Till sidans innehåll

Kiel lerni la hispanan uzante Esperanto?

av allen3373, 29 oktober 2013

Meddelanden: 8

Språk: Esperanto

allen3373 (Visa profilen) 29 oktober 2013 05:50:28

Post mi lernas Esperanton bone, mi volas lerni la hispanan. Sed mi volas lerni ĝin uzante Esperanto! Ĉu estas retpaĝaro ke instruas la hispanan simila al lernu.net?

Estas nova retpaĝaro deutsch.info por lerni la germanan... estos simila retpaĝaro por lernante la hispanan?

Ĉu iu scias?

Swdreamk33 (Visa profilen) 29 oktober 2013 10:31:38

allen3373:Post mi lernas Esperanton bone, mi volas lerni la hispanan. Sed mi volas lerni ĝin uzante Esperanto! Ĉu estas retpaĝaro ke instruas la hispanan simila al lernu.net?

Estas nova retpaĝaro deutsch.info por lerni la germanan... estos simila retpaĝaro por lernante la hispanan?

Ĉu iu scias?
Saluton!

Mi ne scias, kaj mi nur trovis ĉi tiun retpaĝon:
http://www.gazetoteko.com/espe/h1kurso.htm
Sed ne funkcias bone...

(Alia ideo pro ridi: http://neciklopedio.wikia.com/wiki/Hispaña_lingvo

Amike

Nile (Visa profilen) 29 oktober 2013 22:52:32

La Incubator de Duolingo havas personoj kiu volas krei kia aferon.
Duolingo havos tiu kurso post multaj monatoj.

makis (Visa profilen) 30 oktober 2013 00:52:45

Mi ĵus rekontrolis duolingo incubator kaj ili fortiris ĉio esperantajn kursojn. malgajo.gif

Nile (Visa profilen) 30 oktober 2013 04:15:06

Oni ankoraŭ povas kandidatiĝi.
Ĉu ni devas komenci kandidatiĝi pli multe?
Duolingo postulas, ke oni estas denaska parolanto de la lingvo en kiu oni kreas la kurson.
Sed la nombro de denaska Esperanto-parolantoj estas tre apenaŭa.
Kiom lertecon devas havi iu por krei kurson en Esperanto?
Ĉu povus mi? aŭ ĉu ĝi bezonas eksperto?

Pipacs (Visa profilen) 10 februari 2014 21:22:07

Nile:Oni ankoraŭ povas kandidatiĝi.
Ĉu ni devas komenci kandidatiĝi pli multe?
Duolingo postulas, ke oni estas denaska parolanto de la lingvo en kiu oni kreas la kurson.
Sed la nombro de denaska Esperanto-parolantoj estas tre apenaŭa.
Kiom lertecon devas havi iu por krei kurson en Esperanto?
Ĉu povus mi? aŭ ĉu ĝi bezonas eksperto?
Kompreneble oni devas bone koni la lingvon por krei kurson, sed sur la retpagxo de Duolingo estas skribita, ke oni ne devas esti denaska parolanto, nur devas paroli fluante la lingvon. Do mi ne gxuste scias, kiom bone vi parolas Esperanton, sed eble vi povus provi aligxi. ridulo.gif Ankaux tio estas skribita, ke ili kontrolas la lingvokonon de la aligxintoj, do ili diros, se via nivelo ne estas suficxe alta. Ankaux mi pensadis pri kandidatigxo, sed mi jam ekde jaroj ne uzis la anglan, kaj mi multajn vortojn kaj gramatikajxojn forgesis, do versxajne mi ne estas la ideala persono por tiu tasko malgajo.gif

Rasolar (Visa profilen) 12 februari 2014 21:29:00

Tre interesa fadeno. Mi ankaŭ volas lerni la hispanan per esperanto. Sed malfeliĉe ŝajnas ke ne ekzistas tia kurso.

oskar1991 (Visa profilen) 4 april 2014 14:51:31

allen3373:Post mi lernas Esperanton bone, mi volas lerni la hispanan. Sed mi volas lerni ĝin uzante Esperanto! Ĉu estas retpaĝaro ke instruas la hispanan simila al lernu.net?

Estas nova retpaĝaro deutsch.info por lerni la germanan... estos simila retpaĝaro por lernante la hispanan?

Ĉu iu scias?
Mi ne scias pri Hispana, sed estas lingvo tre simila al Hispana, kiu havas kurson en Esperanto. La nomo de la lingvo estas Portunhol (prononcu Portunjol). Estas du versioj de tiu lingvo. Portunhol Riverense aŭ Fronterizo kaj Tur Portunhol. Mi jam vidis kursojn en Esperanto por la du lingvoj. Mi mem lernis Tur Portunholon per la libro "Dieto aŭ Tra la Mondo per Portunholo". Se vi havas intereson, mi provos trovi mian ekzempleron. Sed mi ne scias kiel mi sendos ĝin al vi. Eble mi trovos paĝo por elŝuti la libron. Estas eldonoj por Amazon Kindle kaj ankaŭ por la Kobo.

Portunhol Fronterizo (prononco Fronteriso) kaj Tur Portunhol havas la saman celon: Esti komprenata de ĉiuj loĝantoj de Sudameriko. Sed oni dizajnis Fronterizon por Urugvajoj, kaj Tur Portunhol por Germanoj. La Brazila verkisto Wilson Bueno skribis la libron Mar Paraguaio (Maro Paragŭajo, en Portunhol), kiu ludas rolon tiel grava por la Fronterizo, kiel la rolo de I Promessi Sposi por la Itala lingvo. I Promessi Sposi estas la Fundamenta Krestomatio de la Itala lingvo. Parenteze mi neniam legis la libron Mar Paragvajo. Sed mi legis, ke oni murdigis la aŭtoron antaŭ ne longe.

Mi opinias ke Tur Portunhol estas pli facila ol Fronterizo. La libro Dieto rakontas la vojaĝon de dika Germano al Sudameriko. Tiu Germano parolis nur la Germanan lingvon. Do lia dietkuracistino, H. Potter Geist, instruas Esperanton al li. Ŝi opinias ke li lernos la Portugalan kaj Hispanan lingvon pli facile post Esperanto. En la libro Hilde Potter Geist klarigas kial la dika Germano necesas lerni la Portugalan kaj la Hispanan.

En la libro, la Germano rakontas la vojaĝon al sia kuracistino. Krompreneble li lernas Portunhol per frazlibro, kiun li aĉetis en aerhavena vendejo. Per Portunhol, la dika Germano povas paroli al Brazilanoj, Argentinanoj kaj Paragvajanoj.

Portunhol havas tre simpla gramatiko kaj malgrandan nombron da radikoj, kiujn Hispanlingvanoj kaj Portugallingvanoj komprenas. Vi povas paroli per tia gramatiko kaj tiaj radikoj. Vi nur necesas kompreni, kiam oni parolas al vi per normala Portugala aŭ Hispana. Hilde Potter Geist diras, ke per Portunhol vi povas komuniki kun 700 milionoj da homoj, en ĉiuj kontinentoj.

Pardonu min, ĉar mi ne skribas bone per Esperanto. Tamen mi esperas ke vi komprenos tion, kion mi diris.

Tillbaka till toppen