Ĉu la chimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj estas homoj? Kaj 2
codesito,2013年10月24日の
メッセージ: 20
言語: Esperanto
codesito (プロフィールを表示) 2013年10月24日 19:02:27
La sciencistoj klasifikas nun la grandajn simiojn en la familio de la hominidoj, mi volus scii ĉu vi "sentas" ke la chimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj estas homoj. La demando temas pri viaj sentoj kaj sinteno al ili.
Dankon al ĉiuj pro via afableco kaj pacienco kun mi.
mihxil (プロフィールを表示) 2013年10月24日 19:47:12
codesito:Mi faras ĉi tiun duan fadenon pri la temo esperante ke la demando estos pli klara por ĉiuj.Hominidoj supozeble nur signifas ke ili relative similas al homoj, ne ke ili estas homoj. Homoj nur hazarde, kiel plej konata membro, estas la nomdonanta ano de tiu grupo.
La sciencistoj klasifikas nun la grandajn simiojn en la familio de la hominidoj, mi volus scii ĉu vi "sentas" ke la chimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj estas homoj. La demando temas pri viaj sentoj kaj sinteno al ili.
La diferencoj inter malsamaj homoj estas multege pli malgrandaj ol inter homoj kaj ĉimpanzoj. Kvankam eble aldonindas ke homoj estas sufiĉe intersimilaj. Probable la diferencoj inter ĉimpanzoj estas pli grandaj? Eble ni kun Jared Diamond pli ĝuste povus diri ke homoj estas specio de ĉimpanzoj.
codesito (プロフィールを表示) 2013年10月24日 20:18:37
mihxil:Se ni estus ege similaj, la grava afero ne estas la nomo, ĉu homoj, ĉu ĉimpanzoj aŭ grandaj simioj.codesito:Mi faras ĉi tiun duan fadenon pri la temo esperante ke la demando estos pli klara por ĉiuj.Hominidoj supozeble nur signifas ke ili relative similas al homoj, ne ke ili estas homoj. Homoj nur hazarde, kiel plej konata membro, estas la nomdonanta ano de tiu grupo.
La sciencistoj klasifikas nun la grandajn simiojn en la familio de la hominidoj, mi volus scii ĉu vi "sentas" ke la chimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj estas homoj. La demando temas pri viaj sentoj kaj sinteno al ili.
La diferencoj inter malsamaj homoj estas multege pli malgrandaj ol inter homoj kaj ĉimpanzoj. Kvankam eble aldonindas ke homoj estas sufiĉe intersimilaj. Probable la diferencoj inter ĉimpanzoj estas pli grandaj? Eble ni kun Jared Diamond pli ĝuste povus diri ke homoj estas specio de ĉimpanzoj.
En hispanio mi ofte aŭdis al la hispanoj diri: ĉiuj la ĉinoj estas samaj mi ne diferencas ilin, aŭ nigruloj, ktp. sed en la realo ne estas tiel. Ili estas tre malsamaj unu el la aliaj. La samo okazas kun la simioj.
ekz., mi rigardis atente grupon de chimpanzoj, kaj vidis ke ili tre diferencas unu el la aliaj, kaj iliaj vizaĝoj estas tre similaj al tiuj de homoj konataj de mi, ekz. unu el ili estas sama kiel mia patro.
Ĉiukaze ne estas tre grava la grado de simileco de la grandaj simioj. Ni bonŝancas ke ni povas vidi la lastajn hominidojn, kiuj tre eble estos baldaŭ eskterminataj.
mihxil (プロフィールを表示) 2013年10月25日 7:00:59
codesito:Se ni estus ege similaj, la grava afero ne estas la nomo, ĉu homoj, ĉu ĉimpanzoj aŭ grandaj simioj.La samo okazas multe pli ĉe ekzemple ĉimpanzoj, tion mi volis diri. Jen ekzemple artikolo pri tio. Kaj estas sciate estas du specioj de ĉimpanzoj (ankaŭ estas bonoboj). Do, 'homoj' indikas tre intersimila grupo, 'ĉimpanzoj' indikas multe pli multforman grupon, do estas pli logike inkluzivi la unuan grupon en la duan ol inverse.
En hispanio mi ofte aŭdis al la hispanoj diri: ĉiuj la ĉinoj estas samaj mi ne diferencas ilin, aŭ nigruloj, ktp. sed en la realo ne estas tiel. Ili estas tre malsamaj unu el la aliaj. La samo okazas kun la simioj.
