Ir ao conteúdo

ri, ŝli, ĝi, gi, ŝi, li, tiu, iĉ, in, ge...kaj "transseksuloj"

de whysea, 18 de outubro de 2013

Mensagens: 24

Idioma: Esperanto

whysea (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 01:07:03

Certe ni ĉiuj jam konas tre bone la argumentojn kontraŭ nefundamentaj vortoj, slango, ktp. Se vi oponas nekutimajn vortojn en esperanto, vi povas forlasi ĉi tiun fadenon; via opinio estas vaste konata kaj ne mankas varbadon. Tionkonata, ni pluiru.

Ĉu vi restas en mia fadeno? Bone! Do, se vi ne kontraŭas la nuran ideon teorian de novaj vortoj, mi demandas al vi: Ĉu vi ŝatas vortoj kiel "ri" kaj "-iĉ"? Ĉu vi kontraŭas vortojn kiel "-in"? Kiuj plaĉas al vi?

Plue, mi scivolas: ĉu ekzistas anoj trans* (transgenraj, transseksaj) ĉe la lernu forumaro? Mi mem estas transulo, kaj sentas scivolema pri tio. Mi demandas ĉi tiu fadene, pro tio ke ĝi temas pri seksvortoj.

dobri (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 06:19:29

Vi miksis du aferojn samtempe. Rilato al transseksulo estas alia afero ol gramatiko!

fajrkapo (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 06:45:46

Mi ŝatas lili: ili viroj, kaj ŝili: ili inoj.
Kion vi ŝatas liŝi, ŝili, ŝni, ŝvi...?

Fenris_kcf (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 06:56:51

Mi preferas hiismon: {viroj (iĉoj): "hi", inoj: "ŝi", neŭtraĵoj: "ĝi", nedefinita: "li"}

fajrkapo (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 07:40:49

Mi ankaŭ ŝatas nilismon: el -nili-: ni kaj li ĉe la Nilo.

Altebrilas (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 10:17:05

Fakte transularo estas medio, iun mi malbone konas. Mi ne scias kiel ili vivas, kial ili deziris transuliĝi, kaj kion ili deziras fari aŭ kiun ili deziras renkonti en la ĉiutaga vivo.

Mi dubas, ke gramatikaj nekutimaĵoj helpos malkonfuzigi la bildon, ke multe da personoj ankoraŭ havas pri transuloj. Tiaj neologismoj povas imponiĝi nur se aperas nepra bezono. Tiam oni ekuzas ilin, kaj tio nature iĝas kutimo.

Amike,

YA

novatago (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 11:39:44

whysea:Certe ni ĉiuj jam konas tre bone la argumentojn kontraŭ nefundamentaj vortoj, slango, ktp. Se vi oponas nekutimajn vortojn en esperanto, vi povas forlasi ĉi tiun fadenon; via opinio estas vaste konata kaj ne mankas varbadon. Tionkonata, ni pluiru.
Tio ŝajnas iom malafabla. Mi povus respondi al vi ke se al vi ne ŝatas Esperanton, (kio ŝajne estas tiel ĉar vi volas ŝanĝi ĝin) kial vi estas ĉe Lernu!?

Ĝis, Novatago.

whysea (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 15:52:16

dobri:Vi miksis du aferojn samtempe. Rilato al transseksulo estas alia afero ol gramatiko!
Nu, en mia denaska lingvo, ekzistas movado pri la vortoj por "li" kaj "ŝi", kiu rilatas al transuloj...do en mia menso, la aferoj intermiksas. Eble Esperante tiu miksado ne estas tre klara, sed kredas mi ke "ri" ekzistas por similaj kialoj. Tial mi demandis pri la du aferoj samtempe.

novatago:
whysea:Certe ni ĉiuj jam konas tre bone la argumentojn kontraŭ nefundamentaj vortoj, slango, ktp. Se vi oponas nekutimajn vortojn en esperanto, vi povas forlasi ĉi tiun fadenon; via opinio estas vaste konata kaj ne mankas varbadon. Tionkonata, ni pluiru.
Tio ŝajnas iom malafabla. Mi povus respondi al vi ke se al vi ne ŝatas Esperanton, (kio ŝajne estas tiel ĉar vi volas ŝanĝi ĝin) kial vi estas ĉe Lernu!?

