Bonvolu helpi trovi gepatrojn de tiu infanino
od Ganove, 23. listopada 2013.
Poruke: 1
Jezik: Esperanto
Ganove (Prikaz profila) 23. listopada 2013. 11:18:25
Saluton,
ĉi-matene mi vidis mesaĝon en Facebook pri infanino el Grekujo kies gepatroj estas serĉata.
Bedaŭrinde mi ne povas helpi. Pro tio mi pensis, ke iu alia povus helpi.
Por tio mi tradukis la gazetara informo pri tio en Esperanto, espere, ke iu alia povus helpi.
Mi esperas, ke Esperanto kiel internacia lingvo povas helpi internacie ĉi-tie.
ĉi-matene mi vidis mesaĝon en Facebook pri infanino el Grekujo kies gepatroj estas serĉata.
Bedaŭrinde mi ne povas helpi. Pro tio mi pensis, ke iu alia povus helpi.
Por tio mi tradukis la gazetara informo pri tio en Esperanto, espere, ke iu alia povus helpi.
Mi esperas, ke Esperanto kiel internacia lingvo povas helpi internacie ĉi-tie.
hamogelo.gr:GAZETARA INFORMO - Ateno, 18a oktobro, 2013fonto de gazetara informo kaj bildo de infanino: http://www.hamogelo.gr/4-2/1701/Parents-sought-aft...
La polico en Grekujo serĉas la gepatrojn de 4-jara knabino trovita en cigana tendaro en la regiono Larissa, Grekujo.
La knabino estis trovita vive en la cigana tendaro, laŭ polica esplorado okazita je ĵaŭdo, la 17a oktobro. La trajtoj de la knabino kaj la disputigaj asertoj de la personoj, kiuj asertis esti la gepatroj de la infanino, kondukis la publikan instancon preni DNA-an specimenon. La rezultoj de la DNA-a specimeno pruvis, ke tiuj personoj ne estas la biologiaj gepatroj de la infanino.
Ordone el la publikaj prokuroraj instancoj, la infanino senprokraste estis forigita el la cigana tendaro kaj ŝi nun estas en porzorgo kaj protektado de la organizo “The Smile of the Child” (La rideto de la infano) ĝis solvo en intereso de la infanino estas trovita.
“The Smile of the Child”, kunlabore kun la nacia polica instanco, klopodas informi la kompetentajn agantojn en naciaj kaj internaciaj rango (MCE - Eŭropa federacio por malaperaj kaj sekse ekspluataj infanoj, ICMEC - Internacia centro por malaperaj kaj ekspluataj infanoj) kaj movigi la publikon por helpi trovi la gepatrojn de la infanino.
Iu kun informaĵoj estas petata telefoni al la Eŭropa ofico por malaperaj infanoj 116 000, kontakti “The Smile of the Child” je +30 210 76 09 550 aŭ sendi retmesaĝon al 116000@hamogelo.gr.
Priskribo de la infano:
sekso: virina
naskita: 2009
okuloj: blua
haroj: longa, blonda
alto: 100cm (≈ 3.3 ft)
pezo: 17 kg (≈ 37.5 lb)
haŭta koloro: blanka