Към съдържанието

Ĉu estas Vortaro.net sendanĝera?

от Nile, 06 ноември 2013

Съобщения: 4

Език: Esperanto

Nile (Покажи профила) 06 ноември 2013, 04:29:55

Mi deziras uzi vortaro.net, sed ĝi postulas, ke ĝiaj uzantoj doni iliajn pasvortojn.
Ĉu estus tio bona plano?

Esperantst (Покажи профила) 06 ноември 2013, 04:45:04

Nile:Mi deziras uzi vortaro.net, sed ĝi postulas, ke ĝiaj uzantoj doni iliajn pasvortojn.
Ĉu estus tio bona plano?
Vortaro.net estas administrata de E@I, do de la sama institucio, kiu kreis Lernu.net. Vi senprobleme povas ensaluti pere de via Lernu-pasvorto, sed se vi volas vi kompreneble povas ensaluti per nova uzantnomo kaj pasvorto. La afero do estas facila.

Krome vi demandis, ĉu Vortaro.net estas danĝera. Mi nur povas respondi jes; se oni komencas serĉi povas esti ke en la rezultteksto oni trovas novan vorton, kiun oni ne konas, do oni denove serĉas, denove serĉas, denove serĉas ridulo.gif

Tjeri (Покажи профила) 06 ноември 2013, 05:55:07

Ĉiuj uzantoj de Lernu estas jam registritaj ĉe Vortaro.net. Ili do jam havas vian pasvorton....

Nile (Покажи профила) 06 ноември 2013, 06:22:58

Tjeri:Ĉiuj uzantoj de Lernu estas jam registritaj ĉe Vortaro.net. Ili do jam havas vian pasvorton....
Mi simple ne sciis, ĉu la vortaro estas liga kun Lernu.

Обратно нагоре