Al la enhavo

la sovjeta storio

de tasreka, 2013-novembro-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

tasreka (Montri la profilon) 2013-novembro-03 12:22:01

Ĉu vi scias kie estas la Baltaj ŝtatoj? Ĝi estas en nord-okcidente en Europa. La tri baltaj popoloj estas la litvanoj, la latonoj kaj la estonoj kiu estas la malproksima parenco de hungaroj. En hungara televizio mi vidis tre gtravan latonan filmon. Sia titolo estas: la sovjetaj stori. Nun mi estas sub influo de tion filmon. Mia onklo ankaŭ mortis en sovjeta koncentracia tendaro. Mi pensas, ĉio homo devas vidi tion filmon. Ĝi estas en angla lingvo kaj ĝi troveble en interreto. La latonoj suferas multe sub la sovjeta subpremo kiel ni hungaroj. Okcidenteuropa ne komprenas Orienteuropan. La problemo de ekssocialistaj landoj estas komunaj. La rusaj homoj ankaŭ suferas sub la komunista subpremo.
Tamen multa da rusaj homoj ne povas fari kalkulon per sia historion. Mi deziras pacon kaj komprenon.
Tas András

Tjeri (Montri la profilon) 2013-novembro-03 14:38:26

La tri baltaj ŝtatoj estas Litovio (Lietuva), Latvio (Latvija) kaj Estonio (Eesti)

cxevino (Montri la profilon) 2013-novembro-03 15:05:04

Mi ne scias kiagrade suferis la Baltoj sub la komunista reĝimo, samkiel mi ne scias kiome oni amuziĝis en faŝista Hungario...

Kaj mi scias ke Sovetunio oficiale rekonis siajn gentojn kaj tiesajn lingvojn, dum Francio ne... Nur depost la unua mondmilito, la Franca registaro detruis la bretonan lingvon parolatan de 1 300 000 homoj... Kaj daŭre rifuzas oficialigon... Kaj kio pri la Indianoj en Usono ?

Kia libereco estas tia ?

Urho (Montri la profilon) 2013-novembro-03 16:47:39

Tjeri:La tri baltaj ŝtatoj estas Litovio (Lietuva), Latvio (Latvija) kaj Estonio (Eesti)
Jes! – Jen ankoraŭ pliaj vortoj:
  • estono → estonino, estonoj, estona, la estona [lingvo], estone, Estonujo (Estonio), estonlingva, estonlingvano
  • latvo → latvino, latvoj, latva, la latva [lingvo], latve, Latvujo (Latvio), latvalingva, latvalingvano
  • litovo → litovino, litovoj, litova, la litova [lingvo], litove, Litovujo (Litovio), litovlingva, litovlingvano
  • balto → baltino, baltoj, balta, Baltujo (Baltio), Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET).

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-novembro-03 18:06:14

tasreka:...Mia onklo ankaŭ mortis en sovjeta koncentracia tendaro... La latvoj suferis multe sub la sovjeta subpremo kiel ni hungaroj. Okcidenteuropa ne komprenas Orienteuropan. La problemo de ekssocialistaj landoj estas komunaj. La rusaj homoj ankaŭ suferas sub la komunista subpremo... Mi deziras pacon kaj komprenon.
Verdire, homoj ne havas ĉiuj la saman konon de la historio. Mi legis Solĝenicin, do, kvankam mi neniam spertis rekte la sovjetan subpremon, mi havas partan konon de ĝi. Terure!

Sed tro pripensi la estintecon ne estas bone. Pli bone estas lerni el la estinteco por konstrui pli bonan estontecon.

tasreka (Montri la profilon) 2013-novembro-03 21:08:00

Mi dankas vian korektadon. Mi skribis malbone la nomon de baltajn popolojn. (latvo, litvo, estono)
Inter du mondmilitoj en Hungario estis reĝlando sen reĝo. En februaro de 1944, kiam la germana armeo okupis Hungarion, ili metis sur Hungario faŝistan marionetan reĝistaron. Post la germana okupado komencis ĉe ni la deportado de judoj. Tio estis tre malgaja tempo.
Kara itala amiko! Sen scio de pasinteco, ni ne povas fari belan estontecon. Mi legis, ke en norda Italio kie en la unue mondmilito mortis multa da hungaraj soldatoj, la italaj homoj zorgas bone la hungaraj soldattombojn. Tio estas la bela amikeco inter popoloj. Ĉe ni ankaŭ estas amerika, angla, germana, sovjeta soldattomboj. Ni zorgas ankaŭ la tombojn.
András

Reen al la supro