unio, kaj tio estas ke la eŭropanoj lernas esperanton.
+1

Eble iomete ekstreme, sed tre verŝajne.

PEM71 (Kwerekana umwidondoro) 16 Gitugutu 2013 21:13:34

raffadalbo:
cellus:Estas nur unu maniero igi esperanton oficiala lingvo en la Eŭropa Unio, kaj tio estas ke la eŭropanoj lernas esperanton.
+1

Eble iomete ekstreme, sed tre verŝajne.
Jes! Sed se ni volas, ke la eŭropanoj lernu Esperanton, ni devas montri al ili, ke ĝi vere ekzistas. Do kiel mi jam diris en alia fadeno, ni devas uzi la lingvon surstrate, kaj anstataŭ ĉiam diri: "Do you speak English?", fiere elparoli: "Ĉu vi parolas Esperanton?". Ĉu ne?

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 16 Gitugutu 2013 22:22:30

Plejofte, kiam oni alparolas nekonatulon por demandi al li se li parolas la anglan, estas pro tio, ke ni havas problemon. Reklami samtempe por esperanto nur pligrandigus la konfuzon.

Imagu, ekzemple, ke vi perdis valizon...

Stefano888 (Kwerekana umwidondoro) 17 Gitugutu 2013 01:07:56

Antaŭ multaj jaroj, mi iris al eŭropo kiel turisto. Kiam mi estis surstrate en Pariso dum la nokto, homo de Belgujo venis al mi, parolante en la franca. Mi studis la francan nur unu jaron kiam mi estis en la gimnazio. Iom da la franca mi konis, multe da la franca mi ne konis. Kiam li povis vidi ke mi ne komprenis lin tre bone. Li diris al mi, "Ĉu vi parolas Esperanton?" Mi diris al li, ke mi ne faris. (Mi neniam lernis Esperanton antaŭ ol mi iris al eŭropo.) Tiam, li demandis al mi ĉu mi parolas la anglan. Mi diris al li ke mi faras.

Poste, mi vojaĝis al Belgujo. Mi renkontis homon kaj lian edzinon surstrate en Bruselo. Ili serĉis iun. Ili parolis la francan. La homo vidis ke mi ne komprenis lin. Li, tiam, demandis al mi, "Ĉu vi parolas Esperanton?" Mi diris al li, "Non." Li diris al mi, "Ne."

La sekvan tagon, mi rajdis sur turbuso tra Bruselo. La turgvidistino parolis al ni en multaj diversaj lingvoj. Ŝi parolis en la franca, la hispana, la angla, la nederlanda, la flandra, kaj eĉ en Esperanto!

Poste, mi vojaĝis al Nederlando. Mi renkontis junan homon surstrate en Amsterdamo. Li parolis al mi en la nederlanda, kiun mi ne komprenis entute. Mi jam studis kvar kursojn de la germana ĉe universitato antaŭe. Do, mi provis paroli iom kun li en la germana. Tiam, li demandis al mi, "Ĉu vi parolas Esperanton?" Mi diris al li, ke mi ne faris. Tiam, mi eltrovis, ke li povis paroli la anglan. Mi respondis liajn demandojn kaj helpis lin.

Mi vojaĝis al Svedio ankaŭ. Mi renkontis homon de Finnlando. Li ne povis paroli la anglan. Mi ne povis paroli la finnan. Li demandis al mi, "Ĉu vi parolas Esperanton?" Mi diris al li, ke mi ne faris. Ni ne povis komuniki kun la unu la alia.

Pli malfrue sur mia vojaĝo, mi renkontis sur la trajno junan aŭstran knabinon. Ni parolis al la unu la alia longtempe en la angla. Ŝi diris al mi, ke Esperanto instruiĝis en iuj el la lernejoj en ŝia lando.

Ĉio ĉi okazis en la somero de 1988. Mi pensas ke Esperanto uziĝas pli ol multaj el vi pensas.

Mi aĉetis iujn librojn pri Esperanto post kiam mi revenis de eŭropo. Mi studis la lingvon dum kelkaj monatoj. Ĝi vere estas tre facila lingvo lerni.

Al multaj usonanoj, ĉi tio ŝajnas mokinda. Multe da landoj en eŭropo estas tiel malgrandaj kiel iuj el niaj ŝtatoj. Ĉiufoje iu iras de unu malgranda lando al alia apud ĝi, oni postuliĝas paroli alian lingvon aŭ uzi interpretiston. Havi komunan facilan lingvon kiel Esperanton ŝajnas esti multe pli bona solvo por eŭropo.

PEM71 (Kwerekana umwidondoro) 17 Gitugutu 2013 21:16:55

Altebrilas:Plejofte, kiam oni alparolas nekonatulon por demandi al li se li parolas la anglan, estas pro tio, ke ni havas problemon. Reklami samtempe por esperanto nur pligrandigus la konfuzon.

Imagu, ekzemple, ke vi perdis valizon...
Jes, kiam ni devas solvi iun problemon eksterlande, ni ĉefe parolas la anglan, ĉar kutime ni ne havas alian komunan lingvon. Mi komprenas, ke nuntempe paroli nur Esperanton en tiaj situacioj ne sufiĉus. Do post la demando pri Esperanto tutcerte alvenus tia pri la angla. ridulo.gif
Tamen mi kredas, ke Esperanto devas fariĝi iomete pli fama lingvo, kaj ŝanĝi la ordon de niaj demandoj pri la lingvokono de aliaj eŭropanoj povus esti helpema.
Mi devas aldoni, ke stefano888 kaj liaj spertoj mirigis min. Eble, la situacio ne estos tiel senespera.

antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 17 Gitugutu 2013 22:03:17

Vere, la spertoj rakontitaj de Stefano888 estas, minimume, rimarkindaj. Mi neniam imagis que tiom da personoj surstrate, en diversaj landoj de Eŭropo, povis demandi al vi: "Ĉu vi parolas Esperanton?"

Ni, eŭropanoj, ege bezonas pontolingvon kiel Esperanton por rilati inter ni, sen devi turni nin al la angla kies lernado estas multe pli malfacila.

Mi dankas Stefano888 por lerni Esperanton, anstataŭ uzi nur sian gepatran lingvon. Li faris fratan paŝon niadirekten.

Amike.

ludomastro (Kwerekana umwidondoro) 18 Gitugutu 2013 17:44:54

Mi pensas ke la esperanta estos la eŭropa lingvo kiam la plej granda parto de la loĝantaro parolas la esperanta kaj ne antaŭ. La samo por la mondo.

kaŝperanto (Kwerekana umwidondoro) 29 Gitugutu 2013 14:50:57

Stefano888:Antaŭ multaj jaroj...
Tre esperiga, Stefano888. Mi nun esperemos estonte iom plue, pri la estonto de Esperanto.

patrik (Kwerekana umwidondoro) 31 Gitugutu 2013 06:53:18

Mi ne povas akcepti tiun ideon ĉi. Ligi Esperant(ism)on al la Eŭropa Unio nur kreas la percepton, ke Esperanto estas nur politika ilo uzebla al registaroj por krei ian Eŭropan "popolon". Bonŝance, politikistoj ne volas E-on, kaj ni pensu same: ni ne volu tian uzon por E-o.

Subira ku ntango