Al la enhavo

La leĝoj de kiu(j) lando(j) validas por lernu.net?

de Sunjo, 2013-novembro-09

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Sunjo (Montri la profilon) 2013-novembro-09 10:55:05

Laŭ mia opinio tio estus utila scio ankaŭ por la uzantoj.

Pliaj demandoj:
Ĉu ekzistas supera (decidpova) instanco al la teamo de lernu.net? Mi ie legis ke por lernu estu respondeca organizo "ESF enrete" sub gvido de erinja. Ĉu tio jam realiĝis?

Kiel oni certigas ke la forigado de mesaĝoj ne estas arbitra kaj ne influita de personaj simpatioj/opinioj/kredoj? Ĉu la forigitaj mesaĝoj estas konservitaj ie?

goli (Montri la profilon) 2013-novembro-09 11:14:56

Antaŭ demandi iun, provu serĉi respondon meme. La reguloj kaj kondiĉoj de Lernu estas klare skribitaj ĉi tie: http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.ph...

goli (Montri la profilon) 2013-novembro-09 11:15:41

Antaŭ demandi iun, provu serĉi respondon meme. La reguloj kaj kondiĉoj de Lernu estas klare skribitaj ĉi tie: http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.ph...

Sunjo (Montri la profilon) 2013-novembro-09 13:30:16

goli:Antaŭ demandi iun, provu serĉi respondon meme. La reguloj kaj kondiĉoj de Lernu estas klare skribitaj ĉi tie: http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.ph...
Dankon, sed la reguloj kaj kondiĉoj de lernu, kiujn mi cetere jam plurfoje zorge legis, aŭ tute ne aŭ nur parte respondas miajn demandojn.

goli (Montri la profilon) 2013-novembro-09 16:26:42

Se vi havas demandojn rilate al la supraj punktoj vi estas tre bonvena skribi al teamo@lernu.net.
Ne timu vi kaj skribu.

Sunjo (Montri la profilon) 2013-novembro-09 16:30:06

goli:
Se vi havas demandojn rilate al la supraj punktoj vi estas tre bonvena skribi al teamo@lernu.net.
Ne timu vi kaj skribu.
Mi opinias ke la respondoj al miaj demandoj ne restu sekretoj.

Ĉu vi timas la respondojn aŭ kial vi ne simple atendas la espereble utilajn respondojn de iu kiu devas scii ilin?

goli (Montri la profilon) 2013-novembro-09 16:43:32

Mi rigardis pri Lernu sur WHOIS (http://www.whois.com/whois/lernu.net) kaj eltrovis, ke Lernu estas sur serviloj de retgastservo ( mi ne scias kiel diri "web-hosting" ) Joker.com kuj estas en Germanio. Do, teĥnike, Lernu estas sur Germana leĝo.

goli (Montri la profilon) 2013-novembro-09 16:55:03

Sunjo:Ĉu vi timas la respondojn aŭ kial vi ne simple atendas la espereble utilajn respondojn de iu kiu devas scii ilin?
Mi havas nur unu vorton: KIO?

Sunjo (Montri la profilon) 2013-novembro-09 17:25:24

goli:Mi rigardis pri Lernu sur WHOIS (http://www.whois.com/whois/lernu.net) kaj eltrovis, ke Lernu estas sur serviloj de retgastservo ( mi ne scias kiel diri "web-hosting" ) Joker.com kuj estas en Germanio. Do, teĥnike, Lernu estas sur Germana leĝo.
Goli, mi tion jam sciis. Do vi ne helpas kaj ĝis nun ne sukcesis respondi miajn demandojn. Do, se vi nepre volas daŭrigi tiun paroladon, bonvolu skribi privatan mesaĝon por ne pli kontribui al malhelpo de fidinda respondado de miaj demandoj. Dankon.

horsto (Montri la profilon) 2013-novembro-10 01:29:45

Sunjo:
Goli, mi tion jam sciis. Do vi ne helpas kaj ĝis nun ne sukcesis respondi miajn demandojn. Do, se vi nepre volas daŭrigi tiun paroladon, bonvolu skribi privatan mesaĝon por ne pli kontribui al malhelpo de fidinda respondado de miaj demandoj. Dankon.
Do bonvolu diri kion vi celas. Via demando pri supera (decidpova) instanco estas stulta, ĉu ne? Supera instanco ne malebligas arbitran forigadon de mesaĝoj.

Reen al la supro