Sadržaj

Tro da Esperantidoj ekzistas!!! Adiaŭ al la sonĝo de Zamenhof?

od Uridium, 7. studenoga 2013.

Poruke: 9

Jezik: Esperanto

Uridium (Prikaz profila) 7. studenoga 2013. 23:59:28

Bonan tagon aŭ nokton, dependas de kiu lando vin loĝas.

Mi ĉiam interkonsentas pri la uzo de libroj, filmoj aŭ aliaj homaj laboroj liberaj de kopirajto (en la Angla oni nomiĝas ĝin "freeware" ), sed kelkfoje la tro libera uzo de io alportas malbonajn efikojn, eble kontraŭ la originan ideon de la aŭtoro.

Zamenhof ne volis "rajtoj de aŭtoro" pri sia invento ĉar li ĝuste volis doni ĉi-tiun belan lingvon al la tuta homaro, kaj tio aŭdas bonege!

Sed kelkaj personoj kiun ni nomas "idistoj" prenis lian laboron kaj komencis malmunti kaj remunti Esperanton al sia persona deziro, kreinte novajn versiojn de la "universala lingvo"!
Ĉi tiu estas la kompleta listo (surprizita esprimo):

Adjuvanto (de Beaufront)
Adjuvilo (1910), fikcia
Antido (de Saussure, 1907)
Arcaicam Esperantom (1969) de Manuel Halvelik: fikcia dialekto por aspekti arĥaisma.
Carmeni (1997)
Dutalingue (1908)
Eo, mallongaj radikoj (1926)
Esk (M. Sendahl, Brazilo, 1912 aŭ 1913)
Espenov
Esperando (2000)
Esperan, (2003 kreita pro estetikaj kialoj)
Esperant' (1998), alternativa ĵargono
Esperanta (esperantido)
Esperanto de DLT, traduksistemo (1983)
Esperanto moderna/Linguna (1992)
Esperantido (Berna variaĵo) (de Saussure, 1919)
Esperantido (Neuchâtel-a variaĵo) (de Saussure, 1920)
Esperantuisho (1951)
Framasona Esperanto (1913), speciala ĵargono
Gavaro de Manuel Halvelik: fikcia lingvo por traduki slangaĵojn aŭ parolmanierojn de krimuloj
Idido
Ido (1907)
Italico (Triola, 1909)
Konkordio (de Saussure)
Latin-Esperanto, (Giuliano Vanghetti, 1911. Vortprovizo baze prenita al Latino sen fleksio de Peano; gramatiko de Esperanto)
Linguna = Esperanto moderna
Latin-Ido (Giuliano Vanghetti, kun influo de Ido)
Linguo internationala (Evacustes Phipson, Groydon, 1908)
Lingvo monde (Wladislas Kozlowski, San-Diego (Kalifornio), 1949)
Logo (esperantido) (Edgar Darde, Makcjevka, 1907)
Menimo (Diego Starrenburg, Valencia, 1922)
Moderna Esperanto (Teddy Hagner, Houston, 1958)
Mondlango (2002)
Mundolinco (1888)
Neo (Alfandari, 1961)
Normlingva Esperanto, teĥnika ĵargono
Novam (1928)
Nov-Esperanto (de Saussure, 1925)
Nuv-Esperanto (Jean Barral, 1910-12)
Ortologia Esperanto
Poliespo, polisinteza, per ĉeroka lingvo
Popido de Manuel Halvelik: fikcia lingvo por traduki popolajn esprimojn kaj parolmanierojn de malkleruloj.
Reform-Esperanto (1910)
Romanal (1912)
Sen:esepera, svarabakta, kun 14 konsonantoj (1996)
Sintesal (N. Rubinin, Rusio, 1931)
Slava Esperanto (Josef Konechný, 1912)
Snifferanto (2006)
Spelling (Johano Kubacki, Indiana, 1949)
Union-Sistem (Jean Barral, 1914)
Unitario (1987)
Universal (1923-1928)
Universala lingva kodo, fikcia
Vikto (1981)
Womeze (Michele Guglielmino, 2012)
Xomeze (Michele Guglielmino, 2009)

WOW!!!!!
Kial ekzistas tiom da Esperantidoj laŭ via opinio?
Ĉu tio ne estas kontraŭ la ideo de Zamenhof de UNU SOLA lingvo por la tuta mondo?
Kial ne ekzistas ĉi-tiun fenomeno pri aliaj helpaj lingvoj?

