Contenido

Kio signifas / kio tio signifas?

de AdinanCenci, 9 de noviembre de 2013

Aportes: 9

Idioma: Esperanto

AdinanCenci (Mostrar perfil) 9 de noviembre de 2013 20:43:26

mi pensas pri nomo de mia kumputila programo.
ĝi estas vortara programo, do mi pensis "kio tio signifas?" por nomo.
sed mi devas igi ĝin malgranda kiel eblas.

"kio signifas?" estas malgranda. la demando estas:
ĉu tiu nomo estas gramatike korekta?
mi ne havas sufiĉan scion por diri. bonvole helpu min ridulo.gif

Nexar (Mostrar perfil) 9 de noviembre de 2013 20:47:33

Kio signifias?
Kio signifas tion?
Kio signifas ĉi tion?
Kio signifas tion ĉi?

ĉio aŭdas bonen

AdinanCenci (Mostrar perfil) 9 de noviembre de 2013 21:05:04

mi estas tre dankema. dankon ridulo.gif

Verdano (Mostrar perfil) 9 de noviembre de 2013 22:01:10

Nexar:Kio signifias?
Kio signifas tion?
Kio signifas ĉi tion?
Kio signifas tion ĉi?

ĉio aŭdas bonen
Respondo vera:
Vi demandu vin, kio en la frazo-ideo via estas la subjekto, kaj kio estas la celata objekto.
La verbo de agado pleje havas objekton, t.e. la celo de la ago, nome al kio direktighas (direktidshas) la priskribita ago.

"signifi" origine estas iel parenca al "signon de rekono doni" (signum + latina sufikso -if-)

La hundo tiras la sledon = Hundo kiel aganta subjekto transdonas la agon de tirado al la objekto, czi tie al la ajjo "sledo". Sekve la objekto havas la finajjon "-n", czi tie "-on", kaj la subjekto restas en la nominativo
(per -o).

En Esperanto (ofte ankau en pluraj pliaj lingvoj) la sinsekvo de la propozicíaj partoj povas shangjati. Do la celo de la ago (objekto) povas aperi unue, kaj nur poste la subjekto.
Ekzemple: Kion signifas tio?
Czi tie "signifas" estas la agajjo en prezenco, nome gji diras, kion la subjekto /czi tie "tio"/ elfaras, donas, respektive efektivigas.
Kaj "tio" estas la subjekto, pri kiu estas demandata.
Kaj "kion" estas la demanda rilatopronom', al kiu celas la signifado de la "tio".

Ekzistas lingvoj, kiuj ne havas specialan finajjon por la akuzativo, la objekto. Sed vi ja volas lerni kaj apliki Esperanton, kaj ne dauri en pensado resp. aplikado de iu lingvo nacionala. Sole la klara pensado racia/racionala faras l'o demandatan komprenebla al cziuj teranoj.

Czio alia kondukus al galimatío de nulkompreno, al ""stacidomo""..

salutas vin Verdano, kiu elstreczas sian manon al vi kun respekto kaj amikeco (amikezzo).

---

horsto (Mostrar perfil) 10 de noviembre de 2013 01:17:17

Ne atentu la mesaĝon de Verdano, la afero estas simpla:

Kion tio signifas?

tio estas la subjekto kaj Kio la objekto, tial Kio bezonas la sufikson -n.
La signifo de la verbo difinas, kio estas objekto kaj kio estas subjekto.

raffadalbo (Mostrar perfil) 10 de noviembre de 2013 09:34:23

horsto:Ne atentu la mesaĝon de Verdano, la afero estas simpla:

Kion tio signifas?

tio estas la subjekto kaj Kio la objekto, tial Kio bezonas la sufikson -n.
La signifo de la verbo difinas, kio estas objekto kaj kio estas subjekto.
+1

Verdire, ankaŭ la mesaĝo de Nexar estas erara (pardonu min, Nexar!).
"Kio signifas tion?" ne demandas pri la signifo de "tio", sed pri "io" kio havas la sencon esprimitan per "tio" (ekzemple: kio signifas la tutan aron de la homoj en la mondo? ---> Respondo: la homaro).
Kutime oni ne faras tian demandon; oni nur demandas: kion signifas la vorto "homaro"? ---> Respondo: la tutan aron de la homoj en la mondo.

Larmel (Mostrar perfil) 10 de noviembre de 2013 10:05:04

Kara Adinan,

Mi dubas ĉu la ricevitaj respondoj helpas vin, ĉar ili certe nur konfuzas! Respondo: La ĝusta formo de la frazo estas "Kion tio signifas?" Oni ne normale rajtas diri en Esperanto nur "Kion signifas?" ĉar mankas la subjekto.

Mi komprenas, ke vi serĉas koncizan nomon por via komputila programo, sed "Kion signifas?" ne estas akceptebla formo. Eventuale vi povus nomi ĝin: "Diru la signifon!"aŭ simile.

sudanglo (Mostrar perfil) 10 de noviembre de 2013 13:13:30

Ŝajnas al mi ke oni ja povus diri Kion signifas? kiel nomon de la programo kiu testas vorto-konon. Oni subkomprenas la reston - do longe dirite, Kion signifas ĉi tiu vorto?

Dolz (Mostrar perfil) 10 de noviembre de 2013 15:27:41

Signifo. La komputilioj ne bezonas frazoj pli ĝustaj. Kaj la ideoj ankaŭ ne.

Volver arriba