Tin nhắn: 6
Nội dung: Esperanto
tasreka (Xem thông tin cá nhân) 12:22:01 Ngày 03 tháng 11 năm 2013
Tamen multa da rusaj homoj ne povas fari kalkulon per sia historion. Mi deziras pacon kaj komprenon.
Tas András
Tjeri (Xem thông tin cá nhân) 14:38:26 Ngày 03 tháng 11 năm 2013
cxevino (Xem thông tin cá nhân) 15:05:04 Ngày 03 tháng 11 năm 2013
Kaj mi scias ke Sovetunio oficiale rekonis siajn gentojn kaj tiesajn lingvojn, dum Francio ne... Nur depost la unua mondmilito, la Franca registaro detruis la bretonan lingvon parolatan de 1 300 000 homoj... Kaj daŭre rifuzas oficialigon... Kaj kio pri la Indianoj en Usono ?
Kia libereco estas tia ?
Urho (Xem thông tin cá nhân) 16:47:39 Ngày 03 tháng 11 năm 2013
Tjeri:La tri baltaj ŝtatoj estas Litovio (Lietuva), Latvio (Latvija) kaj Estonio (Eesti)Jes! – Jen ankoraŭ pliaj vortoj:
- estono → estonino, estonoj, estona, la estona [lingvo], estone, Estonujo (Estonio), estonlingva, estonlingvano
- latvo → latvino, latvoj, latva, la latva [lingvo], latve, Latvujo (Latvio), latvalingva, latvalingvano
- litovo → litovino, litovoj, litova, la litova [lingvo], litove, Litovujo (Litovio), litovlingva, litovlingvano
- balto → baltino, baltoj, balta, Baltujo (Baltio), Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET).
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 18:06:14 Ngày 03 tháng 11 năm 2013
tasreka:...Mia onklo ankaŭ mortis en sovjeta koncentracia tendaro... La latvoj suferis multe sub la sovjeta subpremo kiel ni hungaroj. Okcidenteuropa ne komprenas Orienteuropan. La problemo de ekssocialistaj landoj estas komunaj. La rusaj homoj ankaŭ suferas sub la komunista subpremo... Mi deziras pacon kaj komprenon.Verdire, homoj ne havas ĉiuj la saman konon de la historio. Mi legis Solĝenicin, do, kvankam mi neniam spertis rekte la sovjetan subpremon, mi havas partan konon de ĝi. Terure!
Sed tro pripensi la estintecon ne estas bone. Pli bone estas lerni el la estinteco por konstrui pli bonan estontecon.
tasreka (Xem thông tin cá nhân) 21:08:00 Ngày 03 tháng 11 năm 2013
Inter du mondmilitoj en Hungario estis reĝlando sen reĝo. En februaro de 1944, kiam la germana armeo okupis Hungarion, ili metis sur Hungario faŝistan marionetan reĝistaron. Post la germana okupado komencis ĉe ni la deportado de judoj. Tio estis tre malgaja tempo.
Kara itala amiko! Sen scio de pasinteco, ni ne povas fari belan estontecon. Mi legis, ke en norda Italio kie en la unue mondmilito mortis multa da hungaraj soldatoj, la italaj homoj zorgas bone la hungaraj soldattombojn. Tio estas la bela amikeco inter popoloj. Ĉe ni ankaŭ estas amerika, angla, germana, sovjeta soldattomboj. Ni zorgas ankaŭ la tombojn.
András