Cetere homoj en pasinteco probable ja estis pli multformaj. Ja ekzistis pluraj specioj de homoj samtempe. Ekz. en Eŭropo ekzistis samtempe homo-sapiensoj kaj neandertaloj. Tiu fakto eble iom malhelpas mian argumenton...
codesito (プロフィールを表示) 2013年10月25日 16:06:32
mihxil:Mi pensas ke la ĉimpoj, la goriloj kaj la orangutanoj ne estas homoj kiel ni, laŭ mi ili estas alispecaj homoj multe pli primitivaj sed ne pro tio malpli valoraj, mi vidas homecon en ili kaj tio donas al mi biologian referencon en la mondo, ili helpas min scii kie mi estas en la mapo de la vivo.codesito:Se ni estus ege similaj, la grava afero ne estas la nomo, ĉu homoj, ĉu ĉimpanzoj aŭ grandaj simioj.La samo okazas multe pli ĉe ekzemple ĉimpanzoj, tion mi volis diri. Jen ekzemple artikolo pri tio. Kaj estas sciate estas du specioj de ĉimpanzoj (ankaŭ estas bonoboj). Do, 'homoj' indikas tre intersimila grupo, 'ĉimpanzoj' indikas multe pli multforman grupon, do estas pli logike inkluzivi la unuan grupon en la duan ol inverse.
En hispanio mi ofte aŭdis al la hispanoj diri: ĉiuj la ĉinoj estas samaj mi ne diferencas ilin, aŭ nigruloj, ktp. sed en la realo ne estas tiel. Ili estas tre malsamaj unu el la aliaj. La samo okazas kun la simioj.
Cetere homoj en pasinteco probable ja estis pli multformaj. Ja ekzistis pluraj specioj de homoj samtempe. Ekz. en Eŭropo ekzistis samtempe homo-sapiensoj kaj neandertaloj. Tiu fakto eble iom malhelpas mian argumenton...
mihxil (プロフィールを表示) 2013年10月26日 7:01:34
codesito: Mi pensas ke la ĉimpoj, la goriloj kaj la orangutanoj ne estas homoj kiel ni, laŭ mi ili estas alispecaj homoj multe pli primitivaj sed ne pro tio malpli valoraj, mi vidas homecon en ili kaj tio donas al mi biologian referencon en la mondo, ili helpas min scii kie mi estas en la mapo de la vivo.Ŝajnas al mi afero de difinado sole ĉu oni povus nomi ilin 'homoj'. Mi ne rapide farus tion. Ĉu ili ankaŭ ricevu plenajn homajn rajtojn? Ĉu rajton voĉdoni?
Aliflanke ŝajnus al mi iom neĝuste nomi ilin 'pli primitivaj'. Ili evoluis malsaman direkton, kaj almenaŭ kvante estas malpli sukcesaj ol homoj. Sed 'primitiva' signifas ke io estas pli proksima al la origino, dum ili fakte estas precize same proksimaj al nia komuna origino kiel ni homoj...
codesito (プロフィールを表示) 2013年10月26日 10:21:57
mihxil:Jes, en nia menso ni estas same primitivaj kiel ili. Ekzenple pri agresemo ni pensu en la terura militdetruado de la homoj, eĉ la plej religiaj, kiuj diras ke ili estas tuŝataj de dia amo, foje estas ankaŭ la plej militemaj.codesito: Mi pensas ke la ĉimpoj, la goriloj kaj la orangutanoj ne estas homoj kiel ni, laŭ mi ili estas alispecaj homoj multe pli primitivaj sed ne pro tio malpli valoraj, mi vidas homecon en ili kaj tio donas al mi biologian referencon en la mondo, ili helpas min scii kie mi estas en la mapo de la vivo.Ŝajnas al mi afero de difinado sole ĉu oni povus nomi ilin 'homoj'. Mi ne rapide farus tion. Ĉu ili ankaŭ ricevu plenajn homajn rajtojn? Ĉu rajton voĉdoni?
Aliflanke ŝajnus al mi iom neĝuste nomi ilin 'pli primitivaj'. Ili evoluis malsaman direkton, kaj almenaŭ kvante estas malpli sukcesaj ol homoj. Sed 'primitiva' signifas ke io estas pli proksima al la origino, dum ili fakte estas precize same proksimaj al nia komuna origino kiel ni homoj...
Pri rajto voĉdoni, ili havas sian propran manieron organizi sin politike, aldone mi pensas ke nia politiko ne interesas multe al ili. Tamen mi pensas ke estus interese se ni donus al ili la rajton pluvivi, protektante iliajn arbarojn, kio samtempe helpus ankaŭ al la aliaj specioj de bestoj kaj plantoj.
goli (プロフィールを表示) 2013年10月26日 11:19:28
codesito (プロフィールを表示) 2013年10月26日 12:24:05
goli:Homo estas estaĵo de specio Homo sapiens. Simioj ne estas Homo Sapiens. Do ili ne estas homoj, sed estas la plej similaj al ni. Simple ĉi tie.Mi pensas ke vi dormetis kiam vi studis en la lernejo pri la evoluado. Relegu viajn librojn pri naturscienco.
Nile (プロフィールを表示) 2013年10月26日 13:23:08
codesito:Tio estas preskaŭ ĝusta.goli:Homo estas estaĵo de specio Homo sapiens. Simioj ne estas Homo Sapiens. Do ili ne estas homoj, sed estas la plej similaj al ni. Simple ĉi tie.Mi pensas ke vi dormetis kiam vi studis en la lernejo pri la evoluado. Relegu viajn librojn pri naturscienco.
Aliaj membroj de la Homo genro estas ankaŭ homoj.
Ĉiuj homoj estas simioj.