Esperantista komunumo kun daŭrpova vivo en Neŭtrala Moresnet, Belgio
de oxymor, 5 de novembre de 2013
Missatges: 2
Llengua: Esperanto
oxymor (Mostra el perfil) 5 de novembre de 2013 6.37.59
En trajno, mi hazarde renkontis junulon, kiu (kun 4 aliaj, ĉ. 25 jaraĝaj) provas vivi memfarante tion, kiun ili bezonas, ekde Februaro 2013. Mi volas raporti tion ĉi tie, eĉ se povas esti ke mi misraportos kaj diros nevole kelkajn malveraĵojn.
Tiel ili klopodas interalie malpli dependi de tion, kion ili ne ŝatas ĉe la ŝtato, kaj havi etan ekologian premsignon. Plue ili ŝajnas multe amuziĝi.
Pli konkrete : ili havas 8 hektarojn (80000m²), kiujn ili nun nur parte uzas, sed ili jam kreskigas legomojn kaj fruktojn por vivi sen devi aĉeti, sen uzi kemiaĵon, sen provi produkti kiel eble plej multe. Nur se la semo prenas, bone, se ne ili provas alian semon. Ili multe legis por scii kion meti kune kun kio alia por ke ĉio funkciu.
Ili facile produktas sufiĉe por ili, eĉ iomete tro kaj donas kelkajn manĝaĵojn al la vilaĝanoj, ofte ili ricevas servojn de la vilaĝanoj pro tio, ekz la vilaĝanoj prunte donas maŝinon...
Ilia projekto, laŭ mia kompreno : ke aliaj homoj faru ankaŭ +- tion hejme, aŭ venu ĉe ili por vidi, aŭ eĉ vivi. Iliaj kampoj estas senpage uzeblaj kaj loĝeblaj, ĉiu produktaĵo estas libere uzebla de la aliaj.
Dum PSKK (kongreso en Nederlando) mi rakontis tion al 3 Esperantistoj, kaj ni kune vizitis ilin ĉi dimanĉe. Ambaŭ flanke ni tre ŝatis tion, kion la aliaj faras. Post tio, la junulo ekdecidis lerni Esperanton kaj fakte ŝategas ĝin. Eble la 4 aliaj ankaŭ esperantiĝos poste, mi ne scias, ni nur ĉefe babilis kun 1.
Laŭ mi kelkaj de iliaj celoj kaj tiuj de la esperanta movado estas samaj, do se aliaj esperantistoj volas renkonti ilin, per la reto aŭ surloke, ne hezitu. Almenaŭ 1 el ili baldaŭ parolos Eon.
Plue, kaj estas hazardo, ili loĝas en la urbeto Plombière, en la iama Neŭtrala Moresnet (nun en Belgio, kie FESTO 2013 okazis, +- iama lando kies lingvo estis Esperanto).
Ĉu iun interesas ilia projekto ?

klapa (Mostra el perfil) 6 de desembre de 2013 19.15.40
Saluton! Ankau mi kaj miaj gepatroj havas ghardenon (600 kv.metroj). Ni havas iom da legomoj, iom da beroj, tre bonan rikolton! Estas interese chu ili povas sendi iom da semoj de kukumoj, brasikoj, karotoj kaj betoj? Nia adreso estas: Larisa Kuzmenko, 622013 N.Tagil, str.Kushvinskaja 25A, Sverdlovskaja reg., Rusio. En nia urbo estas multaj ghardenistoj kaj viaj geamikoj povas veturi al nia urbo kaj prelegi pri ilia ghardena sperto.