Naar de inhoud

La rusa lingvo

door Urho, 24 oktober 2013

Berichten: 18

Taal: Esperanto

Urho (Profiel tonen) 24 oktober 2013 12:38:56

Se vi regas (aŭ lernas) la rusan lingvon, ĉi tie estas interesa paĝaro (ekde Majo) kun novaĵoj de Finnlando en la rusa lingvo:Por kompreni ruslingvajn vortojn, bv. uzi vortarojn de Boris Kondratjev (Борис Кондратьев):

gianich73 (Profiel tonen) 24 oktober 2013 13:35:53

Dankon. Ĉi estas multoj da rusoj en Finlandio?

Urho (Profiel tonen) 24 oktober 2013 14:57:07

gianich73:Dankon. Ĉi estas multoj da rusoj en Finlandio?
Laŭ la finnlingva Vikipedio, en Finnlando (finne: Suomi) ruslingvanoj estis en la fino de la jaro 2012 entute 62.554.

Urho (Profiel tonen) 25 oktober 2013 19:36:13

Ĉar mi estas finnlingvano (kaj amanto de la rusa lingvo), mi uzas jenan paĝaron/portalon por kompreni uzadon de vortoj de la rusa lingvo:
  • Справочно-информационный портал ГРАМОТА.РУ – русский язык для всех.
Ĝi estas tre utila paĝaro por lernantoj (kaj ankaŭ por ruslingvanoj). Mi tre rekomendas uzi ĝin! ridulo.gif

P.S.
Bv. uzi en serĉkampo asteriskon (*) por helpi serĉadon de vortoj, ekzemple финн*, *русс* ktp.

Urho (Profiel tonen) 1 november 2013 15:53:22

Lernolibroj de Esperanto en la rusa lingvo
Estas interese lerni Esperanton per la rusa lingvo, kaj samokaze eĉ lerni iomete la rusan. – Jen ligilo al la retlibroj de Boris Kolker:

Urho (Profiel tonen) 21 november 2013 16:18:29

La interesa (kaj utila) scio estis iam al mi, ke la litero Х de la rusa lingvo estas sama kiel la litero Ĥ en Esperanto. Bonvolu kompari elparolon de vortoj:
  • eĥo (ru: эхо)
  • ĥaoso (хаос)
  • ĥemio (химия)
  • ĥirurgo (хирург)
  • ĥoro (хор)
  • Baĥo (Бах ← Bach) – J. S. Bach
  • Anton Ĉeĥov (Антон Чехов)
  • Miĥail Lermontov (Михаил Лермонтов)
  • ...
Bv. legi ankaŭ paĝon Алфавит (alfabeto) ĉe la lernolibro de B. Kolker.

Urho (Profiel tonen) 21 december 2013 09:53:56

La intonacio en la rusa lingvo estas tre grava afero, bv. legi ĉe la ruslingva Vikipedio la artikolon:

Urho (Profiel tonen) 26 april 2014 14:30:26

Urho:Se vi regas (aŭ lernas) la rusan lingvon, ĉi tie estas interesa paĝaro (ekde Majo) kun novaĵoj de Finnlando en la rusa lingvo:Por kompreni ruslingvajn vortojn, bv. uzi vortarojn de Boris Kondratjev (Борис Кондратьев):
Ĉe Yle Novosti estis malfermita la nova rubriko «Русский акцент», bv. legi pli ĉe la paĝo «Русский акцент» – новая авторская рубрика.

Urho (Profiel tonen) 13 september 2014 09:44:00

Vi nun povas legi la blogaĵon Наше вам с кружочком (Финский переулок 39.) ĉe la paĝoj de Yle новости.

amigueo (Profiel tonen) 10 oktober 2014 08:37:30

Ukrajno: armeo lanĉas operacion kontroli 0,5M-enloĝantohavan ekonomi-gravan haven-urbon Mariupolo

Украйно: армео ланчас операцион контроли Мариуполон


pri uzo de kirila alfabeto en esperantaj tekstoj, ĉu iu konas ion? antaŭdankon

Terug naar boven