Kial "Saluton" kaj ne "Saluto"?
rabhiuz,2007年11月19日の
メッセージ: 3
言語: Esperanto
rabhiuz (プロフィールを表示) 2007年11月19日 1:17:47
Kial oni diras "Saluton," "Dankon," "Bonan matenon," k.t.p., kaj ne "Saluto," "Danko," "Bona mateno"? Ĉu estas "Saluton" objekto? Se jes, de kiu maldirita verbo?
mnlg (プロフィールを表示) 2007年11月19日 1:24:04
Oni subkomprenas frazparton "mi donas al vi" (aŭ "ricevu", aŭ "mi deziras", ktp). Temas pri tio ke saluto estas donitaĵo, t.e. objekto. Se iu venus al mi kaj dirus "Saluto!", mi ĉirkaŭrigardus por vidi kie estas tiu saluto.
rabhiuz (プロフィールを表示) 2007年11月19日 6:16:09
Mi komprenas. Mi donas al vi dankon pro via respondo.