Al la enhavo

Spaceto kaj procento-signo

de HaleBopp, 2013-oktobro-22

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-oktobro-22 07:12:44

Saluton!

En Esperanto, ĉu oni skribu 25% (sen spaceto inter la cifero kaj la %-simbolo) aŭ 25 % (kun spaceto)?

PMEG ne precize informas pri tio, kaj Tekstaro enhavas ambaŭ eblojn.

En la franca, oni normale skribu 25 % (kun spaceto).

Dankon!

Chainy (Montri la profilon) 2013-oktobro-22 11:44:25

Mi ne scias, ĉu ekzistas regulo pri tia afero. Persone, mi skribus tion sen la spaceto (25%).

Alia iom simila afero - lastatempe mi rimarkis, ke iuj homoj ĉe certa anglalingva forumo preferas duoblan spaceton inter frazoj. Tio ŝajnas al mi iom stranga. Mi tamen neniam renkontis tian kutimon en Esperantujo, kie homoj ŝajne ĉiuj uzas nur unuopan spaceton inter frazoj.

Nile (Montri la profilon) 2013-oktobro-22 15:03:07

Mi ne uzas la spaceto en la Angla, sed ISO kaj la SI deklaras, ke oni devas uzi spaceto inter la cifero kaj la procentosigno, pro tio mi uzos ĝin.

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-oktobro-22 18:02:51

Dankon pro viaj respondoj. Estas simila problemo kun la mona simbolo. Ĉu oni skribu 25€25 €?

Fakte ne tro gravas, sed se ekzistas regulo tiom pli bone se mi ĝin uzas.

Nile (Montri la profilon) 2013-oktobro-22 19:05:57

*ekzistas
Mi ne kredas, ke ekzistas normo oficiala, sed mi skribus "25 €", ĉar aliajn simbolojn skribas kun spaceton.

Annt (Montri la profilon) 2013-oktobro-22 21:40:57

Chainy, mi lernis uzi duoblan spaceton antaŭ dekjaroj, tajpante per tajpilo (maŝino). Temas pri fiksa aŭ malfiksa signo grandeco. Nun, oni kortektas min. Nur unu spaceto per komputilo.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-oktobro-22 23:01:06

Mi preferas, ke vi sendu al mi tiujn 25 eŭrojn. Ne gravas - kun spaceton aŭ sen.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-oktobro-25 20:20:08

vidas vandenis:Mi preferas, ke vi sendu al mi tiujn 25 eŭrojn. Ne gravas - kun spaceton aŭ sen.
Ĉu vi akceptas ankaŭ la spaceton sen la 25 eŭroj?

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-oktobro-25 21:03:39

raffadalbo:
vidas vandenis:Mi preferas, ke vi sendu al mi tiujn 25 eŭrojn. Ne gravas - kun spaceton aŭ sen.
Ĉu vi akceptas ankaŭ la spaceton sen la 25 eŭroj?
Ho, šajnas en via lando vivkondičoj ne bonas - restis nur spacetoj?

Reen al la supro