Ĝis, Novatago.
Haha. Mi diris tion, por eviti tiajn akuzojn, kaj ankoraŭ iu decidis paroli tiel. Mi ne malamas Esperanton nek proponas ŝanĝojn. Mi nur lacegas de diskutoj pri la lingvo preskaŭ neniam atignante ion ajn preter "tio estas ne fundamenta, do ne diskutindas." Ŝajne ĉiu, kiu ŝatas paroli pri teorioj lingvistikaj, estas perfidulo al Esperantujo. Kia tedeco!

novatago (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 16:30:20

whysea:
dobri:Vi miksis du aferojn samtempe. Rilato al transseksulo estas alia afero ol gramatiko!
Nu, en mia denaska lingvo, ekzistas movado pri la vortoj por "li" kaj "ŝi", kiu rilatas al transuloj...do en mia menso, la aferoj intermiksas. Eble Esperante tiu miksado ne estas tre klara, sed kredas mi ke "ri" ekzistas por similaj kialoj. Tial mi demandis pri la du aferoj samtempe.
Mi ne dubas ke en ambaŭ lingvoj, tiuj estas du malsamaj aferoj.

whysea:Certe ni ĉiuj jam konas tre bone la argumentojn kontraŭ nefundamentaj vortoj, slango, ktp. Se vi oponas nekutimajn vortojn en esperanto, vi povas forlasi ĉi tiun fadenon; via opinio estas vaste konata kaj ne mankas varbadon. Tionkonata, ni pluiru.
novatago: Tio ŝajnas iom malafabla. Mi povus respondi al vi ke se al vi ne ŝatas Esperanton, (kio ŝajne estas tiel ĉar vi volas ŝanĝi ĝin) kial vi estas ĉe Lernu!?
Haha. Mi diris tion, por eviti tiajn akuzojn, kaj ankoraŭ iu decidis paroli tiel. Mi ne malamas Esperanton nek proponas ŝanĝojn. Mi nur lacegas de diskutoj pri la lingvo preskaŭ neniam atignante ion ajn preter "tio estas ne fundamenta, do ne diskutindas." Ŝajne ĉiu, kiu ŝatas paroli pri teorioj lingvistikaj, estas perfidulo al Esperantujo. Kia tedeco!
Anstantaŭ diri tion, kion vi diris, vi povus simple malatenti mesaĝojn, kiujn ne rilatas al la afero.

Aliflanke, mi certas pri tio ke jam nur dum la tuta ekzisto de Lernu!, oni diris ĉion, kion eblas diri pri ĉi tiu konkreta afero (eĉ se vi pensas ke ŝanĝas ion aldoni al transseksuloj) en ĉi tiaj fadenoj. Simple imagu, kio konvserviĝis en interreto dum la lastaj 23 jaroj, kaj poste pensu ĉu vere post 126 jaroj eblas ke restu ion sen diri. Mirindas ke laŭ vi, teduloj estas tiuj, kiuj neniam komencis tiajn diskutojn (eĉ se iu faris tion nur pro “teoriaj” kialoj) sed tiuj, kiuj simple defendis Esperanton.

Bonvolu interesigi pli Lernu-forumon per aliaj netedaj maloftegaj fadenoj, kia “dio ne ekzistas”, aŭ io pri akuzativo.

Ĝis, Novatago

whysea (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2013 23:07:51

Novatago, mi nur intencis eviti longan diskuton pri la tradiciaj reguloj de la lingvo, kaj demandi pri kiel tiuj vortoj rilatas al transseksuloj, kaj pli precize, kiel sentas aliaj tansuloj pri la afero. Sen diri ke diskuto pri fundamenta esperanto ne estas bezonata en ĉi tiu fadeno, ĝi fariĝus tute pri tio. Nun ĝi fariĝas pri ies plendo ke ili ne estas invitata paroli pri esperanto-reguloj, kiam oni ankoraŭ estas invitata paroli pli esperanto-reguloj en preskaŭ ĉiu alia fadeno ĉe Lernu.

Mi bedaŭras se tiu ideo ofendas vin, sed post preskaŭ 8 jaroj en Lernu, mi pensis ke eble mi povus diri ion tiel, kaj havi demandon iom pli niĉan ol kutime.

De volta à parte superior