Dankon por via respondoj!

antoniomoya (Prikaz profila) 8. studenoga 2013. 12:55:37

Uridium:WOW!!!!!
Kial ekzistas tiom da Esperantidoj laŭ via opinio?
Kial ne ekzistas ĉi-tiun fenomeno pri aliaj helpaj lingvoj?
Eble ĉar Esperanto estas la plej bona kaj la plej arte konstruita el ĉiuj helpaj lingvoj, tiamaniere, ke tiuj ĉiuj senideaj kaj nekreemaj uloj enviis E-on tiel forte, ke ili limiĝis kopii la geniaĵon de Zamenhof, aldonante nur ion propran por distingi ilian fuŝon el la nesuperebla zamenhofaĵo. ridulo.gif

Amike.

cxevino (Prikaz profila) 8. studenoga 2013. 13:38:23

JEN UNU PLIA!:

Le bela domo ke vi vidi estis konstruita ante dek yaro e estir detruita ante la proksima yaro.

= la belaj domoj kiujn vi vidas estis konstruitaj antaù dek jaroj kaj (estas detruotaj/estos detruataj/estos detruitaj?!) antaù la venonta jaro. (kiu jaro ? unua, dua, tria...? Ĉiuj estas venantaj/ontaj, ĉu ne!)

Mi ĝin baldaù prezentos al vi en speciala(n?!) fadeno(n?!).

Jen peceto de ĝi por satigi vian scivolemon:

finaj vokaloj:

o por substantivoj
a por adjektivoj
e por adverboj
i por verboj indikative kaj infinitive
u por verboj subjunktive kaj imperative

ki (kiu) > kia > tia, tie (= tiel)
mi > mia
ci > ...
li (N)
hi (M)
Shi (F)
ni
vi
lile (N)
hile (M)
shile (F)
si

le = pluralo defina:

domo = domo ĝenerale, domoj > du domo, kelka domo, multa domo, etp (e tie plu)...
un domo = domo, unu domo
la domo - la domo, tiu domo
le domo = la domoj

infinitivo: i

indikativo
anta: i
inta: is
onta: ir

subjunktivo: u

Kondicionalo: us

participoj

aktiva: inta
pasiva: ita

...

Li ankore ne havi nomo, mi akcepti sugesto...
Ĝi ankoraŭ ne havas nomom, mi akceptas sugestojn...

antoniomoya (Prikaz profila) 8. studenoga 2013. 23:13:23

Kia malfeliĉa tempoperdo!

Amike.

cxevino (Prikaz profila) 9. studenoga 2013. 02:25:24

Ĉar esperantistoj ne estas serioze rigardataj ili emas aliulojn mokadi kaj per similaj argumentoj...

Amike.

Nexar (Prikaz profila) 9. studenoga 2013. 04:43:35

La fakto ke iuj povas fari novajn lingvojn estas amuza afero kaj mi pensas ke ĝi estas tiel arto kaj lerta agado. Mi povas kompreni kial homoj faras ĝin, sed mi ne povas kompreni la razonon pro kopii Esperanton, mutilig ĝin, kaj prezenti ĝin denove s-=

Mi parolas Anglan kaj Hispanan. Estas iom reglamentoj en la du ke mi sentas strangajn, sed tio ne signifas ke mi prenos la lingvoj kaj modifi ĝin por fari novajn lingvojn. Nenio estas perfekta!!

