前往目錄

Partoprenu en (rapida, interreta) interkultura pristudo

貼文者: yyaann, 2013年11月6日

訊息: 2

語言: Esperanto

yyaann (顯示個人資料) 2013年11月6日下午1:59:17

Karaj samideanoj, mi relative urĝe bezonas vian helpon. Ĉu vi pretus (anonime) respondi al sufiĉe rapida demandaro pri via sinteno pri morto kaj promorta malĝojo? Kaj/aŭ transdoni la demandaron al konatoj, kiuj pretus respondi? Mi kaj samklasanoj faras interkulturan psikologian studesploron pri la morto. La datlimo, por ke ni finu la pristudon proksimiĝas, sed ni ankoraŭ ne ricevis sufiĉe da respondoj.

La demandaro haveblas en Esperanto, la franca, la angla kaj la hispana.
Ĝi elŝutablas per ĉi tiu ligilo.

Elkorajn dankojn anticipe!

----------------------------------------------------

Pliaj detaloj:

Ni bezonas respondantojn, kiuj jam almenaŭ unufoje travivis malĝojon pro morto de karulo.

Respondoj el iu ajn lando utilos kaj tre interesos al ni. Tial ili ĉiuj estos inkluzivitaj en nian pristudon. Sekve, kiu ajn estas via nacieco aŭ kulturo, ne hezitu respondi. Tamen, pro postulo de nia profesoro, ni speciale bezonas respondantojn el la jenaj landoj:
- Alĝerio, Senegalo (kaj iuj ajn afrikaj landoj)
- Francujo, Hispanujo (kaj iuj ajn "okcidenteŭropaj" landoj)
- Pollando, Rusujo (kaj iuj ajn "orienteŭropaj" landoj)
- Japanujo, Koreujo, Ĉinujo, Barato (kaj iuj ajn aziaj landoj)
- Meksiko, Brazilo (kaj iuj ajn "latinaj" landoj)
- Usono kaj Kanado
Ne hezitu do transdoni la demandaron speciale (sed ne ekskluzive!) al personoj de tiuj ĉi naciecoj.

kaŝperanto (顯示個人資料) 2013年11月6日下午9:18:58

Mi partoprenos ĉi-nokte, se mi tempon havos.

回到上端