La ideo de Zamenhof ŝajnas maleblan, speciale ĉar Zamenhof ne estis homo kiel antikvaj Konkeruloj aŭ fortaj Diktatoroj. Sendube teruraj agadoj ŝmiris ligvojn dum miljaroj, sed homoj ne estas perfekta kaj eraras often =-(

Mi pensas ke la ideo de Zamenhof povus esti pli sukcesa se unu lando tie Eo estas parolanta inter ĉiu la landanoj el tie fariĝis potencan ekonomion.(Sed la vera duba estas kiel povas plaj landanoj adopti la Eon)

La lasta afero ke povus fari homoj paroli Eon, estas la ebleco ke iu fama lernas kaj uzas Eon ofte. Iuj kiel Johnny Depp, tuto la membroj je Manchester United futbal-klubo BarrackObama(Kial, ne?). Kaj nun ĉar interreto, paroli Eon ŝajnas kiel popularan aferon

Nexar (Prikaz profila) 9. studenoga 2013. 04:50:44

Haha! Ĉu vere? Vi venkas la signifon "originala kreado"
amike.

cxevino:JEN UNU PLIA!:

Le bela domo ke vi vidi estis konstruita ante dek yaro e estir detruita ante la proksima yaro.

= la belaj domoj kiujn vi vidas estis konstruitaj antaù dek jaroj kaj (estas detruotaj/estos detruataj/estos detruitaj?!) antaù la venonta jaro. (kiu jaro ? unua, dua, tria...? Ĉiuj estas venantaj/ontaj, ĉu ne!)

Mi ĝin baldaù prezentos al vi en speciala(n?!) fadeno(n?!).

Jen peceto de ĝi por satigi vian scivolemon:

finaj vokaloj:

o por substantivoj
a por adjektivoj
e por adverboj
i por verboj indikative kaj infinitive
u por verboj subjunktive kaj imperative

ki (kiu) > kia > tia, tie (= tiel)
mi > mia
ci > ...
li (N)
hi (M)
Shi (F)
ni
vi
lile (N)
hile (M)
shile (F)
si

le = pluralo defina:

domo = domo ĝenerale, domoj > du domo, kelka domo, multa domo, etp (e tie plu)...
un domo = domo, unu domo
la domo - la domo, tiu domo
le domo = la domoj

infinitivo: i

indikativo
anta: i
inta: is
onta: ir

subjunktivo: u

Kondicionalo: us

participoj

aktiva: inta
pasiva: ita

...

Li ankore ne havi nomo, mi akcepti sugesto...
Ĝi ankoraŭ ne havas nomom, mi akceptas sugestojn...

fajrkapo (Prikaz profila) 9. studenoga 2013. 06:48:50

Mi nur konas ido-n kaj sen fleksio...sed ju pli da esperantidoj des malpli ol gravigado al ili...Finfine ili plifortigas la originalan de Z.

raffadalbo (Prikaz profila) 10. studenoga 2013. 10:00:18

Uridium:kelkaj personoj kiun ni nomas "idistoj" prenis lian laboron kaj komencis malmunti kaj remunti Esperanton al sia persona deziro, kreinte novajn versiojn de la "universala lingvo"!
Ĉi tiu estas la kompleta listo (surprizita esprimo)... Kial ekzistas tiom da Esperantidoj laŭ via opinio?
Ĉu tio ne estas kontraŭ la ideo de Zamenhof de UNU SOLA lingvo por la tuta mondo?
fajrkapo:Finfine ili plifortigas la originalan de Z.
Mi konsentas kun fajrkapo. La kvanto de la esperantidoj (vere surprizanta) ne estas problemo; male, ĝi fortigas esperanton, la solan planlingvon kiu estas parolata de granda aro de uloj.

Sed ĝi montras ankaŭ alian problemon:
* nenio homfarita estas perfekta, ĉio povas esti plibonigita; do ankaŭ esperanto ne estas perfekta (kvankam, laŭ mi, ĝi ne necesas grandajn ŝanĝojn)
* tamen, decidi kion oni ŝanĝos en esperanto ne estas tasko por individuoj; male, ĝi devas nepre trovi ĝeneralan konsenton antaŭ sia apliko.

Natrag na vrh